Turismo kaj evoluo: karavanaj vojoj al Seulo
Lastatempe pli kaj pli populariĝas tia formo de Esperanto-turismo, kiel karavanoj. Ĉi-jare al la Seula Universala Kongreso estas planataj kelkaj karavanoj. Intertempe tio ankaŭ kongruas kun la kongresa temo – “Turismo kaj evoluo: Vojoj al daŭripovo”.
La redakcio esploris du itinerojn de tiuj planataj vojaĝoj, kies plej granda parto de la vojo iras laŭ la Trasiberia fervojo, la plej longa fervojo en la mondo. Tamen tiuj karavanoj estas ege malsamaj kaj startas el diversaj urboj: la unua el Sankt-Peterburgo kaj la dua el Berlino.
Ni parolis kun s-ino Tatjana Loskutova kaj s-ro SO Gilsu. Ili estas la ĉeforganizantoj de tiuj ĉi karavanoj.