Elŝutu


Kafumi... gustumi? Cerbumi. Aferumi, esperantumi, simple: umi. La sufikso -UM estas speciala afikso de Esperanto, kiu kontribuas en nia lingvo por la granda esprimkapablo de Esperanto. Pri ĝi, ĵus bakita elektronike, nun disponeblas al la komunumo, tute senpage la libro “Tiu ĉumalofta sufikso -UM”, de Anatolo Gonĉarov, nova literatura frandaĵo pri la uzado de la sufikso, en eldono aŭspiciata de UEA: http://uea.org/l/teko/libroj/UM-Goncharov.pdf. La libro troveblas en la sekcio Teko de la retejo de UEA, kune kun aliaj senpage elŝuteblaj libroj: http://uea.org/teko/libroj.

Mark Fettes.
Ne estas fido nur.
Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019

Provlegis José Antonio Vergara
Respondecaj redaktoroj Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova

PDF-versio de la libro "Ne estas fido nur" estas tute libere kaj senpage elŝutebla jam nun. Ankaŭ aperis ĝia papera versio. Post iom da tempo vi povos trovi ĝin en la internaciaj kaj landaj Esperanto-libroservoj, i.a. en la Libroservo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Internacia Kongresa Universitato. Tutmonde. 73-a sesio. 01 — 08 de aŭgusto 2020.

Ĉi-jare la unuan fojon IKU-libro estas elŝutebla senpage jam dum la Virtuala Kongreso de Esperanto. La kunredaktoroj kaj eldonejo rifuzis de ajna rekompenco de ilia laboro pri la IKUlibro.
Vi povas donaci, omaĝe al tiu ĉi eldono, al la Ĝenerala Kaso de Universala Esperanto-Asocio.


En la retejo https://uea.org/revuoj/esperanto estas senpage elŝutebla la aprila numero de la revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 113-an jaron. La numero estas la 4-a en la jarkolekto 2020.


En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la novembra numero de la revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas la 10-a en la jarkolekto 2019.


En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la decembra numero de la Revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas la 11-a en la jarkolekto 2018.

Revuo Esperanto. Aprilo 2017La unua numero, aperinta en 2018, la jaro de Esperanto-Kulturo, nun estas senpage elŝutebla. Revuo Esperanto estas la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, kiu aperas jam 111 jarojn! Tiuj esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne abonas ĝin, povas konatiĝi kun ĝia enhavo. Bonvolu komuniki pri la elŝutebleco al viaj Esperantaj amikoj.

Revuo Esperanto. Aprilo 2017Kadre de la festado de la Zamenhof-Jaro, la unua numero de la redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova estas libere elŝutebla...