Turismo

Merkredo, Februaro 26, 2020 - 22:01

WU Hanping (Harpina)

Mi estis profunde impresita dufoje de miaj Esperantaj vojaĝoj. Mia unua Esperanta vojaĝo estis decidita interbabile.
Unu tagon en aprilo de la jaro 2015, mi partoprenis en la mikrofilma festivalo, okazigita en urbo Hangzhou, unu gajninto el Ĉeĥio demandis min:
“Ĉu vi volas loĝi en kastelo senpage?”

Lundo, Oktobro 28, 2019 - 18:45

Anatolij Ionesov
Fotoj de la aŭtoro

Afrosiab Muzeo En la halo de ambasadoroj

Kadre de sia mezazia vojaĝo, la 8-10-an de oktobro 2019 Samarkandon vizitis konata fakulo pri la historio de antikva Koreio, honora membro de UEA, Prof. D-ro So Gilsu kaj lia edzino s-ino Yi Ungum.
En Samarkand-regiona inform-biblioteka centro (IBC) “A. S. Puŝkin” la koreajn gastojn varme bonvenigis la direktorino de la biblioteko s-ino Ŝahodat B. Ahmedova. Ŝi rakontis pri la historio kaj hodiaŭo de la IBC kaj emfazis la gravecon de okazigo de similaj aranĝoj por evoluigo de la amikaj kaj kultur-klerigaj ligoj inter niaj landoj.

Sabato, Aprilo 6, 2019 - 19:18

Harpina
Antaŭ ok monatoj mi revenis de Tibeto. La grandioza beleco de Tibeto ankoraŭ restas en mia koro. Vole-nevole mi devas prezenti al vi la belan Tibeton.
Tibeto tenas tro malaltan tonon kaj neniam partoprenas en urba konkurenco de televidprogramoj. La mistero de Tibeto donas al mi iluzion. Do mi erare pensas, ke la beleco de Tibeto estas nur la Potala Palaco (mi estas nur dommastrino kun malmulte da scioj).

Ĵaŭdo, Majo 4, 2017 - 21:21

Lastatempe pli kaj pli populariĝas tia formo de Esperanto-turismo, kiel karavanoj. Ĉi-jare al la Seula Uni­versala Kongreso estas planataj kelkaj karavanoj. Ĉi-jare al la Seula Uni­versala Kongreso estas planataj kelkaj karavanoj. Intertempe tio ankaŭ kongruas kun la kongresa temo...