Вesta interlingvo sur vilaĝa korto

I.Drul
Luck 2018


(Iom trista historieto)

Lingvo estas la kapablo de
Homo esprimi siajn pensojn.
(Ĝenerale akceptita vereco)

Nia vilaĝa bieno estis sufiĉe larĝa, ĉar ĝi konsistis el du bienoj, kiujn iam posedis du germanaj familioj, jam delonge, jam de la nememoreblaj tempoj loĝintaj en nia vilaĝo kaj kiuj antaŭ lasta mondmilito forveturis al sia "Vaterland". Kvankam la areo de nia bieno ŝajnis esti normala, tamen la korto mem estis sufiĉe malvasta. Kaj tio ĉi klariĝas per la soveta leĝaro. Nia patro estis laboristo. Sed familio de laboristo ne rajtis uzi la teron pli vastan ol 0.15 ha. Kial? Simple pro tio, ke laboristoj estis anoncataj kiel "hegemonoj", t.e. la efektivigantoj de la ŝtatgvidado, sed tro vasta areo de ĝardeno, kompreneble, rabus la tempon damaĝe por pli altaj ŝtataj aferoj. Ne malobservante la leĝon niaj gepatroj plugis-fosis preskaŭ ĉion foseblan kaj rezulte nia korto fariĝis tre modesta, kiel ĉio estis en la kolĥoza* vilaĝo.
La dombestaro, kiun ni posedis, konsistis el bovino kaj kokinoj. Servi kiel gardisto kaj defendanto de ĉiuj ĉi estis komisiite al hundeto Reks, kiu tre honoriĝis pro sia reĝa nomo kaj eĉ tro fierece rilatis al siaj subalternuloj. La hundeto, kiel decas al la gard-postenestro, posedis propran budeton, supujon kaj ĉeneton, per kiu li tintadis ĉirkaŭkurante sian teritorion. Por la oportuno de la observado la gardposteno – la budeto – situis ĝuste kontraŭ enirejo al la bovinejo, apud la barilo.
La rilatoj inter la bovino kaj la hundeto dekomence ne formiĝis bonŝance. Evidente la bovino per sia dimensio kaj precipe per ambaŭ akraj kornoj sukcesis elvoki ĉe la gardisto certan estimon kaj tiu nur el post la budeto per sia maldiketa voĉo penadis anonci destinitan al li la superecon.
Sed tiun humiligon de sia estrara digno li plenplene kompensis en la rilato al la kokinoj. Nenia kokino rajtis eniri lian teritorion, piedpremitan duoncirkle laŭ permeso de la ĉenetlongeco. Kvankam Reks estis hundo negranda, tamen malobservantojn de lia teritoria netuŝebleco li kutimis puni severe.
Kaj senindulge.
Post evidentigo de kelkaj okazoj de la kruela linĉa ago kontraŭ neatentemaj kokinoj, la ĉeneto estis mallongigita ĝis la sentebla por la ĉenposedanto kurteco...
Foje dum ia entute ordinara tago okazis evento, kiu povus konsterni zoologojn, ornitologojn kune kun psikologoj kaj lingvistoj. Neniu estis atestanto de tiu ĉi evento, sed konsiderante pluan disvolvon de la okazaĵoj oni povas supozi ...
Kokino Grizulino klukante eliris el la bovinejo sentante urĝan bezonon meti ovon, tamen eble la korbo, destinita por tiu celo jam estis okupita aŭ pro ia alia kaŭzo nia Grizulino senhezite sin turnis al la hunda budeto kaj enlokiĝis sur la sternitan tie pajlo. La gardisto mem post la nokta deĵorado kutime dormetis sur la tegmento de sia budo kaj per la duonfermita okulo evidente observadis agon de sia "hereda malamiko". La kuraĝulinon, seninvite venintan al lia apartamento, li nepre devus rimarki. Sed lia reago, pli ĝuste – neago, estis neklarigebla. Ja nenio barus lin desalti kaj en momento kapti la arogantulinon por bonokaze maten- kaj samtempe tagmanĝi, ĝuante la ne malfremdan al lia gusto kokinaĵon, des pli aldone eblus deserti per la freŝa oveto. La hundeto meditis alimaniere kaj tute sobre eĉ laŭ homa racio: estas pli profite frandi la oveton ĉiutage, ol unufoje kaj eble jam lastafoje en la hunda vivo satmanĝegi la peke bongustegan kokinaĵon…
