Universala Kongreso

Lundo, Septembro 11, 2023 - 20:41

Liba Gabalda


Torino estas pli ol dumiljaraĝa urbo situanta en la nordokcidenta parto de Italio. En ĝi troviĝas multnomraj muzeoj, galerioj, palacoj, placoj, kasteloj, parkoj, diverstipaj monumentoj, preĝejoj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj. Tie, en la kapelo Sindone troviĝas ankaŭ la fama Mortotuko. La plej karakteriza monuento estas nepretervidebla turo kun bela kupolo. Temas pri la 167,5 metrojn alta La Mole Antonelliana. En ĝi estas instalita muzeo pri film-historio. La urbon trafluas la granda rivero Pado kun ties tri alfluantoj. Torino estas konata pro siaj tradicioj en kuirarto: pico, vinoj, kafoj, ĉokoladoj, glaciaĵoj, specialaj dolĉaĵoj kaj ankaŭ la aŭtomobil-firmao Fiat. Ĝia simbolo estas Taŭro. En la urbo troviĝas sennombraj verdaj fontanoj kun taŭra kapo el kiu fluas trinkakvo.

Ĵaŭdo, Augusto 24, 2023 - 19:24

Duncan Charters

Bonan matenon, karaj Kongresanoj!

Ni sukcesis! Ni ĵus spertis semajnon kune, parolante lingvon same nia kiel nia gepatra, eĉ pli efika kaj esprimriĉa ol ĝi estis en la plej fruaj jaroj de ĝia historio. Ni traktis gravajn temojn, aparte tiun de migrado, en la adoptita urbo de rifuĝinta hungara heroo Lajos Kossuth.

Mi deziras doni al vi du raportojn, kaj tion mi faros tute koncize. La unua estas kelkaj konstatoj de la unua analizo de la rezultoj de la enketilo kiun multaj el vi vidis, plenigis, kaj submetis. Kiel mi klarigis al vi, la tuta raporto devos atendi la oktobran numeron de nia revuo Esperanto, tamen eble interesos al vi kelkaj konstatoj kaj unu-du surprizoj en la rezultoj.

Ĝis nun respondis 581 membroj de UEA, kaj 86 nemembroj, sufiĉaj por ekhavi ideon pri viaj reagoj al nia agado kaj kiel plibonigi ĝin.

Merkredo, Augusto 23, 2023 - 18:56

Duncan Charters

Buongiorno, Torino!
Elkoran bonvenon al la 108a Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio!

Ni estas denove kune, festante la fakton ke Esperanto ebligas la miraklon kiun montris la Unua Kongreso en 1905: la eblon komunikiĝi per nia komuna egalecodifina lingvo kun samideanoj el la tuta mondo. Tion mi certe konsciis en miaj interagoj kun divers-kontinentanoj dum la hieraŭa Movada Foiro: mi observis naturan komunikadon inter centoj da samideanoj, kiuj inkluzivis entuziasmulojn fieraj montri sian konkretan agadon. Jam vi povas konstati la rezultojn de la granda laboro de la Loka Kongresa Komitato kun nia Kongresa Fako kaj Estraro, kaj vi havas tutan semajnon por daŭre ĝui kion ĉiuj preparis por vi. Ni estas en Torino por konstrui sur la demokratia procedo kiun montris nia ĵus sendita enketilo por membroj de UEA kaj ankaŭ ne-membroj. Mi dankas la centojn da respondoj jam ricevitaj, sed ni bezonas ke ĉiu el vi, ĉu vi prenas 10 minutojn por la unuaj rapidrespondaj demandoj, aŭ 50 se vi emas ĉion komenti, ensendu viajn opiniojn por ke interalie ni prioritatigu niajn servojn al vi kaj pliefikigu ilin.

Merkredo, Julio 27, 2022 - 11:13


Naturista ekskurso dum la Universala Kongreso en Montrealo! INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista), faka asocio de UEA, organizos ekskurson al la belega naturista centro nur unu horon for de Montrealo, merkredon, 10 aŭgusto: foriro je la 10-a matene (akurate) kaj reveturo al la kongresejo. Ĉu vi pretas sperti naturismon en amika #Esperanto-etoso? Venu kun INOE al La Pommerie! Ĉiuj detaloj ĉe
https://www.esperanto-naturismo.org

Ĵaŭdo, Aprilo 21, 2022 - 20:59


La Antaŭkongresa Ekskurso de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo (2-5 aŭgusto 2022) komenciĝos en Toronto, la plej granda kanada urbo! Kongresanoj i.a. vizitos la faman Turon CN, la plej altan en la lando (553 metrojn!) kaj krozpromenos inter insuloj de la lago Ontario. Garantiu vian partoprenon, mendu ĝis 25 aprilo 2022: https://uea.org/kongresoj/mendilo
Ĉiuj detaloj en la Dua Bulteno: https://uea.org/kongresoj

