Ĝemelaj Urboj: Parizo, Romo… kaj via urbo?!

La komisiono pri Ĝemelaj Urboj de
UEA kaj Espéranto-Francel


Post la dua mondmilito naskiĝis forta kontraŭmilita sento. Popoloj de­cidis lukti kontraŭ malamo kaj ran­koroj per sociaj kaj kulturaj in­terŝan­ĝoj. Evidentiĝis en la 1950-aj jaroj, ke la plej bona rimedo por teksi fortajn internaciajn rilatojn estas labori skale de la plej baza demokrata komunumo: la urbo.
La 30-an de januaro 1956 la urboj Romo kaj Parizo ĝemeliĝis kaj decidis ekskluzivigi tiun rilaton per jena fra­zo: “Nur Parizo dignas je Romo, nur Ro­mo dignas je Parizo”. Rememorinte tiun troigeman aserton, la Roma kaj Pariza Esperanto-kluboj decidis revivigi tiun specialan rilaton en junio 2020. Dume, pluraj aliaj urboj en la mondo subskribis ami­kecan kaj partneran kontrakton kun Parizo, inter kiuj Tokio (1982), Tel-Avi­vo (1985), Berlino (1987), Madrido (2000) kaj Dakaro (2011).
Unuavice ni organizis ĉiumona­tan retan babilrondon kies temoj estis di­versaj: vojaĝoj, kuirarto, hejmbestoj ktp. En majo 2021 okazos la 10-a ba­bilrondo. Pri la dato kaj ligilo eblos informiĝi per Eventa Servo.

Ni decidis organizi:
• korespondan servon inter ni­aj membroj, ekde septembro 2020. De­ko da homoj partoprenas en ĝi, kaj tiun nombron ni klopodos pligrandigi.
• komunan retan kurson, de no­vembro 2020, kiu akceptas 7 ler­nan­tojn: 4 el Parizo, 3 el Romo.
• legoklubon: la 27-an de mar­to 2021 Romo kaj Parizo invitis Said Baluĉi kaj parolis pri lia laste aperinta libro Antologia skizo de la Persa li­te­raturo. Tiu libro aperis kadre de la se­rio Oriento-Okcidento sub la aŭs­pi­cio de UEA.

Kompreneble ekde kiam la sani­tara situacio permesos kaj ebligos vo­jaĝojn, ni organizos ĉeestajn eventojn!

Kaj poste?
Parizo kaj Romo aranĝos retan tur­neon: ili invitos aliajn urbojn por si­aj venontaj kunsidoj.
La komisiono pri Ĝemelaj Urboj de UEA bonvenigas vin partopreni la venontajn babilrondojn.

Alvoko:

Ĉu via klubo rilatas kun klubo en Ĝemela Urbo? Ĉu vi renkontiĝas, komune aktivas? 
Se jes, bonvolu sendi viajn raportojn kaj rakontojn al la komisiito pri Ĝemelaj Urboj kaj al la redaktoroj: redakcio@revuoesperanto.org. Ni aperigos ilin en la revuo Esperanto aŭ en la Reta Revuo revuoesperanto.org. 
Se vi deziras entrepreni novan agadon inter ĝemelaj urboj, bonvolu fari kaj informi la komisiiton (raymonde.coquisart@yahoo.fr) pri la rezultoj.
Ĉiuj aktivantoj en Ĝemelaj Urboj kaj interesiĝantoj estos bonvenaj interŝanĝi siajn spertojn dum kunsido okazonta dum la venonta VK.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2021. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.