UEA

Vendredo, Oktobro 2, 2026 - 17:54

Kadre de la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027 en Melburno/Narrm, Aŭstralio, okazos la 80-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) invitas universitatajn instruistojn, aliajn kvalifikitajn fakulojn kaj agnoskitajn spertulojn proponi prelegojn por la scienca programo de la UK. Proponoj estu senditaj al la IKU-sekretario, José Antonio Vergara, per la retadreso iku@uea.org, plej laste la 31-an de decembro 2026. Oni bonvolu atenti la pli fruan limdaton ol en antaŭaj jaroj: la UK en 2027 okazos jam komence de julio, kaj la ĉi-alvoka limdato celas doni sufiĉan tempon por la elekto de la prelegoj, preparado de la kongresa programo kaj redaktado de la IKU-libro.

La proponataj prelegoj estu fake solidaj, interesaj kaj kompreneblaj por vasta klera publiko. Bonvenas proponoj el ĉiuj sciencaj kaj fakaj kampoj. La propono enhavu la titolon kaj skizan resumon de la prelego, koncizajn biografiajn informojn pri la proponanto kaj mallongan liston de ties ĉefaj fakaj aŭ sciencaj publikaĵoj. Aparte bonvenas proponoj de personoj, kiuj ankoraŭ ne aŭ nur malofte prelegis en IKU. UEA ankaŭ kuraĝigas kandidatiĝojn el kiel eble plej diversaj landoj, mondregionoj, generacioj, genroj kaj fakaj medioj. La proponojn prijuĝos la IKU-komisiono laŭ iliaj scienca kaj faka kvalito, originaleco, intereso por la kongresa publiko kaj taŭgeco por la programo. La nombro de prelegoj estas limigita, kaj la elekto dependos de la faka pritakso kaj de la disponebla kongresa programo.

Vendredo, Oktobro 2, 2026 - 11:58

Lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj: la povo kompreniĝi.

Kompreni kaj esti komprenata estas multe pli ol nur komunikadaj procedoj: ili estas kondiĉoj por partopreno, dialogo, respekto kaj kunekzistado inter homoj kaj inter popoloj. Tradukado, kun sia kunulo interpretado, okupas fundamentan pozicion en antaŭenigo de pozitiva lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj, ĉar ĝi povas roli kiel ponto inter malsamaj kulturoj, kiel klopodo de interkompreno cele al egaleca kunlaboro.

Ĉiuj homoj povu aliri edukadon, justecon, sanon, informojn, socian partoprenon k.s. en lingvoj, kiujn ili komprenas. Ili ankaŭ havu la eblecon lerni aliajn lingvojn por interagi je regiona, nacia kaj internacia niveloj. Tradukado kaj interpretado, se uzataj por tiu celo, antaŭenigas inkluzivecon kaj la protekton de lingva diverseco, precipe de minoritataj kaj indiĝenaj grupoj.

Ĵaŭdo, Oktobro 1, 2026 - 23:26

La 5-an de oktobro 2026 je la 14-a horo (BRT) Nacia Biblioteko de Brazilo (Fundação Biblioteca Nacional, FBN) en Rio-de-Ĵanejro gastigos la rondan tablon Memória sem fronteiras: valor, riscos e o papel das bibliotecas na preservação do patrimônio documental do Esperanto (“Memoro sen landlimoj: valoro, riskoj kaj la rolo de bibliotekoj en la konservado de la dokumenta heredaĵo de Esperanto”).

La aranĝo estas rezulto de dialogo komencita inter Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj FBN antaŭ la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, kiam la prezidantoj de UEA kaj FBN, respektive Fernando Maia Jr. kaj Marco Lucchesi, kunsidis por trakti diversajn temojn, inter ili la konservadon kaj valorigon de la dokumenta heredaĵo ligita al Esperanto. Lucchesi estas verkisto kaj poeto, membro kaj eksprezidanto de la prestiĝa Brazila Beletristika Akademio, mem parolas Esperanton kaj ankaŭ estas – ekde 2021 – membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

La rondan tablon kunordigos Lucchesi mem. Krom Maia Jr. partoprenos James Rezende Piton, ekskomitatano kaj eksĉefdelegito de UEA por Brazilo kaj membro de Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj (ELF/AREK), kaj Miguel Bento, prizorganto de Biblioteko Ary Zamora, de Gaŭĉa Esperanto-Asocio, kaj eksprezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO). La programo ankaŭ kalkulas je kontribuo de Neia Lucia Souza, bibliotekisto en la plej granda Esperanto-kolekto de Ameriko, Biblioteko Carlos Domingues, de Brazila Esperanto-Ligo (BEL).

