Beletra rubriko
|
Vendredo, Septembro 4, 2020 - 20:14
Mikaelo Bronŝtejn kantas sian kanton "Bonjour Paris". Spektu ĉe Jutubo. |
|
Mardo, Septembro 1, 2020 - 22:29
Mikaelo Bronŝtejn kantas sian kanton "Gulĉataj". Spektu ĉe Jutubo. |
|
Vendredo, Junio 19, 2020 - 22:15
|
|
Sabato, Aprilo 25, 2020 - 19:58
Video farita dum la krizo de KOVIM-19 en Montrealo (Verduno) en antaŭlasta dimanĉo de aprilo 2020. |
|
Lundo, Marto 16, 2020 - 00:10
• MISAŬA Seiiĉirou Mi ŝatas montogrimpadon. |
|
Dimanĉo, Aprilo 7, 2019 - 17:58
• Lilia Nikolova Violin Oljanov naskiĝis la 7-an de aprilo 1919 en Varna. Li eklernis Esperanton 14-jara, eksigita el ĉiuj bulgaraj lernejoj pro kontraŭfaŝisma aktivado, la adoleskulo dediĉas sin tute al la Esperanto-movado. Post studoj en Sovetunio (1949–1954), li tuj kuniniciatis la restarigon de Bulgara Esperanto-Asocio, kie alternis lia servo kiel sekretario, vicprezidanto, ĉefredaktoro de ''Bulgara esperantisto'', A-komitatano de UEA, prezidanto de Internacia Unuiĝo de Esperantistoj-Filologoj kaj redaktoro de ''Filologo''. Dum 1976 li estis elektita en la sekretariaton de Mondpaca Esperantista Movado kaj iĝis ĉefredaktoro de ties revuo ''Paco''. |
|
Mardo, Marto 26, 2019 - 19:05
• Aleksandr Puŝkin, Ĝin iam naskis kun malben’ |
|
Vendredo, Marto 22, 2019 - 19:00
• Julian Modest Pri la mirakla trezoro rakontis la avo de Bojan. Antaŭ multaj jaroj sur la insulo “Sankta Nikolao” estis kaŝita la granda trezoro de iama taĉmentestro Angel. |
|
Vendredo, Februaro 22, 2019 - 21:18
• Miĥail Kordonskij |
|
Sabato, Decembro 29, 2018 - 10:07
• Mikaelo Bronŝtejn |







Por tiuj, kiuj amas ĉion verdan kaj vivantan, klubo estas la plej natura kaj ofta formo de kunvivado. Kaj la klubon mem oni facile povas percepti kiel ion vivantan: ĝi embriiĝas (ne ebriiĝas!), ĝermas, naskiĝas, kreskas, floras kaj velkas, falas forhakita aŭ putras starante, seke elstaras aŭ kuŝas trunke, sed post la sukcesa vivo el kreitaj de li semoj elkreskas novaj klub(id)oj. Reproduktiĝas kluboj ofte vegetative; tamen okazas iam naskiĝo de unu klubo el la sino de alia, la turmentiga procezo, kutime konsiderata de ĝiaj partoprenantoj kiel konflikto kun skismo. Ni devas agnoski tamen, ke ankaŭ veraj skismaj malsanoj povas okazi kaj rezultigi, tute male, la morton de la klubo.
Tiuj-ĉi kantetoj aĝas duonjarcenton, eĉ pli. Juna, naiva kaj ravita pro la neforgesebla etoso de la unuaj Esperanto-tendaroj, mi verkis tiujn simplajn tekstojn kun plej sinceraj sentoj en mia animo. Unu-dufoje kantitaj, neniam publikigitaj, ili havas almenaŭ etan historian signifon. Kun tia opinio mi transdonas ilin en la “Beletran Rubrikon”.