Sekvu informojn pri la 104-a Universala Kongreso de Esperanto rete!


En la oficiala retejo de LKK de la 104-a Universala Kon­greso de Esperanto (http://www.esperanto.fi/uk2019/), kiu okazos 20–27 julio en Lahtio, Finnlando, jam nun vi povas trovi multajn interesajn informojn pri la kongre­sa urbo, kongresa temo, kongresejo kaj multon alian. Sek­vi novaĵojn eblas ankaŭ en la plej popularaj sociaj retoj; por ricevi la ligilojn, uzu QR-kodojn ĉi-sube sur la paĝo aŭ vizitu la ĉefpaĝon de la oficiala LKK-retejo.
Ni ankaŭ rekomendas spekti filmeton pri Lahtio en Esperanto, kiun kreis por vi Sofia Bister, Larissa Phileas, Sakari Bister kaj Sofia Motturi.

Aliĝi al la UK, elŝuti la Unuan Bultenon kaj ricevi la aliajn informojn pri la kongreso vi povas, kiel kutime, en la oficiala retejo de UEA: http://uea.org/kongresoj.

Fotoj: Sofia Bister