Reprezentantoj de UEA kaj TEJO vizitis Lahtion
Delegacio sur la plej alta skisaltejo de Lahtio
La 14–16 de septembro 2018 en Lahtio okazis la tradiciaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Kadre de la aranĝo okazis renkontiĝo de LKK kaj Trejnseminario, gvidata de la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães (Centra Oficejo). Dum la renkontiĝo estis diskutitaj gravaj praktikaj organizaj aferoj, rilate la venontjaran 104-an Universalan Kongreson de Esperanto.
Post unu monato kaj duono, inter la 30-a de oktobro kaj 2-a de novembro 2018, sekvis alia vizito de la reprezentantoj de UEA kaj TEJO al Lahtio. La vizito okazis laŭ invito de la organizo Lahti Region.
Intervjuo por la loka radio
La delegacio renkontiĝis kun Raija Forsman, Harri Olenius kaj Anne-Mari Sipponen el Visit Lahti (Lahti Region) kaj Matti Karhos, ĉefo pri kulturo de la urbo Lahti. Okazis ankaŭ kunveno kun Timo Väänänen, la respondeculo pri la Nacia Vespero. Oni vizitis la plej gravajn lokojn por la 104-a UK: la estontajn kongresejojn Isku Areena kaj la apudan Salpaus, la koncerthalon Sibelius. Estis vizitataj ankaŭ kelkaj hoteloj, kie estonte loĝos la kongresanoj.
Okazis multaj gravaj kaj fruktodonaj vizitoj, kunsidoj kaj diskutoj, rilataj al la venonta UK. Estis farita granda laboro.
De UEA partoprenis: la Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo Martin Schäffer, la estraranoj Fernando Maia kaj Sara Spanò, la redaktoroj de la revuo Esperanto Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. De TEJO: la dua Vicprezidanto Francesco Maurelli. De LKK: Tuomo Grundström, Synnöve Mynttinen, Päivi Saarinen, Tiina Oittinen, Börje Eriksson, Tiina Kosunen.
Ni ĉiuj renkontiĝu en Finnlando somere en 2019!
Fotoj de Anna Striganova
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.