Unesko

Ĵaŭdo, Junio 3, 2021 - 13:29


De hodiaŭ ĝis la 30-a de junio! UEA kaj Esperanto kaj Libera Scio malfermas la projekton de Esperanta Vikipedio "Unesko 2021" omaĝe al la 75-jariĝo de UNESCO. Ĝi estas reta redakta maratono, kiu okazas ankaŭ kadre de la kampanjo 300 000, simile al la Afrika Monato, kiun ankaŭ UEA apogis en majo. La nuna junia konkurso celas plimultigi la enhavon en Esperanto pri Unesko kaj tiel disvastigi ĝiajn valorojn kaj idealojn. Ĝia formo estas reta artikol-redakta konkurso. Partoprenontoj zorge konsultu la regulojn. Poste kreu aŭ plibonigu artikolojn rilatajn al Unesko kaj aldonu ilin al la listo. La verkado estas ĉefe por helpi al Vikipedio en Esperanto, al libera edukado, al Esperanto, kaj precipe al disvastigo de valoroj kaj idealoj de Unesko. Tamen premioj estas! Al palpeblaj premioj apartenas specialaj insignoj al via uzanto-paĝo kaj jenaj premioj:
- 1-a premio: donackarto valora 60 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
- 2-a premio: donackarto valora 35 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
- 3-a premio: donackarto valora 10 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
- 4-a premio: Unesko-libro
- 5-a premio: Unesko-Kuriero
UEA kaj ELiSo deziras al ĉiuj partoprenantoj sukceson! Antaŭdankon pro via helpo diskonigi tiun novaĵon!
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Unesko_2021

Vendredo, Majo 7, 2021 - 21:56


La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton:

Kara Trezoro Huang Yinbao,

Dankon pro via mesaĝo. La 1-minuta enketo Futuroj de Edukado restos uzebla ankoraŭ dum du monatoj. Ni estas tre ĝojaj informi vin, ke ĝis nun [je la 11-a horo matene la 3-an de majo] al la Esperanto-lingva versio de la enketo respondis 5 686 personoj.
Surbaze de tiuj respondoj, via komunumo konsideras, ke la ĉefaj tri defioj estas: 1) Klimata ŝanĝiĝo; 2) Ekonomiaj malegalecoj; 3) Armila konflikto/milito.
Rigarde al la tri celoj de edukado [klerigado], oni elektis: 1) Homajn rajtojn; 2) Pacon; 3) Daŭripovon.
En tiu ĉi momento 52% de la respondintoj estas viroj, 43% virinoj (certa kvanto el la enketitoj preferis ne informi pri la seksa aparteno). Aparte interesa estas la fakto, ke la junularo (inter la aĝo de 15-30 jaroj) provizis nin per 42% de la respondoj: estas bonege, ke danke al vi ni eksciis multe pli pri la junularaj vidpunktoj rilate tiujn gravajn demandojn. Ni ĝojus ricevi pliajn respondojn de via komunumo.

Dimanĉo, Aprilo 11, 2021 - 20:40


La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raporton Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi (Futures of Education: Learning to Become) en novembro 2021.

Por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Futura Edukado kun 17 altrangaj fakuloj el diversaj landoj, estratan de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidento de la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio. Unesko publikigis 1-minutan enketilon en 17 lingvoj, inkluzive Esperanton danke al la iniciato kaj traduko de Renato Corsetti.

Sabato, Januaro 23, 2021 - 10:40

La nova numero de la Unesko-Kuriero estas senpage elŝutebla por membroj de UEA de la asocia retejo https://uea.org/revuoj. La kuriero nun aperas en naŭ lingvoj – kompare kun ses kiam Esperanto estis aldonita en 2018. La revuo nun legeblas en la araba, ĉina, angla, Esperanto, franca, korea, portugala, rusa kaj hispana. Unesko bonvenigas partnerajn proponojn por aldoni pli da lingvoj.

Vendredo, Januaro 22, 2021 - 20:28


Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunagas kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en tiu ĉi mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Edukado 2021.

Jam antaŭ dudek jaroj, forumo en Dakaro organizita de Unesko skizis la plej urĝajn tutmondajn paŝojn farendajn sur la kampo de edukado, inkluzive la jenajn:

• La ŝtatoj fortigu la protektadon kaj instruadon de ĉiuj junaj infanoj, ĉefe tiuj malriĉaj kaj tiuj minacatataj de ekskludo kaj/aŭ diskriminacio.
• La infanoj el etnaj malplimultoj ricevu apartan atenton en la edukado.
• Aliro al adekvataj instruprogramoj estu garantiata al ĉiuj, cele al kontentigo de la bazaj bezonoj kaj aktiva civitana vivo.
• Aliro al instruo estu havebla de ĉiuj homoj, ne nur en infaneco sed tra la tuta vivo.
• La rezultoj de la instruado devas esti takseblaj kaj devas ebligi ĉiujn agadojn de la kutima vivo: legadon, skribadon, kalkuladon.

