105-a Universala Kongreso: Montrealo 2020!

• Loka Kongresa Komitato
(Garry, Joel, Ĵenja, Marteno, Nicolas, Normando)Jes, vi povas kredi viajn okulojn, kaj denove jes, tio estas oficiala: la UK-2020 ja okazos en Montrealo! Dum la ferma ceremonio de la UK en Seulo UEA anoncis ne unu, sed du sekvajn universalajn kongresojn: Lahti en 2019 kaj Montrealo en 2020. La montreala Loka Kongresa Komitato, kiu havis la kuraĝon inviti kaj laboregos dum la venontaj tri jaroj por sukcesigi tiun ĉi, certe, historian eventon, respondas la demandojn!
Kial 2020?
Ĉar “2020” aspektas bele sur la informiloj kaj facilas ĝin memori! :) Bone, nun serioze. La lasta fojo, kiam la UK okazis en Kanado, estis en 1984 en Vankuvero, kaj la lasta fojo, kiam la UK okazis en la orienta parto de Nord-Ameriko, estis en la fora jaro 1910 en Vaŝingtono — tiam Zamenhof mem vizitis la kongreson! Ni pensas, ke estas bona tempo rekongresi en la orienta parto de Nord-Ameriko post 110 jaroj, la duan fojon en Kanado post pli ol 30 jaroj kaj la unuan fojon entute en Kebekio! Alia kialo por 2020 estas, ke UEA ĝenerale preferas havi du sinsekvajn eŭropajn kongresojn inter ne-eŭropaj kon-gresoj — certe ne temas pri strikta normo, sed tamen estas tia prefero. Do, de unu flanko, ni ne volis rompi tiun ritmon, kaj de alia flanko, ni volis havi multe da tempo por senhaste fari ĉiujn preparlaborojn.
Tio estas la dua fojo, kiam Montrealo kandidatiĝis por gastigi la UK-on, ĉu ne?
Jes, ni kandidatiĝis la unuan fojon por tiu ĉi jaro, 2017, ĉar tio estas la jaro de la 150-jariĝo de Kanado kaj de la 375-jariĝo de Montrealo. La malgajno, kompreneble, estis tre malgajiga por ni kaj ĉiuj samideanoj en Kanado kaj Usono, kiuj volis kunfesti tiujn du okazojn ankaŭ per la kanada kongreso. Retrorigardante, tamen, ni pensas, ke la jaro 2020 estas same bona aŭ eble eĉ pli bona, ĉar tio donas al ni pli da tempo por plani, ellabori ideojn kaj ankaŭ por simple pasigi bonan tempon kaj ĝui la kunlaboron!
Kiuj estas en la organiza teamo?
La kerna teamo konsistas el ses lokanoj. Normand Fleury, la eks-prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia (ESK), kiun UEA dum la solena fermo de la UK en Seulo honoris pro elstara laboro, estas la LKK-estro. Nicolas Viau, prezidanto de ESK, estas la vicprezidanto de LKK. Joel Amis, la antaŭa ekzekutiva direktoro de ESF, estas alia vicprezidanto de LKK, kiu ankaŭ okupiĝos pri la rilatoj kun la kongresejo. Martin Morris, universitata bibliotekisto, estas la LKK-sekretario. Garry Evans, profesia ekonomikisto, estos nia kasisto. Ĵenja Amis, redaktorino de La Riverego kaj antaŭa redaktorino de Kontakto, okupiĝos pri la rilatoj kun esperantistoj kaj zorgos pri komunikado. Ŝi ankaŭ respondecos pri «frenezaĵoj» — ŝi havas multajn ideojn kaj esperas, ke kelkaj el ili realiĝos. Ni aldonu, ke ni tre ŝatas kunlabori kaj sincere ĝuas ĉiujn niajn kunvenojn!
Kiu do estas la oficiala invitanto de la kongreso, ĉu KEA — la landa asocio de Kanado — aŭ ESK? Kaj kiuj estas la rilatoj inter ili?
KEA, Kanada Esperanto-Asocio, estas la oficiala invitanto; la invito ja venas ĉiam de la landa asocio. ESK estas la loka organiza forto de la evento. La LKK-anoj estas plejparte membroj de ambaŭ organizoj. Ofte la estraranoj de KEA estas ankaŭ aktivaj en ESK kaj inverse. Ni, fakte, tre fieras pri la bonega kaj amika rilato inter KEA kaj ESK, kaj ni ofte kunlaboras pri organizado de eventoj (ekz. la partopreno en la Monda Socia Forumo pasintjare), eldonado (ekz. La Eta Princo), ktp. Do, la organizo de la UK estas jen plia ekzemplo de tia kunlaboro!
Kiaj estas la rilatoj inter la UK-organizantoj kaj Esperanto-USA?
