Redakcie

Dimanĉo, Novembro 29, 2020 - 15:49


Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova rakontas pri la revuo Esperanto kaj respondas la demandojn de legantoj, kontribuantoj kaj ankaŭ tiuj, kiuj scivolas pri Esperanto. Dum la renkontiĝo Dima kaj Anna prezentas ankaŭ la Retan Revuon, kiu lastatempe pli kaj pli evoluas kaj disvolviĝas.Tiaj renkontiĝoj jam estas multjara tradicio dum la Universalaj Kongresoj kaj dum dekoj da aliaj Esperanto-renkontiĝoj tra la tuta mondo.
La Virtuala Kongreso de Esperanto okazis inter la 1-a kaj 8-a de augusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), organizata de UEA kun teknika prizorgo de E@I. Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo

Sabato, Augusto 8, 2020 - 15:13


Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, la re­dak­toroj de la revuo Esperanto, dum la lastaj jaroj multe vojaĝas kaj renkontiĝas kun la legantoj kaj interesiĝantoj pri la oficiala organo de UEA.
Ĉi-foje, la 6-an de aŭgusto, ili prezentis ĝin kaj la Retan Revuon (https://revuoesperanto.org/) vir­tu­ale.
Se vi estas la partoprenanto de la Virtuala Kon­greso, vi povas (re)spekti la renkontiĝon en la sis­temo de https://vk.retevent.com.
Ankaŭ ni invitas vin spekti la videaĵon, kiun preparis Anna Striganova post la 1-a Virtuala Mal­ferma Tago de UEA, ĉe la jutubkanalo UEAviva:
https://mallonge.net/5e.

Mardo, Julio 14, 2020 - 16:41

La Redakcio

Aperis la dua numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!
https://mondafest.net/kuriero/

Dimanĉo, Junio 14, 2020 - 19:04


La revuo Esperanto kaj la Reta Revuo nun havas la propran kanalon en Telegramo.
https://t.me/revuoesperanto

Mardo, Majo 5, 2020 - 14:47

En la jutuba kanalo "UEA Viva" vi povas spekti la prelegon de Anna Striganova pri la revuo "Esperanto" kaj la Reta Revuo. Tiu ĉi prelego estis originale prezentita dum la dua parto de la programo de la 52-a Malferma Tago, kiu okazis virtuale per Zoom.

Lundo, Aprilo 27, 2020 - 22:18

Redaktoroj de la revuo Esperanto renkontiĝis kun la legantoj dum la 7-a Irana Esperanto-Kongreso (IREK-7) kaj la 52-a Malferma Tago de UEA kaj TEJO. Ĉi-foje virtuale.


Fotoj de Jinsu So

Lundo, Decembro 2, 2019 - 10:58


La Estraro de UEA kaj la redaktoroj de la Revuo Esperanto deziras al Humphrey Tonkin feliĉan naskiĝtagon.
Humphrey Tonkin kutimas sendi brilajn tekstojn al UN okaze de ĉiuj festendaj tagoj.
Venas hodiaŭ plia festenda tago... hodiaŭ escepte ni ne petos Humphrey Tonkin verki tekston :)

Pri Humphrey Tonkin en Vikipedio
Esperanto kaj Unuiĝintaj Nacioj

Ĵaŭdo, Aprilo 18, 2019 - 19:38

La redaktoroj de la revuo Esperanto kaj de la Reta Revuo Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova prezentis ambaŭ projektojn kaj renkontiĝis kun la legantoj la 16-an de aprilo dum la 35-a Printempa Semajno Internacia (PSI), kiu nun okazas en la urbo Hochspeyer, Germanio. Tio daŭrigas longan vicon de la prelegvojaĝoj tra diversaj landoj kaj urboj, kiun enterprenis la redaktoroj en 2017, 2018 kaj 2019.

La sekva renkontiĝo kun la legantoj okazos dum la 50-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20-an de aprilo 2019, en la Centra Oficejo de UEA, Roterdamo. La redaktoroj parolos pri la temo Reta Revuo, kio ĝi estas?

Vendredo, Aprilo 12, 2019 - 17:59

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas la mondan Esperanto-komunumon por la 50-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20-an de aprilo 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

Unu el ĝiaj programeroj estos prelego de Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova "Reta Revuo Esperanto: kio ĝi estas?" Ĉiuj estas bonvenaj!

Sekvu grupon de la evento ĉe Facebook: https://www.facebook.com/events/298804537462928/

Merkredo, Januaro 23, 2019 - 20:32

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

Kiel la redaktoroj de la revuo Esperanto kaj ankaŭ de la Reta Revuo, ni opinias, ke unu el la plej gravaj aferoj en nia laboro estas la konstanta dialogo inter legantoj kaj la Redakcio. Ĉiutage ni ricevas aron da mesaĝoj, kiuj enhavas proponojn, reagojn, gratulojn, demandojn, komentojn. Kaj la kvanto de ili draste kreskas pro kresko de interesiĝo pri la tradicia revuo kaj ankaŭ pro la ĉiutagaj publikaĵoj en la Reta Revuo.