Lingvo

Ĵaŭdo, Decembro 7, 2023 - 17:18

– laŭ vidpunkto de korea lingvisto-esperantisto –

D-ro BAK Giwan (Esp-profesoro de Esp-Fako de Zaozhuang Universitato, Ĉinio)

1. Enkonduko
Kiam ni studas gramatikon de iu lingvo, ni studas grandparte 3 kampojn de la lingvo, nome la kampojn de sono, vorto kaj frazo.(1) La studo pri sono nomiĝas fonetiko kaj fonologio (2), kaj tiuj de vorto kaj frazo nomiĝas respektive morfologio kaj sintakso. Kaj la lingvoj de la mondo klasifikiĝas en 3 tipojn laŭ morfologia karaktero, nome la tipoj de izola, aglutina kaj fleksia lingvoj.(3) En la studo de la izola lingvo tre gravas la kampo de sono, kaj en tiuj de la aglutina kaj la fleksia gravas la kampoj de vorto kaj frazo respektive.
Esperanto apartenas al la tipo de aglutinaj lingvoj, kaj tial tre grava estas la studo pri vortoj. En tiu ĉi artikolo mi esploras la karakterizaĵojn de Esperanta morfologio, ankaŭ menciante kelkajn diskutindajn aŭ problemajn punktojn.(4)

Vendredo, Julio 28, 2023 - 22:00

Laŭ vidpunkto de korea lingvisto-esperantisto

D-ro BAK Giwan (Esp-profesoro de Esp-Fako de Zaozhuang Universitato, Ĉinio)

1. Antaŭparolo

Esperanto estas internacia helplingvo inventita de d-ro L. L. Zamenhof, pola okulisto, en 1887. Ĝi estas tre simpla kaj senescepta artefarita lingvo, kreita surbaze de kelkaj grandaj eŭropaj lingvoj. Ĝi forigis ĉiujn senbezonajn superfluaĵojn de naturaj lingvoj kaj sin ekipis per nepre necesaj elementoj por esti perfekta lingvo.
En Koreujon ĝi eniris ĉirkaŭ la jaro 1920, kaj ĝia unua oficiala kurso estis tiu de s-ro Gim Eok, korea fama poeto, okazinta ĉe YMCA en Seulo en 1920. Li iam prezentis ĝin, dirante jene : “Esperanto ne estas arbitre kreita el unuhoma kapo, sed estas la regula ordigo de la naturaj lingvoj disvolviĝintaj senorde. Alivorte ĝi estas kvazaŭ floro kiun oni translokis de sovaĝa kampo al ĝardeno, kaj tial oni povas diri, ke ĝi perfekte konservas la originajn odorojn kaj kolorojn de la floro sendifekte. Ŝanĝiĝis nur la loko.”(1) Kaj tial estas tute kompreneble, ke Esperanto estas facila kompare kun aliaj naturaj lingvoj.

Dimanĉo, Decembro 25, 2022 - 22:45

D-ro BAK Giwan (prof. de Esperanto-Fako de Zaozhuang Univ. kaj membro de AdE)
( La artikolo estas skriba versio de la prelegoj ĉe la 10a AOK (3~6 Nov. 2022, Busano, Koreujo) kaj ĉe la Konferenco de AdE 2022 (14~15 Dec. 2022, per Zomo, mallongigite))


Mi ofte aŭdas de miaj esperantistoj-amikoj, ke Esperanto estas eŭropa lingvo. Jen mi do volas analizi du demandojn rilate al tio : “Kio estas eŭropa lingvo?” kaj “Kia estas Esperanto gramatike?”. Por la analizo mi konsultis la libron “Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto” de d-ro John C. Wells. Kaj mi persone kontaktiĝis kun li kaj ankaŭ kun d-ro Probal Dasgupta, nuna prezidanto de la Akademio de Esperanto, kaj mi ricevis kelkajn tre valorajn konsilojn kaj sugestojn de ili.

1. Unue mi volas analizi la onidiron “Esperanto estas eŭropa lingvo”. Kio do vere estas eŭropa lingvo? Ĉu tio signifas la lingvon por eŭropanoj kaj ankaŭ por nordamerikanoj? Kaj ĉu miaj esperantistoj-amikoj, ĉefe orientaziaj, diras tiel, ĉar ĝi ne estas azieca lingvo? Sen paroli pri la nocio de azieca lingvo, unue ni pensu pri la esprimo “eŭropa lingvo”. Ĉu vere ekzistas tiu lingvo? Oni klasifikas la lingvojn de la mondo laŭ la morfologia vidpunkto en jenajn 4 lingvotipojn: fleksia, aglutina, izola kaj polisinteza. Inter ili la polisinteza lingvo estas tre malmulta, kaj ofte oni ne kalkulas ĝin. Kaj en Eŭropo troviĝas diversaj lingvotipoj. Ne nur fleksia, kiel ni antaŭvidas, sed ankaŭ aglutina kaj izola. Oni diras, ke nuna angla lingvo estas izola lingvo, kiel la ĉina. Kaj tial la nocio “eŭropa lingvo” ne povas ekzisti.

