Nekonata poemeto de Zamenhof

Gerrit Berveling
Vizite en la CO en Roterdamo, mi renkontis amikon Rob Moerbeek. Tiu transdonis al mi fotokopion el iu nederlanda taggazeto, en kies rubriko «stad en land» (urbo kaj kamparo) de sabato la 11-a kaj dimanĉo la 12-a de marto 1911 enestas ankaŭ rubriko en Esperanto. S-ro J.L. Bruijn, kiu subskribis la artikoleton, plej verŝajne identas kun la konata pioniro de la laborista Esperanto-movado nialan­de – esperantisto de 1896 (vidu en Enciklopedio de Esperanto, vol. 1, p.71). S-ro Bruijn tie citas la suban nekonatan poemeton de D-ro Zamenhof, kiun li speciale verkis por «la unua Esperantista Tagkalendaro por 1910». Malgraŭ miaj pro tempomanko iom tro supraĵaj serĉadoj tiun kalendaron mi ne trovis. Eble iu alia estas pli bonŝanca.
Pasintjare aperis La Poemoj de L.L. Zamenhof en mia aranĝo ĉe la eldonejo Espero (Slovakio).
Kompreneble ni memoru, ke la plej granda poezio, kiun li ver­kis, estas Esperanto mem. Sed eĉ ĉe simpla kunmeto de liaj poemetoj, montriĝis, ke ne estas jam ĉio: jen teksto nova por ni: la formo estas rekte klasikaspekta: la konataj daktiloj, sed enhave ĝi estas iom speciala, ne ligita al la movado, nek al grandaj planoj aŭ vizio por la estonto, male – estas kvazaŭ simpla meditado pri la pereemo de ĉio homa. Ĉu iom pesimisma LLZ tiam estis? Mi ne kredas tion. Ne forgesu, kiel obstine kaj kuraĝe tiuepoke li plu laboris, plu tradukadis – tiam finante la romanon Marta, baldaŭ ektradukonte la tutan hebrean Malnovan Testamen­ton, ja vere impona entrepreno!

Demando
 
Kuras la tempo, ĝi kuras senhalte,
Pluen ruliĝas la rado eterna,
Mano mistera konstante nin puŝas,
Marŝu antaŭen kaj marŝu kaj marŝu!
Se ĉiuj fortoj de l’ mondo kuniĝus,
Ili la tempon haltigi ne povus
Eĉ por malgranda fulmeta momento;
Ili ne povus devigi la radon
Eĉ iomete ŝoviĝi returnen;
Eĉ por moment’ ili nian la dorson
Ne liberigus de l’ mano puŝanta.
Sed ĉu por tio senhalte ni marŝas,
Nur por atingi la fundon de l’ tombo?
L.L. Zamenhof

Demando

Rob Moerbeek

La poemeto de Zamenhof, prezentita de nia aka­de­miano Gerrit Berveling en la maja numero, havas la titolon “Demando”. Eble la eldonanto de la Taga Kalendaro por kiu ĝi estis destinita, aldonis konkurson por la plej trafa respondonto. Ĉu ni risku per rimo, kiel fine de Ŝekspiraj rolvicoj?
En multaj lingvoj ekde la klasikaj greka kaj Latino la sama vorto signifas ‘fino’ kaj ‘celo’, do same pri la vivofino. Sed Zamenhof prave distingis ilin. Do jen:
Morto ne estas de l’ vivo la celo.
Cel’ estas Paco kun Justo kaj Belo!
Cetere la pesimisma tono eble spegulas la ekestan tempon, fine de 1909:
Jarfine ni rememoras la okazaĵojn pasintajn. Certe ŝokis nian justosopiran aŭtoron la kruela subpremo de la protestoj en la kongresurbo Barcelono, kie lia kongresparolado estis frape mallonga. Kaj lia projekto por esplorigi, unu fojon por ĉiam, ĉiujn “malbonajn” trajtojn de Esperanto laŭ la kritikistoj (Couturat kaj aliaj Idistoj), malsukcesis pro la memeco de la ĉefaj Akademianoj: Boirac prezentis provizoran solvon kaj Zamenhof devis discipline akcepti. (Ludovikito: ”Mortinta, sed senmorta”, ekde p. 10, precipe 41ss).

Tiuj ĉi artikoloj estis publikigitaj en la maja kaj julia-aŭgusta numeroj 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.