Eĉ se tiuj principoj aperis en la jaro 2000, la vojo al ilia plenumo estas ankoraŭ longa.

Merkredo, Majo 8, 2019 - 19:28


Post du jara eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, Unesko principe kaj pozitive konsentis akcepti la proponon, ke UEA kunlabore kun Unesko eldonu Unesko-libron. Nun Unesko komencas pretigi kunlaboran kontrakton. Ili komencas pensi kielmaniere provlegi Esperantajn tradukaĵojn. La 7-an de majo Unesko mesaĝe petis sugeston de UEA. Bona signalo!
Tio signifas ke Unesko sentas mankon de esperantistoj inter iliaj oficistoj. Ĉu ni rekomendu kapablajn provlegantojn/tradukistojn por ke Unesko havu propran Esperanto-teamon. La pordo de Unesko estas malfermita al Esperanto. Ni daŭre penu realigi la projekton "Disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto."

(fotoj: de Lucas. Mark, Trezoro, Francois kaj Lucas kunsidis kun Unesko-funkciuloj en la 18-a de aprilo en Unesko-sidejo).

Lundo, Majo 6, 2019 - 17:49

Renato Corsetti

La ĉi-jara mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko al la Universala Kongreso estas aparte varma kaj aparte enhavo-plena. Ĉiu leganto juĝu mem el la ĉi-suba teksto. Ĝi rekonas la komunecon de celoj kaj valoroj inter la Esperanto-movado kaj Unesko mem. Temas pri teksto bone utiligebla en nia informa laboro. Tiucele oni komencis produkti nacilingvajn versiojn, kiujn vi povas trovi en la reta paĝo http://www.linguistic-rights.org/unesco/unesko.html#UNESCO_103aUK, prizorgata de la reprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, Stefano Keller, kun kiu vi interkonsentu pri pliaj tradukoj, skribante al traduko@linguistic-rights.org. La saluto estis petita per taŭga letero en majo de Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI, kiu ankaŭ pri­zorgis la tradukon al Esperanto de la franclingva originalo. Gratulojn al ni ĉiuj pro la rekono kaj bonan pluan laboron!

Ĵaŭdo, Aprilo 4, 2019 - 17:48

Aperis nova numero de la Unesko-Kuriero en Esperanto, januaro-marto 2019.
Ricevu pliajn detalojn kaj senpage elŝutu ĝin ĉe:
https://uea.org/revuoj/unesko_kuriero
Por aboni la paperan version kaj pri la aliaj demandoj, rilataj la Unesko-Kurieron, turnu vin al ĝia redaktoro: trezoro@qq.com.

Lundo, Februaro 11, 2019 - 19:59

UEA-reprezentantoj ĉeestis la 1-an Forumon de Unesko-Kuriero en la sidejo de Unesko

Trezoro Huang Yinbao,
Renée Triolle,
Didier Janot,
François Lo Jacomo,
Huang Xiaojuan


La 12-an de junio 2018 marde, oka­ze de la 70-a jariĝo de Unesko-Ku­riero kaj de la jariĝo de ĝia relanĉo, Unes­ko oficiale okazigis la 1-an Fo­rumon de la Kuriero en sia sidejo en Pa­rizo. La ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto Trezoro Huang Yin­­bao kaj la redakta asistanto fraŭlino Hu­ang Xiaojuan (filino de Trezoro), la re­prezentantoj de UEA s-ino Renée Tri­olle kaj s-ro Didier Janot, nome de UEA kaj de la teamo de Unesko-Ku­ri­ero en Esperanto invitite ĉeestis.

Merkredo, Januaro 9, 2019 - 13:05


Gravaj kaj sukcesaj rezolucioj de Unesko, favore al Esperanto

Rezolucio de 1954 (Montevideo)
Rezolucio de 1985 (Sofio)
Rezolucio de 20.. (?)

Unuiĝintaj Nacioj por edukado, sci­enco kaj kulturo (Unesko) estas gra­va organizo, fondita en 1945 kun la ĉefa sidejo en Parizo kaj aldonaj oficejoj en dekoj da landoj, havanta 195 ŝtatojn, ki­el membrojn kaj 6 observantajn. Ĝiaj celoj ofte kongruas kun tiuj de la Es­peranto-Movado kaj Esperanto-orga­nizoj.