Lundo, Marto 18, 2019 - 23:37

Gallardo Marc

Nia himno plenumita de lirika kantistino, subtenita de simfonia orkestro, ĉu vi povas imagi? Ni faros tion!

Kune kun la flago kaj la verda stelo, nia himno estas unu el la ĉefaj simboloj de nia movado. Ĝi meritas pli ol simplan pianan akompanadon. Ni planas orkestri ĝin, sen ŝanĝi notojn aŭ vortojn, per latun-, kord- kaj frapinstrumentoj, kiuj donos al ĝi amplekson neniam konatan.
Ni do volas krei KD-on, en kiu "La Espero" estos interpretita de lirika kantistino kun la akompanado de simfonia orkestro. Aliaj muzikaj kreaĵoj estos aldonitaj.

Dimanĉo, Marto 17, 2019 - 22:39

Redakcio de Esperanto faris kelkajn demandojn al la nova estrarano de UEA Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr.

Revuo Esperanto: Kiam kaj kiel vi es­perantistiĝis?

F.M.: Kiam mi havis inter 13 kaj 15 jaroj, mi plene dediĉis min al studado de la portugala lerneje kaj eĉ ekverkis poezie kaj proze, kio entuziasmigis min kaj proksimigis al la portugallingva kul­turo, inkluzive de la rilatoj inter la portugala de Brazilo kaj la indiĝenaj lingvoj de mia lando kaj la portugala de aliaj landoj. Tio estis dum la 90-aj jaroj, kiam Brazilo suferis laŭ mia kompreno la definitivan fazon de sia usonigo.

Sabato, Marto 16, 2019 - 19:10

Ricardo Felipe Albert Reyna
Memoraĵoj de eŭska bovino
Bernardo Atxaga (plumnomo de Joseba Irazu Garmendia). Trad. Aitor Arana. Asun Irazu, 1999.
184p. 19cm. ISBN 8488916515.
Prezo € 9,00

Ĉi tiu romano en 1991 signis forturniĝon de la aŭtoro for de fantazio, kiu karakterizis lian rakonto-kolekton Obabakoak (La loĝantoj de Obaba), pro kiu li ricevis la Nacian Literaturpremion de la hispana Kulturministerio en 1989, kaj kiu donis al li internacian famon. Ekde ĉi tiuj Memoraĵoj li iel komencis atenti sociajn aspektojn, kiujn li intence neglektis pli frue en ia reago kontraŭ la socie engaĝita poezio de la noveŭska poeto Gabriel Aresti.

Vendredo, Marto 15, 2019 - 22:04

Fernando Pita
Ellersiek, Friedrich (Argus). Pro kio? 2-a korektita eldono. Novjorko: Mon­dial, 2008. 155 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 12,00 €

La Esperanta literaturo plenple­nas de verkoj kiuj, ĵus eldonitaj, estis ter­u­re malbone disvastigitaj, rapide dis­­­venditaj, malofte komentitaj, kaj kiuj es­tas nun tute forgesataj. Tial, salutindas pa­roli pri tiuj kiuj pros­pektorante en polvkovritaj bretaroj, rikoltas oldajn ti­tolojn kaj republikigas ilin, savante el tiu kvazaŭa Limbo verkojn, kiuj povas ankoraŭfoje reelveki ĉe la legantoj iom da intereso.

Ĵaŭdo, Marto 14, 2019 - 18:46


La LKK de la venonta UK. De maldekstre Päivi Saarinen, vicprezidanto, kongresejo; Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) de UEA; Larissa Phileas, junulara programo, reta informado; Börje Eriksson, membro, blindulaj aferoj; Tiina Oittinen, ekskursoj; Synnöve Mynttinen, Lahtiaj aferoj; Tuomo Grundström, prezidanto; Sigrid Kivistö, infana kongreseto; Jukka Pietiläinen, informado; Tiina Kosunen, ĝenerala sekretario, volontuloj; Paula Niinikorpi, arta kunordigo, kasisto.

