Pri la revuo

Bonvenon al la bunta mondo de la revuo Esperanto!
La revuo

La revuo Esperanto estas eldonata la 112-an jaron kaj legata en 120 landoj.
Esperanto estas la oficiala organo de UEA (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko).
Ĝi estas la plej legata Esperanto-revuo en la mondo.
Iom pri ĝia historio vi povas trovi ĉe Esperanta Vikipedio.

Kiel kaj kial aboni?

Ĉiuj individuaj membroj de UEA ricevas la revuon Esperanto. Se vi ankoraŭ ne estas membro, membriĝu kiel Membro Abonanto, tiam vi ricevos la paperan version de la revuo Esperanto kaj ĝian PDF-version. Bazaj Membroj ricevas la revuon nur PDF-forme.
La papera versio de la revuo estas bona pruvo al la ekstera mondo, ke nia lingvo vivas! Uzu ĝin dum la kursoj, kongresoj, foiroj, forumoj, festivaloj, konferencoj ktp., prezentu kaj donacu al la oficialaj instancoj kaj bibliotekoj. Aŭ eĉ simple montru ĝin al viaj neesperantistaj amikoj.
Kaj sciu, ke via aliĝo kaj abono subtenas la disvastigon de Esperanto tutmonde!

La Redakcio

La revuo Esperanto estas produkto de la kunlaboro de multaj homoj: redaktoroj, provlegantoj, aŭtoroj de la artikoloj, raportantoj, fotistoj kaj multaj aliaj.
Nuntempe la revuon redaktas redaktora paro: Dima (Dmitrij) Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.
Por kontakti la redakcion uzu revuo.esperanto@gmail.com

Gustumu la revuon

Se antaŭ ol aboni vi volas “gustumi” nian revuon, elŝutu kelkajn numerojn tute senpage en nia retejo!

Voĉlegitaj versioj
La revuo Esperanto estas voĉlegata. Voĉlegitajn versiojn povas elŝuti individuaj membroj de UEA en la retejo de la Asocio.

La revuo Esperanto rete

En 2017 aperis reta revuo Esperanto. Ekde 2018 ĝi aktive evoluas kaj kreskas. Vizitu nian retejon ofte, sekvu niajn paĝojn en sociaj retoj kaj tiam vi trovos multe da interesaj informoj kaj novaĵoj pri Esperanto, la Esperanto-movado kaj Esperanto-kulturo.
Kontribuu

Se vi volas rakonti ion gravan, interesan kaj aktualan pri Esperanto, la Esperanto-movado aŭ la Esperanto-kulturo, eble tio povas aperi en la papera aŭ reta revuo Esperanto. Sendu viajn proponojn al
revuo.esperanto@gmail.com