La usonaj samideanoj estas niaj plej bonaj amikoj. Ili apogis nin por la kandidatiĝo por 2017 kaj en 2020, per rezolucioj de pluraj urboj favore al la kandidatiĝo de Montrealo, kaj tre multaj usonaj esperantistoj esprimis la deziron kunlabori kaj volontuli dumkongrese. Cetere, la kanadaj kaj usonaj esperantistoj ofte kunkongresas, kaj du el la LKK-anoj (Joel kaj Ĵenja Amis) antaŭe loĝis en Usono kaj membras de jaroj en Esperanto-USA. Do, eĉ se oficiale la invito venas de unu landa asocio, ni intencas, kiel ĉiam antaŭe, multe kunlabori kun Esperanto-USA kaj certigi, ke usonanoj estos parto de la pli larĝa organiza teamo kaj ankaŭ ke usonaj kulturo, muziko, arto ktp. estos prezentataj dumkongrese.
Vi sukcesis akiri la subskribon de la kanada ĉefministro, Justin Trudeau! Kiel? :)
La montreala turisma oficejo (Tourisme Montréal) helpis akiri ĝin, kaj ankaŭ la aliajn gravajn subskribojn apoge al la kongreso (la ĉefministro de Kebekio, la urbestro de Montrealo, la estro de la flugkompanio Air Canada ktp.). Ĝi subtenis nin ekde la komenco, kaj, vere, sen ili ni ne kapablus fari ĉion, kion ni faris: la vizitojn al la hoteloj kaj kongresejoj, preparon de
la provizora buĝeto kaj la tutan plurdekpaĝan kandidatiĝan dosieron. Ni estas treege dankemaj al ili. Niaj amikoj de Tourisme Montréal estas same feliĉaj pri la gajno, kiel ni mem, kaj kelkaj oficistoj eĉ diris, ke ili eble mem lernos Esperanton por 2020!
La esprimo «20/20» en la angla lingvo signifas perfektan vidkapablon. Ĉu vi intencas fari la «perfektan kongreson»?
Ni provos! Ni havas fortan teamon kaj multegajn ekstreme kapablajn subtenantojn, kaj, kompreneble, ni havas la belegan multlingvan urbon Montrealo, kun riĉa historio, vidindaĵoj, muzeoj, muziko kaj festivaloj. Ni volas montri al esperantistoj el la tuta mondo nian belan urbon, kaj diskonigi Esperanton kaj nian unikan kulturon al montrealanoj. Kaj se perfekteco eble ne vere ekzistas, ni tamen esperas alproksimiĝi al ĝi tiom, kiom ni povos! Kaj ni povas absolute garantii unu aferon: la kongresanoj pasigos belegan tempon kaj ĝue partoprenos la kongreson kaj la ekskursojn en nia rava urbo same multe, kiel ni ĝue organizas ĝin!
Ĉu estas io, kion oni povus fari por helpi en la organizado ktp.?
Jes! Por fari tian eventon kiel la UK, necesas multaj volontuloj. Kaj por certigi, ke ankaŭ tiuj, kiuj volontulos, havos la okazon ĝui la kongreson, necesos mu-u-u-ultaj dumkongresaj helpantoj. Ni invitas ĉiujn volontuli ne nur dum nia kongreso, sed ankaŭ dum la antaŭaj kongresoj: ĝi estas tre ĝua sperto, ĉar oni renkontas kaj amikiĝas kun tiom da esperantistoj! Post iom da tempo estos preta la retejo, kaj tie ni havos specialan sekcion por volontuloj. Sed kial atendi? Enskribiĝu jam nun: sendu la mesaĝon al volontuloj2020@gmail.com (vi povas ankaŭ skribi, kion vi ŝatus fari kaj kial vi ŝatus volontuli; vi ankaŭ povas aldoni vian foton — ni uzos ilin por la UK-retejo). Ni bezonos multajn volontulojn ne nur dumkongrese, sed jam antaŭ la kongreso: ekzemple, tradukantojn (inter la angla aŭ franca kaj Esperanto), homojn, kiuj subtitolos filmojn aŭ videojn, helpon pri dezajno de informiloj, per la ĝisdatigoj al la retejo, ktp. Ni antaŭdankas niajn volontulojn, kaj ni, kompreneble, intencas speciale honorigi ilin dumkongrese. Se vi ankoraŭ ne faris tion, vizitu kaj ŝatu nian paĝon en Facebook www.facebook.com/Montrealo.kongreso! Kaj kompreneble, ne estas tro frue jam nun plani vojaĝon al Montrealo en 2020 kaj esti parto de tiu historia evento! Ĝis la revido en Montrealo! :)
Letero de la ĉefministro
La 16-an de decembro 2016
Sinjorino Veronika Poór, Ĝenerala Direktorino
Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Estimata sinjorino,
Nome de la registaro de Kanado, mi kun granda plezuro apogas la peton, kiun prezentis la urbo Montrealo por gastigi la Universalan Kongreson de Esperanto 2020.
Mi tre ĝojas, ke vi konsideras okazigi vian kongreson en nia lando kaj mi estas certa, ke ĉio estos farita por certigi la plej agrablan restadon por la kongresanoj. Mi aŭdacas esperi, ke Montrealo ĝuos la honoron bonvenigi la membrojn de via asocio.
Mi deziras al vi sukceskronitan kongreson.
Kore,
La tre honorinda Justin P. J. Trudeau, C. P., deputito
Ĉefministro de Kanado
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.