Recenzoj
Tiuj, kiuj ricevis varon por recenzo, estas petataj sendi la recenzon aŭ kontakti la redakcion. Varojn ricevitajn kaj nerecenzitajn oni fakturos al la ricevinto.
• William Auld Originale publikigita en la januara numero (n-ro 662) de 1961 de la revuo Esperanto kiel parto de la artikolo "Novaj libroj" (p. 14). Nur tri kolorojn, de Eli Urbanová. Prezento de Julio Baghy. Ilustraĵoj de Karel Oberthor. Stafeto, Beletraj Kajeroj, n-ro 3. Eld. J. Régulo, La Laguna, Tenerifo, Kanariaj Insuloj, 1960. 140 p. 22 x 19 cm. Prezo: 1,80 €, triona rabato ekde 3 ekz. Aĉetu en la Libroservo de UEA! [...] ni havas la unuan poemaron de la konata, plurfoje premiita, ĉeĥia poetino Eli Urbanová. Jam ne temas paroli pri majstreco de formo, estrado de la lingvo: ĉion ĉi oni povas sendiskute supozi ĉe la plimultaj nuntempe aperantaj poemaroj; anstataŭ tio ni rajtas senplue aŭskultadi al la individua voĉo de la poetino, enprofundiĝi en ŝian verkon por el ĝi ĉerpi la spertojn, kiujn al nia akceptema animo ŝi proponas. |
• Fernando Pita Estas ja malfacile recenzi verkojn de konatulo, precipe kiam tiu konatulo estas homo vere alloga pro siaj ĝentileco, homeco kaj bonhumoro. Eble pro tio ĉi tiu recenzo iom malfruiĝis, ĉar mi decidis atendi ĝis mi povos pli ekvilibre taksi la verkon, sen (almenaŭ multe) konsideri la aŭtoron. Jen, tiu momento alvenis. Niaj pli aĝaj aktivuloj certe memoros verketon nomatan Ŝtupo post ŝtupo, de József Baksa, eldonitan en la 80-aj aŭ 90-aj jaroj, kiu bone priskribis diversajn manierojn tiam “prospere” agadi por Esperanto. Bone, certagrade la libro de Grzybowski estas kaj daŭrigo kaj profundigo de tiu verko. Daŭrigo, ĉar ĝi pensas, kaj argumentas pri tio, kiel hodiaŭaj esperantistoj povas labori en teritorioj kiuj, pro diversaj kialoj, estas kulture ŝanĝiĝantaj kaj, je ĉiu momento, pli kaj pli minacataj de la politika miopeco de tiuj, kiuj pensas, ke la mondo reduktiĝas al ilia propra kulturo kaj mondrigardo (kiu plej ofte estas, kvankam timiga, simpla miraĝo). Profundigo ĉar – kaj je tiu punkto, la verkoj ja distanciĝas unu de la alia – Grzybowski rigardas, ja fikse, nur unu celon: eduki homojn – inter ili esperantistojn – por ke ili agu kaj vivu interkulture. Kaj tio estas ja grava por esperantistoj, ĉar mankas ĉe ni verkoj, kiuj tuŝas tiun por ni ne preterpaseblan fakton: ĉar funkcianta kaj vivanta lingvo Esperanto ne povas ne esti alio ol interkultura perilo. (Fakte ĉiuj lingvoj estas tiaj, tamen neniu pli ol la nia, pro siaj sen-, trans- kaj internaciaj kondiĉoj.) |
• Mikaelo Bronŝtejn Ial ĉe la legado venis en mian kapon tiu ĉi moto, kiu ofte ripetiĝas en alia libro, kiel klarigo kaj pravigo por ĉiuj ajn okazaĵoj. Estas la filozofi-fikcia romano de fratoj Strugackij “La burgo kondamnita”, kiun antaŭ jaroj mi esperantigis kun kelkaj studantoj de mia tradukmetiejo. En fikcian urbon, plene izolitan de la mondo, teranoj trafas por travivi diversajn elprovojn - ekde invado de pavianoj ĝis kvazaŭnazia diktaturo. Tio vere ekŝajnis al mi se ne simila, tamen tre proksima al la eventoj de 1918 – 1921 en Kartvelio, kiujn priskribas Eric Lee en la detala grandampleksa esplorverko “La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921”. |
