Julia Isbrücker-Jaro 2020. Invito al kunlaboro

2020 estas la 100a datreveno de la 12a Universala Kongreso en Hago (1920). Julia Isbrücker kunorganizis ĝin. La realigo de tiu kongreso pruvas, ke ankaŭ granda milito ne povas neniigi nian lingvon. Julia kunfondis Internacian Esperanto-Instituton kaj Universalan Ligon kaj kuneldonis la metalajn Stelo-monerojn, kies nominaloj estas 1, 5, 10 kaj 25 Steloj.

Sur la monero Julia Isbrücker, desegnita de mag. Helmut Andexlinger, la ĉefdezajnisto de Münze Österreich (la ŝtata monerfarejo de Aŭstrio), 2020.

2020 aperis arĝenta 50-Stela monero por la honoro de Julia Isbrücker:
Maso 30 gramoj da arĝento 925/1000, diametro 40 mm, eldonkvanto 300.
Surfaco: Polurita (PP proof).
Prezo 60 € plus sendokostoj (validas por eŭro-landoj).

Ankoraŭ livereblas la arĝenta 100-Stela monero „René de Saussure”. Eldonkvanto: 1000.

Maso: 1 unco da arĝento 999/1000 (31,1 gramoj). Pro la leĝa situacio en Aŭstrio la arĝentostampo estas 925. Diametro: 37 mm. Surfaco: Polurita (PP proof).
Prezo 50 € plus sendokostoj (validas por eŭro-landoj).
Bonvolu sendi al mi tekstojn kaj fotojn de kaj pri Julia. La kolektita materialo aperos kaj en la formo de vikipediaj artikoloj en diversaj lingvoj kaj kiel broŝuro. En la fina eldonaĵo via nomo estos menciita.

Walter Klag, Vieno, Aŭstrio, esperanto@chello.at