Merkredo, Marto 13, 2019 - 21:36

Detlev Blanke
Unsere Sprachenwelt und ihre Zukunft
(Nia mondo de lingvoj kaj ĝia
estonteco)

Max Hans-Jürgen Mattusch. Norderstedt: BoD, 2012.
268p. 19cm. ISBN 9783848218691.
Prezo: € 18,60.

La aŭtoro (1931-) estis en GDR konata slavisto kaj, aparte, specialisto pri faklingva komunikado en la natursciencoj (li instruis i.a. en la universitatoj de Jena, Halle, Dresden, Moskvo, Ufa kaj Sofio). Per diversaj publicaĵoj li subtenis la poresperantan agadon en GDR. La instruadon de la lingvo li iniciatis en la universitato de Halle. Internacia lernolibro de Esperanto por universitatoj, planita por ŝtata eldonejo (ellaborita kune kun Sabine Fiedler en 1988) post 1990 ne plu povis aperi. Post la germana unuiĝo li kunfondis la germanan Societon pri Interlingvistiko kaj kune kun sia edzino Edeltraud en 2002 publikigis historion de Esperanto en la germana urbo Düsseldorf.

Mardo, Marto 12, 2019 - 19:56

Ralph Schmeits
Eĥoj el Bembujo
Elisée By’elongo Isheloke. [Embres-et-Castelmaure]: MAS, 2009. 102p. 21cm. ISBN 9782918300113. Prezo: € 9,00

Kio estas la rilato inter Esperanto kaj paco? Tiun demandon mi provas respondi de kelkaj jaroj, sed ankoraŭ ne trovis kompletan respondon. Foje mi renkontas responderon, kiel nun per ĉi tiu libro.

Lundo, Marto 11, 2019 - 18:13

La Redakcio de la revuo Esperanto ĉi-numere intervjuas la konatan li­tovan esperantiston Povilas Jegorovas.

Revuo Esperanto: Laŭ la informo el Esperanta Vikipedio vi ellernis Esperanton en 1970. Kio instigis vin tion fari?

P.J.: Jes, en 1970 mi lernis en la 9-a kla­so de mezlernejo en Molėtai. Tiam en septembro en la lernejo aperis no­­va instruisto de la litovaj lingvo kaj literatu­ro Balys Matiukas, kiu es­tis es­perantisto kaj anoncis pri fakul­tati­va in­struado de Esperanto. Mi iris ti­en pro simpla scivolemo, ĉar ĝis ti­am mi aŭdis ab­so­lute nenion pri Es­peranto. Mi ne tuj kaptiĝis, ĉar la ins­truado ne estis in­tere­sa kaj pri la Espe­ranto-movado al ni oni ne rakon­tis. Kompreneble, tiu­tempe en la so­veta Litovio tio ne estis ŝatata te­mo.

Dimanĉo, Marto 10, 2019 - 22:01

Fabien van Mook
Historiaj ĉevroj
San Werner. Brno: Jan Werner.
2013. 73p. 21cm. Ilus.
Prezo: € 6.30

Jen kelkaj konstruteĥnikaj terminoj: ĉevrono, truso, dilo, klinbenko, patno, selumo, gropo. Ĉu ili aspektas kvazaŭ ordinaraj, ĉiutagaj vortoj?
Multaj legantoj verŝajne respondas jese al la demando. Krom en Esperanto, oni supozeble la saman trajton konstatas en multaj aliaj lingvoj. Se fakuloj relative malmulte komunikas en internacia skalo, la nocioj kaj terminoj, kiuj estas internacie rekonataj, estas malmultaj. Tiel estas en konstruteĥniko. Ankoraŭ nuntempe tre multaj, eĉ plej bazaj, konstruteĥnikaj nocioj ne havas sian Esperantan terminon. En tia situacio la trovado de taŭgaj terminoj en Esperanto (kiu ja estas internacia lingvo) estas granda defio!

Paĝoj