Merkredo, Aprilo 20, 2022 - 19:59


La Antaŭkongresa Ekskurso de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo okazos inter la 2-a kaj 5-a de aŭgusto 2022 kaj irigos kongresanojn i.a. al la Akvofaloj de Niagaro. Oni boatos antaŭ la akvofalegon kaj poste sekvos al Montrealo per la sama vojo, kiun faris Zamenhof en 1910! Por garantii vian partoprenon, mendu ĝin ĝis la 25-a de aprilo 2022: https://uea.org/kongresoj/mendilo
Detaloj en la Dua Bulteno ĉe https://uea.org/kongresoj

Lundo, Aprilo 18, 2022 - 21:17

Aperis la Dua Bulteno de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, Kanado. Vi povas elŝuti ĝin en le retejo de UEA:
https://uea.org/kongresoj

Merkredo, Februaro 23, 2022 - 13:27


La Kleriga Lundo celas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili okazon praktiki kaj vivsperti pri traktataj temoj. Pro tio la programo kutime ligiĝas al atelieroj kaj metiejoj.
La diversajn aktivecojn, kiuj konsistigas la Klerigan Lundon, povas gvidi ĉiuj homoj el la Esperanto-komunumo pretaj dividi spertojn kaj sciojn.
Se vi interesiĝas kaj volas ion proponi, skribu al la komisiito de UEA pri la Kleriga Lundo, Claude Nourmont, per moonmont@pt.lu.
Informiĝu pli pri la Kleriga Lundo ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Kleriga_Lundo! Vi ekscios la ĉefajn trajtojn kaj referencojn de jam tradicia programero kaj povas helpi pripensi vian proponon.
Eksciu pli pri la ĉi-jara UK kaj aliĝu ĉe http://uea.org/kongresoj (kun rabato ĝis la 31-a de marto).

Ĵaŭdo, Februaro 17, 2022 - 15:07


Pli da informoj ĉe http://esperanto2022.ca/eo/posxtkarto

Kanada Esperanto-Asocio (KEA) faras kampanjon “2022€ por Montrealo-2022”. Ĝis nun, 1676€ estas kolektitaj. Helpu atingi 2022€!

Eblas donaci per la UEA-konto de KEA: keaa-f (skribu al financoj@co.uea.org, kopie al lkk@esperanto2022.ca) aŭ per kreditkarto aŭ PayPal.

Se vi donacos ekde 100€, vi ricevos specialan UK-poŝtkarton, subskribitan de la tuta LKK-2022! La poŝtkarto havos poŝtmarkon kun ĉielarko kaj la vortoj “Ĉio iros bone” — mandesegnitan de la sekretario de la Montreala LKK Yevgeniya Zvereva Amis.

Eksciu pli pri la ĉi-jara Universala Kongreso de #Esperanto kaj aliĝu ĉe http://uea.org/kongresoj

Mardo, Februaro 8, 2022 - 17:48


La Esperantologia Konferenco (EK) estas konstanta programero de la Universala Kongreso de Esperanto (UK). La unua EK okazis en la 63-a UK en Varno (Bulgario) en 1978, prezidata de Detlev Blanke. Ĝin prizorgas la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), institucio de UEA, kiu en 2022 festos la 70-jariĝon de sia fondiĝo.

La organizantoj de la 44-a EK estas Guilherme Fians kaj Mark Fettes, respektive estrarano kaj direktoro de CED, kiuj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Konferenco, okazonta la 11-an de aŭgusto 2022, ĵaŭdon, kadre de la 107-a UK en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022).

La 44-a EK estos hibrida, ebligante partoprenon rete kaj ĉeeste, kaj havos specialan programon por festi la 70-an jariĝon de CED, fokusiĝante je la temo “CED 70-jara: bilanco pri la kontribuoj de Esperantologio al sociaj, politikaj kaj lingvistikaj fakdebatoj”. La konferenco celas pritrakti ne nur la agadon de CED tra la tempo, sed ankaŭ kiel la kampoj Interlingvistiko kaj Esperantologio ŝanĝiĝis dum tiuj 70 jaroj. Kiam Ivo Lapenna fondis CED en 1952, ĝia rolo estis ĉefe altigi la reputacion kaj videblon de Esperanto, liverante faktojn kaj argumentojn, kiuj vekus intereson, respekton kaj esploremon pri ĝi inter fakuloj kaj en influhavaj medioj. Kiel CED povas plenumi tiujn kaj aliajn rolojn nuntempe? Kiel statas Esperanto kiel studobjekto inter esploristoj en la dudek-unua jarcento?

Paĝoj