Post nelonga tempo la Grizulino elsaltis el la provizore dungita budeto por fiere heroldi al la korto pri la plenumo de sia nuntaga tasko.
Kaj nur nun Reks iel malvigle, kvazaŭ nevole saltis surteren, hundmaniere distordis siajn spinostojn kaj enŝoviĝis internen, por post nedaŭra tempo eliri prilekante siajn lipojn.
Kaj tio ĉi estis la komenco de la stranga kaj de neniu konceptita kaj ne esplorita elmontro de la neimagebla simbiozo de hundo kaj birdo.
Tiu ĉi strangaĵo daŭris sur nia korto dum certa tempo. Ĝis la patrino per siaj observadoj konkludis, ke iu el la kokinoj emas meti ovojn "maldekstren". Ja iam okazadas, ke pro iaj kialoj kokino metas ovojn ie en arbustoj aŭ sur florbedon... La supozoj kondukis al kapto de Grizulino, eliranta el la hunda budeto. Ene troveblis ovŝelaro. Ĉio klariĝis! La komploto! Pli aĝa nia frato ĉion ĉi klarigis simple: "La kokino kaj la hundo trovis kunajn interesojn". Jes, certe. Sed en tiu ĉi fakto plej gravas alio: kielmaniere la konspiro povis ekesti?
Por ni, la homoj, ekzistas du uzataj lingvoformoj: la lingvo de gestoj kaj la lingvo de sonoj. La birdoj kaj bestoj ankaŭ uzas ambaŭ. Tamen tiuj ĉi estas uzataj precipe inter la sama genro. La kokinaro uzas sian "solresol". Koko same povas interparoli eĉ kun sia malproksima najbaro, kokerikante de sur barilo. Ĉiu kovkokino helpe de la sama lingvo kunvokas sian idaron, trovinte konvenan manĝaĵon, aŭ rimarkinte ian minacon urĝe arigas la kokidaron sub siajn flugilojn.
Por hundoj ankaŭ ambaŭ lingvoformoj estas akceptataj. Mia hundo kutimis saluti niajn konatulojn per unu "haf!", sed adiaŭis per la duobla "haf-haf!". Por ĉiuj hundoj estas komprenataj gestoj: de amikemo (svingado per la vosto), de timo (subpremita vosto), de minaco (montrataj dentoj) ktp.
Sed ĉi tie temas pri la ene-genraj lingvoj. Por nia historieto gravas trovi momenton de apero de ia kuna "intergenra lingvaĵo". Sed sur nia vojo abundas apenaŭ solveblaj demandoj:
Per kia lingvo la hundo kaj la birdo atingis interkompreniĝon?
Kielmaniere la kokino klarigis al la hundo sian intencon provizore luadi la budeton kaj la manieron de pripago?
Kielmaniere la hundo anticipe garantiis al la kokino ŝian sekurecon?...

Respondoj al tiuj ĉi demandoj troviĝas ie laŭ la Nobel-premienda nivelo, tamen nia panjo solvis tutan problemon rapide kaj kruele: kuiris kokinaĵ-supon.
“Maljuste” – kurte konkludis la nepino Sofia. Ĉar en la afero partoprenis ambaŭ, sed suferis unu, plej senforta...
Fine, por iom mildigi la maljuston de la rapida juĝo la patro pli mallongigis la ĉeneton de Reks.
_____________________________
*Kolĥozo – unu el formoj de la kolektiva agrikultura mastrumado en vilaĝoj de Sovetunio.