Merkredo, Septembro 2, 2026 - 21:47

Jam la duan jaron Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore okazigas la premiadon de sciencaj libroj kaj prelegoj dum la Universala Kongreso de Esperanto (UK) kadre de la sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kiu ĉi-jare ankaŭ gastigis la 43-an Sciencan Universitatan Sesion (SUS) de AIS. La du premioj Germain Pirlot kaj Charles Power konsistigas gravan institucion por la Esperanto-scienca komunumo. Pirlot rekonas la skriban sciencan laboron; Power rekonas la buŝan transdonon de scio. Libro kaj prelego estas du flankoj de la sama korpo, esencaj por vivanta scienca kulturo.

La Premio Pirlot estas dediĉita al la plej bonaj sciencaj libroj en Esperanto, aperintaj lastatempe. AIS disdonis ĝin ĉiujare inter 1994-2001 kaj denove ekde 2017. La ĉi-jara juĝkomisiono konsistis el Carlo Minnaja, Bengt-Arne Wickström kaj Carlos Spinola. Gajnis la unuan lokon la libro “Santeni vian vivradikon” de Wang Disheng (eld. China Culture Development Press, 2021); la duan lokon la libro de la 79-a IKU-sesio (eld. Impeto, 2026); kaj la trian lokon “Spac-vojaĝado kaj Esplorado: de Sputnik ĝis Webb” de Amri Wandel (2025). Ĉiuj tri estas akireblaj per la Libroservo de UEA.

Sabato, Augusto 8, 2026 - 22:09

Universala Esperanto-Asocio (UEA) invitas la tutmondan esperantistaron profiti eksterordinarajn rabatojn por aliĝi al la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Melburno-Narrm*, Aŭstralio, okazonta inter la 3-a kaj 10-a de julio 2027. Aliĝoj faritaj dum la nuna UK-semajno en Graz (do ĝis la 8-a de aŭgusto 2026) ĝuos eksterordinarajn rabatojn!

Okaze de la malfermo de la aliĝado la Kongresa Fako de UEA ankaŭ prezentas renovigitan kaj modernigitan UK-retejon: https://uk.esperanto.net/2027.

La aliĝilo troviĝas rekte ĉe https://uk.esperanto.net/2027/aligxilo.

Reviziitaj kotizoj post pluraj jaroj

Pro la ĝenerala kresko de kostoj en la lastaj jaroj UEA devis revizii la aliĝkotizojn de la UK. La antaŭaj kotizoj restis esence senŝanĝaj ekde 2018-2019. La nova kotiztabelo estas konsultebla ĉe https://uk.esperanto.net/2027/kotizoj – sed frua aliĝo ĝis la 8-a de aŭgusto 2026 donos eksterordinarajn rabatojn: al ĉiu ajn homo en la mondo; kaj krome disponelas aldona speciala rabato al ĉiuj, kiuj aliĝis al la 111-a UK!

Lundo, Augusto 3, 2026 - 16:20

Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), surbaze de propono de la Estraro de UEA, povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per la titolo Honora Membro (HM). Krome, kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomumita eksa prezidanto de UEA, kiu havis eksterordinarajn meritojn por la Asocio.

Dum la unua kongresa tago en Graz la Komitato finis voĉdonon per kiu estis elektitaj naŭ novaj HM-oj:

• el Aŭstrio Martin Stuppnig;
• el Nederlando Ans Bakker-ten Hagen;
• el Francio Renée Triolle;
• el Pollando Barbara Pietrzak;
• el Belgio Paul Peeraerts;
• el Slovakio Jozef Reinvart;
• el Kubo Maritza Gutiérrez González;
• kaj je iliaj memoroj el Aŭstrio Hans Michael Maitzen kaj el Kroatio Ivo Osibov.

La Komitato ankaŭ elektis kiel Honoran Prezidanton de UEA je lia memoro Probal Dasgupta (Barato), kiu prezidis UEA en la periodo 2007-2013.

Por decidi la Komitato anticipe kaj konfidence ricevis resumajn vivpriskribojn kaj informojn pri la gravaj datoj, verkoj kaj meritoj de la kandidatoj, nun publike arkivitajn en la komitata elŝutejo de UEA: https://uea.org/teko/komitato.

Sabato, Julio 25, 2026 - 11:36

La kvina eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK-5), lanĉita sub aŭspicio de UEA dum la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Aruŝo (Tanzanio) kun la temo "La detalo kiu ŝanĝas ĉion", atingos sian kulminon dum la 111-a UK en Graco (Aŭstrio). La premi-ceremonio, dum kiu estos anoncitaj la gajnintoj de la konkurso, okazos la 2-an de aŭgusto en la salono Dobrzyński je 13:00.

