Kampanjo de UEA por Tutmonda Arbo-plantado: 1000 arboj ĝis 2030
Malfermiĝo: la 20-an de septembro 2020
Fermiĝo: la 24-an de oktobro 2030 (datreveno de UN)
Celo: 1000 arboj ĝis 2030 / po 100 arboj por jaro
Kiel partopreni: vi povas planti aŭ plantigi arbon en via loĝregiono aŭ okaze de iu evento; sendu fotojn kaj informojn de tiu agado al Fernando Maia Jr. (fmaiajr@gmail.com), Normand Fleury (normandfleury@gmail.com) kaj al la redakcio (redakcio@revuoesperanto.org), kiu povos publikigi vian agadon ĉi tie aŭ en la Reta Revuo (https://revuoesperanto.org).
Kiel subteni: donacoj bonvenas al la Fondaĵo Klimato (https://uea.org/alighoj/donacoj/co2) – tio helpos al UEA subteni arbo-plantadon tra la mondo. Ankaŭ aliĝo al UEA bonvenas – (re)aliĝo de membroj tenas la Asocion finance kapabla subteni tiun kaj aliajn agadojn (https://uea.org/alighoj/alighilo).
La solena fermo de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) nomiĝis Printempa Inaŭguro omaĝe al la komenciĝo de printempo en la suda hemisfero, kaj dum ĝi UEA lanĉis kampanjon por tutmonda arbo-plantado. Tio okazis ne nur pro tio, ke la 22-an de septembro malfermiĝis la sezono de floroj ĉe la suda parto de la planedo, sed ankaŭ pro tio, ke koincide la 23-a de septembro markas la Nacian Tagon de Arboj en Kanado, la lando, kiu devus gastigi nin ĉi-jare pro la 105-a Universala Kongreso en Montrealo. Krom tio, la kongresa (kiu
fariĝis festivala) temo, “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”, ankaŭ multe pensigis nin, esperantistojn, pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE-oj), kiu estas la Tagordo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj, kaj plantado de arbo estas unu el la plej esencaj agadoj por kompensi karbondioksidon.
Ne nur pro tradicio, sed ankaŭ lige al tiu temo, UEA kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK) de Montrealo ja havis la intencon planti arbon dum la 105-a UK. Ne hazarde UEA i.a. tiucele inaŭguris la fondaĵon Klimato (CO2) por ekologiaj kaj karbonkompensaj agadoj: https://uea.org/alighoj/donacoj/co2.
Malgraŭ la nuligo de la UK, oni ne rezignis pri la ideo planti arbon kaj finfine ĝi evoluis al la ideo inaŭguri novan kampanjon en MondaFest’ 2020, la Tutmondan Arbo-plantadon (TAP), cetere tute kongrua al la spirito de la evento.
Tiuaspekte la kampanjo portas al la mondo unu plian mesaĝon de la Festivalo. Laŭ prezento de la kampanjo, fare de la vicprezidanto de UEA Fernando Maia Jr. dum la fermo, “ĝermu nun nova epoko – meze de la defioj de la pandemio, ni rezistu, ni venku, ni supere floru kiel movado, kiel socio, kiel homaro. La arboj estos por tio portantoj de nia simbolo de rezisto kaj espero”. Laŭ la plano de la kampanjo, ĝi finiĝos nur en 2030, en la sama jaro, kiam UN reanalizos la CDE-ojn. Ĉu tiam la Esperanto-movado eventuale sukcesos anonci, ke la monda Esperanto-komunumo simbole plantis pli ol mil arbojn ĝis tiam? Por tio de nun ĝis tiam la movado devos plantigi po averaĝe 100 arboj por jaro. Ĉu ni sukcesos? Per MondaFest’ 2020 la Esperanto-movado montris sian kapablon mondskale kunlabori, kaj tia nova defio, semo kaj ĝermo de kolektiva forto, aspektas plene realigebla.
Por tiu nova kampanjo UEA kalkulos je la helpo de la esperantisto Normand Fleury, prezidanto de la montreala LKK, kiu rolos kiel konsilanto kaj orientanto de TAP. Li salutis kaj sin prezentis por tio dum la Printempa Inaŭguro mem. Normand, kiam junulo, helpis savi naturejon en sia urbo Granbeo, apud Montrealo. Kiel emerito li kreis ĝardenon por la birdoj, abeloj kaj papilioj de sia regiono kaj plu aktivas pri arbo-plantado. Li cetere respondecas pri la plantado de unu arbo dediĉita al MondaFest’ 2020 kaj al la Virtuala Kongreso de UEA, okaze de la inaŭguro de tutmonda arbo-plantado, la 20-an de septembro 2020. “Mi invitas vin fari same, provu planti arbon aŭ aktivu por savi la planedon”, diras Normand.
Kion do vi povas fari? Kontrolu la agadstrukturon de la kampanjo. Ni agadu por Esperanto kaj por savi nian planedon. Dubojn oni povas sendi al Fernando Maia Jr. kaj Normand Fleury.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.