Merkredo, Januaro 27, 2021 - 13:41

Bak Giwan, koreo, profesoro de la Esperanto-fako de Zaozhuang Universitato, Ĉinio

Mi ofte uzas la saĝtelefonan apon PreVo (Fakte PreVo uzas la datumojn de ‘Reta Vortaro’), kaj mi ege dankas la inventintojn de PreVo kaj Reta Vortaro. Mi kredas, ke tre multaj esperantistoj en la mondo ricevas helpon de ili. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi vizitis Ŝtutgarton, Germanio, mi trovis, ke ankaŭ tie multaj esperantistoj uzas PreVo-n. Kredeble ankaŭ en Koreio troviĝus multaj ĝiaj uzantoj.

En ĝi (do, ankaŭ en Reta Vortaro) videblas unu vorto, kiu ne troviĝas en PIV, nome ‘Tekvondo’, kiu estas la esperantigo de korea luktarto ‘태권도’([tɛk’wəndo] latinigite ‘Taekwondo’). Mi tre ĝojas kaj dankas, ke ĝi aperigas kiel kapvorton la korean vorton Tekvondo. Mi esperas, ke poste pli multaj koreaj propraj vortoj esperantiĝos kaj disvastiĝos en monda Esperantujo.
Sed jen unu stranga kaj pripensinda afero! Temas pri la esperantigo de la angla litero ‘w’ (aŭ ĝia prononco [w]).

Merkredo, Januaro 6, 2021 - 17:02

Aperis la 1-a kaj 2-a parto el 2 de la lernigado de Esperanto per la svahila lingvo, prezentita de D-ro Byelongo Elisee Isheloke surbaze de la lernolibro de prof. Nino Vessella, "Jifunze lugha ya kiesperanto". La instru-sesioj estas registritaj kadre de projekto por faciligi virtualan lernadon de Esperanto por ĉiuj en siaj etnaj lingvoj. La projekto nomiĝas "Esperanto-Kursaro Tibor Sekelj", kiun gvidate de prof. Renato Corsetti iniciatis Irana Esperanto-Asocio (IrEA), kiu malavare ĝin donacis al UEAviva, pro kio UEA sincere dankas.
Ĝis nun estas preparitaj lecionoj por la lingvoj araba, kurda, vietnama kaj la persa. Aliaj lingvoj sekvos. Se ankaŭ vi deziras instrui Esperanton virtuale per via etna lingvo bv. kontakti al kursaro.sekelj@gmail.com.

Mardo, Aprilo 30, 2019 - 19:35

Wei Yubin (Jado)

Foto de Jado

La angla lingvo estas deviga lernobjekto por ĉiuj ĉinaj lernejanoj, sed la lernado de ĝi ĉiam ilin kapdolorigas, ĉar la ĉina kaj angla tute apartenas al du malsamaj sistemoj. Por ĝin posedi oni devas elsalti ekster la kadro de sia propra lingvosistemo, jam radikiĝinta en sia kapo ekde infanaĝo (ekzemple, en la ĉina lingvo ne ekzistas la konceptoj de tenso kaj modo, tial la verbo ne varias sub ajna kondiĉo, dum en la angla lingvo, la verbo ofte varias gramatike en sia formo; ankaŭ al la ĉina lingvo mankas la artikolo, ĉar ŝajnas al ĉinlingvanoj, ke la artikolo ne estas nepre necesa, sekve la uzo de la artikolo fariĝas komplika kaj kapdoloriga). Do la ekposedo de la angla bezonas penegan intelektan konsumon.

Mardo, Februaro 12, 2019 - 22:08

Ihor Drul
Mi konfesas pri mia sobra konscienco, ke la problemo de esperantigo de la toponimoj (t. e. de la propraj nomoj de geografiaj objektoj) estas la komplika same kiel la grava. Ĝi ne estas rapide solvebla, tamen estas nepre solvenda. Pri tio ĉi atestas la baraktado en tiu ĉi problemo dum jam pli ol 125 jaroj. Ne, oni ne povas diri, ke la esperantistoj ne povas transliterumadi la toponimojn. La Kreinto de Esperanto mem indikis plej gravajn principojn tiurilate, sed la problemo postulas pluan honestan kaj obstinan laboron.

Sabato, Oktobro 28, 2017 - 19:58

Herbert Andreas Welker

En la Antaŭparolo de PIV (2005, p....) estas menciitaj la terminoj “verba regado” kaj “verba valento”.
Kio estas la verba regado?
Bedaŭrinde mankas en PIV la gramatika senco de la verbo “regi”, kaj do de la substantivo “regado”. Ankaŭ en la dulingvaj Esperantaj vortaroj kiujn mi posedas (de la angla, franca, germana kaj portugala) tiu senco mankas. La vortoj “regi” kaj “regado” eĉ ne troviĝas en la du plej grandaj E-gramatiklibroj (Plena Analiza Gramatiko kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko).