La Arbar-parko Kenzju: akvofarba historio
• Anna Striganova
Mijazaŭa Kenĵi: La Arbar-parko Kenzju
Pentristo: Sueyoshi Yoko
Eldonejo Budori, 2014, 42 p.
Prezo ĉe UEA: € 45,00
Estas iom strange verki recenzon, kiu estas pli-malpli samlonga kiel la libro mem.
Sed mi pli bone komencu de la komenco, ĉu? Mi trarigardis la buntajn tablojn de la libroservo en Lille, kaj mian atenton kaptis bildkarto, iel kuŝanta inter porinfanaj libroj. Facila akvofarba pentraĵo kun arboj kaj infanoj, pentrita sur ligneca fono, kvazaŭ mem kreskis el pala ligna ornamo.