Malferma Tago celebre al la 110 jaroj de UEA (28-a de aprilo 2018)


La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vin por la 48-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 28-an de aprilo 2018, de la 10-a ĝis la 17-a horo ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando.
Tuj poste, dimanĉe, la 29-an de aprilo, ne okazos seminario pri informado, sed promeno tra Roterdamo en formo de agotago, sub gvido de la estrarano de UEA pri informado Emílio Cid.

La januaran numeron de la revuo Esperanto elŝutu senpage

Revuo Esperanto. Aprilo 2017La unua numero, aperinta en 2018, la jaro de Esperanto-Kulturo, nun estas senpage elŝutebla. Revuo Esperanto estas la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, kiu aperas jam 111 jarojn! Tiuj esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne abonas ĝin, povas konatiĝi kun ĝia enhavo. Bonvolu komuniki pri la elŝutebleco al viaj Esperantaj amikoj.
Vi povas aboni la revuon ĉe http://uea.org/alighoj/alighilo.

revuo_januara_reta.pdf 11 Mb [829 elŝutoj]

Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro

27 januaro 2018. Ĉiujare la 27-an de januaro Unuiĝintaj Nacioj rekonas la Tagon de Holokaŭsta Memoro, la tagon de la liberigo de la ekstermejo Auschwitz-Birkenau kiun starigis la Nazioj kiel parton de sia programo de genocido. Temas pri tago de funebrado, ĉiujara promeso neniam forgesi tiujn kiuj mortis nek la monstrecon de la genocido kiu detruis ilin, kaj tago kiam la popoloj de la mondo estas alvokataj eldiri la vortojn “Neniam Plu” – neniam plu oni permesu ke tiaj barbarismaj agoj okazu.

Alvoko al partopreno en la esperantologia konferenco, Lisbono 2018

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2018 okazonta en Lisbono, Portugalio, kadre de la 103a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2018, sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

103-a Universala Kongreso de Esperanto, 28 julio–4 aŭgusto 2018 Lisbono, Portugalio


Clay Magalhães
La preparoj de la UK iras tre aktive. La kongreso okazos en tri malsamaj konstruaĵoj. En la Rektorejo de la Universitato de Lisbono okazos la komitataj kunsidoj, vesperaj artaj aranĝoj kaj Solena Fermo. En la Fakultato pri Juro de la Universitato de Lisbono estos la giĉetoj, budoj, Libroservo, okazos diversaj kunsidoj. Ambaŭ konstruaĵoj troviĝas ĉe Alameda da Universidade, Cidade Universitária, Lisboa (metrohaltejo Cidade Universitária). Ĉe Coliseu dos Recreios okazos la Solena Inaŭguro kaj Nacia Vespero. Ĝi estas unu el la plej antikvaj partoj de la urbo.

Paĝoj