• Tobiasz Kubisiowski André Cherpillod estas konata en la Esperanto-movado kiel aŭtoro de multaj verkoj – tiom multaj, ke en Vikipedio ni trovos nur “elekton” de ili; tiom multaj, ke la ĉi-recenzata libro mencias nur la “ĉefajn”; finfine tiom multaj, ke la Katalogo de UEA bezonas naŭ paĝojn por montri ĉiujn rezultojn – temas ja pri 133 titoloj (inter ili ankaŭ kelkaj memtradukoj). La plejmulto de la verkoj estas broŝurformaj libretoj pri diversaj temoj; kvankam Cherpillod laŭprofesie estis instruisto pri natursciencoj, li verkas plej ofte pri la lingvistikaj aspektoj de Esperanto, pri la etimologio, la lingva situacio en Francio, sed ankaŭ pri ĉirkaŭreligiaj temoj kaj finfine pri muziko. Al tiu lasta kategorio apartenas lia Muzika leksikono, eldonita de li mem en 2013. |
• Valentin Melnikov Mendi en la katalogo de UEA |
• Fernando Pita Ĉiu pli-malpli veterana esperantisto scias, ke, rilate al niaj lingvo kaj movado, svarmas mitoj, troigoj, absurdaĵoj ktp. De la totala nombro de esperantistoj tra la mondo ĝis la kredo ke Esperanto estas parolata en aliaj dimensioj, planedoj aŭ en la Paradizo mem, estas terura la fakto, ke ĉiu esperantisto, celanta disvastigi nian lingvon, devas alfronti situacion similan al tio, kion usonaj militistoj alnomis “amika fajro”, tio estas, eluzi pli da energioj batalante kontraŭ tiuj mitoj ol vere parolante pri la bonaj ecoj alportataj de la esperantista vivo. |
• Valentin Melnikov Mendi en la katalogo de UEA |
• Ionel Oneţ Mendi en la katalogo de UEA Ioan Slavici (1848–1925) naskiĝis en Şiria, tiam en la Aŭstra Imperio, nun en la distrikto Arad en Rumanio. Liceaj studoj en Arad kaj Timişoara, kaj universitataj en Peŝto kaj Vieno. Li famiĝis kiel prozisto, memoraĵisto, dramaturgo kaj ĵurnalisto. |
• Valentin Melnikov Eĉ inter kleraj rusoj malmultaj memoras pri la imperiestro Ivan VI (Ivan Antonoviĉ, 1740–1764). Proklamita imperiestro en dumonata aĝo, jam post jaro rezulte de kortega renverso li estis sekrete malliberigita sub fremda nomo, komence en Ĥolmogori (Arĥangelska regiono), kaj li finis sian nelongan vivon en la fama Ŝliselburga fortreso. Malpli-ol-24-jara li estis murdita (laŭ sekreta instrukcio de la tiama imperiestrino Ekaterina II) ĉe provo liberigi lin. |
• Stefan MacGill Jen politika kaj socia romano pri enmigrantoj, terorismo kaj la konfliktoj inter kulturoj kaj la grandaj religioj, unuavice inter la islamo kaj kristanismo. Efektive, temo tre aktuala en la nuntempa vivo en la lando de la aŭtoro kaj tra la tuta Eŭropo. Sed la verko datiĝas el 2009 kaj estis certe verkita pli frue ol tio – la plej lastatempa realmonde aludita atenco estis tiu en Londono en 2005. Do, longe antaŭ la amasaj alvenoj de migrantoj en 2015. |