TEJO

Vendredo, Oktobro 15, 2021 - 23:07

La Komitato pri Ne-Registaraj Organizoj (NRO) en sia Regulara Kunveno de 2021, laŭ kunsidoj okazintaj inter la 17-a kaj 27-a de majo kaj en la 7-a de junio 2021, decidis rekomendi al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuiĝintaj Nacioj Specialan Konsultan Statuson por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. La rekomendo estis finaprobita de EKOSOK en kunsido okazinta inter la 21-a kaj 22-a de julio 2021 kaj oficiale informita al TEJO en septembro. La statuso formaligas la rilatojn de NRO-oj kun UN kaj ebligas al ili rekte reprezentiĝi ĉe eventoj kaj kunsidoj de UN al kiuj NRO-oj estas invititaj. Ĝis tiam TEJO kaj junaj esperantistoj povis tion atingi nur pere de UEA.

Lundo, Majo 10, 2021 - 14:43

Estimataj TEJO-membroj kaj abonantoj de Kontakto,
En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la revuo Kontakto N 2 (2021).
Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj (unuafojaj venantoj bezonas registriĝi).

Lundo, Aprilo 5, 2021 - 17:41


UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas “Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj” kaj okazos rete mardon, la 6-an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo (http://eventaservo.org/e/lingvaj-rajtoj-kaj-junularo), kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.

La evento temos pri lingvaj rajtoj: la fundamenta rajto, ke ĉiu individuo elektu sia(j)n lingvo(j)n por privata kaj publika komunikado. Esploroj indikas, ke efektive unu jaro da KOVIM-19-a pandemio ebligis al internaciaj instancoj kaj organizoj konstati kaj raporti pri misrespektoj kaj atencoj al fundamentaj homaj rajtoj – kaj lingvaj rajtoj ne estas esceptoj. La rapida interretigo de plejparto da profesiaj, edukadaj, personaj kaj sociaj agadoj malpozitive efikis sur tiaj rajtoj. Dum la KOVIM-19-a krizo, esploristoj substrekis, ke respondeculoj pri publiksano klopodu por diskonigi informojn diverslingve precipe por indiĝenaj komunumoj en la tuta mondo. Tiele, lingvaj minoritatoj estas malinkluzivitaj rilate al informoj altkvalitaj kaj ĝustatempaj. La celoj de la evento estas:

Vendredo, Marto 5, 2021 - 23:15


Fine de 2020, Revuo Kontakto aperigis sian 300-an numeron. Jen ĉiuj kovriloj ekde 1963 en unu sola bildo! Membriĝu en TEJO kaj ricevu Kontakton: https://www.tejo.org/membrigu-en-tejo/

Ĵaŭdo, Februaro 11, 2021 - 10:58

Kun granda ĝojo ni invitas vin al Retoso!
Retoso estas la nova reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj. Ĝi okazos inter la 2-a kaj la 5-a de aprilo. Malaĉa programo atendas vin: vi povos amuziĝi, ludi kvizojn, koncertumi, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj. Kaj la programeroj okazos en diversaj horzonoj!
Partopreni estas tute senkoste por TEJO membroj! Aliĝu tuj: https://retoso2021.tejo.org/

Vendredo, Januaro 8, 2021 - 12:33

Estimataj TEJO-membroj kaj abonantoj de Kontakto,
En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la revuo Kontakto N 6 (2020).
Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj (unuafojaj venantoj bezonas registriĝi).

Mardo, Oktobro 27, 2020 - 19:01


Parolu kun la prezidanto de TEJO Charlotte Scherping Larsson, la vicprezidanto Tomáš Stano kaj aliaj estraranoj la 27-an oktobro je 18:00 CET (17:00 UTC) kaj la 3-an de novembro je 10:00 CET (09:00 UTC).
La sesioj okazos tra Zoom. Jen la ligilo por partopreni: us02web.zoom.us/j/83349086724
Vi povas verki viajn demandojn kaj sendi ilin al ni pere de la sekva formularo: shorturl.at/kpsFT

Ĵaŭdo, Julio 23, 2020 - 14:40

Marc Konijnenberg

(el la listo [komitato-de-uea])
Pliaj raportoj sekvos

La IJK en 2020 ne fizike okazis en Nederlando, kaj anstataŭe okazis en multaj landoj per la interreto, ĝi estas granda junulara evenemento organizita de la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun E@I en Slovakujo. La evento okazis de la 10-a de julio ĝis la 18-a de julio kadre de MondaFest' 2020.

Por tiuj kiuj interesiĝas pri tiu historia IJK:
Dum la plej populara programero ĉeestis 196 partoprenantoj samtempe la kongreson.
La programo variis de la mateno ĝis la noktofin', pro la horzonoj estas logike ke ne ĉiuj spektas en la sama tempero.

Dimanĉo, Julio 19, 2020 - 23:59

Nederlanda Esperanto-Junularo (Nederlandse Esperanto Jongeren) aperis en granda artikolo en la lingva magazino Onze Taal.
Ĉirkaŭ 24 mil membroj de la asocio Onze Taal ricevas ĝin.

Vendredo, Julio 17, 2020 - 18:56


TEJO havas novan prezidanton: Charlotte Scherping Larsson!
Charlotte jam multe aktivis en TEJO: ŝi estis estrarano, Ĝenerala Sekretario, trejnisto, komitatano Ĉ, kaj estis aktiva en multaj Erasmus+ projektoj. Nun ŝi pretas esti entuziasma kaj laborema prezidanto. Gratulojn kaj bonan laboron!

Paĝoj