UEA kore invitas ĉiujn kongresanojn kaj ŝatantojn de Esperanta literaturo ĉeesti la premi-ceremonion por ekkoni la premiitajn verkojn kaj partopreni legosalonon dum kiu partoprenantoj povos legi finalistajn novelojn en novelareto speciale preparita por ĉi tiu evento.

Multnombra partopreno en INK-6

Intertempe, lastjunie estis ricevitaj la lastaj kontribuaĵoj al la sesa eldono de INK (INK-6), kun la temo “Proksime al la celo”. Entute alvenis 2030 konkursantaj noveloj de aŭtoroj el 69 landoj en Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Oceanio.

Dimanĉo, Junio 28, 2026 - 16:30

Universala Esperanto-Asocio (UEA) lanĉas donackampanjon pere de Fondaĵo Klimato por subteni konkretan projekton en Kubo: instalon de sunenergia sistemo por Esperanto-Centro Havano. La centro, kiu ankaŭ estas sidejo de Kuba Esperanto-Asocio (KEA), jam de jardekoj servas kiel grava renkontiĝejo por la kuba Esperanto-movado kaj eksterlandaj vizitantoj.

La centro gastigas la bibliotekon de KEA kaj ĝian libroservon kaj havas ĉambrojn por diversaj agadoj. En ĝi okazas kursoj, kunvenoj, kulturaj aranĝoj, internaciaj kontaktoj kaj diversaj agadoj por disvastigi Esperanton, inkluzive de la administrado de KEA. Tamen la nuna energia situacio en Kubo fariĝis serioza defio. Oftaj kaj longaj elektropaneoj malfaciligas ne nur la agadojn, sed ankaŭ la plej bazajn komunikajn taskojn, limigante la kapablon de la Centro plenumi sian rolon por la kuba Esperanto-movado.

Tion montris eĉ la lastatempa festado de la 47-a datreveno de la refondigo de KEA. Kiel informis ĝia prezidanto, Alberto Fernández-Calienes, la serviloj de la Ministerio pri Kulturo restis dum pluraj tagoj sen konekto pro energipaneoj. Por povi elŝuti la multajn salutmesaĝojn ricevitajn el la tuta mondo kaj prezenti ilin dum la festo necesis speciale organizi baterion kaj ekipaĵon por provizora konektiĝo. La mesaĝoj fine atingis la ĉeestantojn kaj fariĝis unu el la plej kortuŝaj momentoj de la festado.

Lundo, Junio 22, 2026 - 19:47

Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la juli-aŭgusta numero:

147 | La Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko
150 | Universala Kongreso: Esperanto-kulturo agnoskita kiel Nemateria Kultura Heredaĵo en Aŭstrio
152 | Estrara Raporto pri la agado de UEA en 2025

Ĵaŭdo, Junio 4, 2026 - 22:04

UEA profunde bedaŭras la forpason de Probal Dasgupta (1953–2026) la 1-an de junio 2026, en la aĝo de 72 jaroj, en Kolkato, Barato.

Probal Dasgupta naskiĝis la 19-an de septembro 1953 en Kolkato, Barato. Lingvisto kaj leksika esploristo, li studis en la sanskrita kolegio de Kolkato, la dekana kolegio de Puneo kaj doktoriĝis ĉe la Universitato de Novjorko pri la genera sintakso de la bengala lingvo. Li instruis lingvistikon en pluraj barataj universitatoj. Li laboris kiel profesoro pri aplika lingvistiko ĉe la Universitato de Hajderabado kaj poste okupiĝis pri leksikaj esploroj en la Barata Statistika Instituto en Kolkato, lia lasta profesia posteno, post kio li emeritiĝis en 2018.

Lerninte Esperanton en la aĝo de 14 jaroj kaj membriĝinte en Hinda Instituto de Esperanto kaj en UEA en la aĝo de 15 jaroj, li ekde 1967 estis aktiva esperantisto. En la aĝo de 17 jaroj li aktive korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore pri komplikaj gramatikaj problemoj. En 1977 li partoprenis la 62-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Rejkjaviko, kaj post ĝi li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo (CO) de UEA. En 1980 li volontulis preskaŭ la tutan jaron en la CO. Li estis membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, ĝia vicprezidanto de 2001 ĝis 2016 kaj ĝia prezidanto ekde 2016 ĝis sia forpaso. Li helpinstruis en 1978 kun David Jordan en la sanfranciska somera kursaro, kiu estis la praformo de NASK, kaj en 1988 kun Marjorie Boulton en la barlastona somera kursaro. Li estis elektita Prezidanto de UEA en 2007 dum la UK en Jokohamo kaj reelektita por nova mandato en 2010 dum la UK en Havano.

Paĝoj