Rete

Sabato, Aprilo 3, 2021 - 18:56

Legu la numeron 8-an de la revuo VENTO, la sola en Esperantio kiu pritraktas flagsciencajn temojn. Vi povos legi ĝin senpage ĉe la jena adreso www.esperanto.ac/vento kie ankaŭ estas legeblaj pasintaj numeroj.
La revuo estas eldonata de Veksilologia Esperantista Tutmonda Organizo kun la kunlaboro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
Se Vi ŝatas veksilologiajn (flagsciencajn) aferojn ĝuu la legadon.

Ĵaŭdo, Aprilo 1, 2021 - 21:03

Amri Wandel

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS; angle WHO) lanĉis Interretan kurson pri KOVIM-19 en 50 lingvoj, inter ili Esperanto. La Esperanto-tradukon iniciatis Adam Eng el Malajzio. Herman Deceunink iom reviziis ĝin kaj verkis ‘klarigan vortliston’ de Esperanto-tradukoj por la diversaj terminoj, pri kiu iom helpis A. Wandel k.a. MOS akceptis la Esperanto-vortliston kiel aldonan kursmaterialon, ĉar ĝi faciligas kompreni la kurson. La kurso estas senpaga, alirebla por ĉiuj kaj riĉigas la medicinan terminaron en Esperanto.
Kvankam temas pri profesinivela kurso pri la malsano KOVIM-19 kiu unuavice celas sanprofesiulojn, ĝi povas interesi ĉiun pro la gravaj vivsavaj konsiloj rilate al la kontaĝa koronviruso. Tiurilate menciindas ankaŭ scienca prelego de Ite Tytgat “Kiel detekti la viruson?”, filmeto en YouTube kaj la literatura konkurso INK (limdato la 20-a de junio 2021) pri la temo “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin?” (diskutpanelo en YouTube, vidu apartan artikolon ĉi-numere).

Lundo, Marto 29, 2021 - 18:35


Aperis du libroj el la elektitaj kaj prilaboritaj materialoj de la 5a Interlingvistika Simpozio en la nova eldonserio ”Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de La Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando.

1. The Role of Languages in Intercultural Communication / Rolo de lingvoj en interkultura komunikado / Rola języków w komunikacji międzykulturowej (2020)
2. The Intercultural Role of Esperanto / Interkultura rolo de Esperanto / Międzykulturowa rola esperanta (2021)

Ili estas troveblaj kaj elŝuteblaj en la retejo de la Eldonejo RYS (https://wydawnictworys.com) ĉe Novaĵoj https://wydawnictworys.com/category/nowosci
Kelkaj prelegoj de la simpozio rigardeblas en la Youtube-kanalo de la simpozio
https://www.youtube.com/playlist?list=PLGDNhxSrlMB-_AHJnJumSq9k7Vvnf93Uf

Sabato, Decembro 5, 2020 - 19:23

Baldaŭ venos la Zamenhofa Tago. Jen grava momento por prezenti nian lingvon al pli vasta popolo. UEA proponas tion pere de sia memstare aganta teamo ZPI. Rigardu la afiŝojn kaj elŝutu ilin por viaj bezonoj. Dezajnisto kaj realigo: Peter Oliver el Britio, koncepto Renato Corsetti.

Elŝutu kaj agu! Starigu manierojn por kapti la varbitojn, por helpi al la rejunigo de la komunumo! Iom post iom la tuta listo de afiŝoj videblos en nubo ĉe:
https://i.getspace.eu/cloud/index.php/s/w57kAqi9BDJN8SS.

Rapida aliro: EspeReto.com. La konstanta adreso de tiu ĉi publikaĵo estas: https://espereto.com/zt-2020-afish/ - ĝi estos aktualigata, kiam aldoniĝos novaj afiŝoj. La listo de afiŝoj aperos tie en pli klara maniero, kun bildoj kaj priskriboj.

Ĵaŭdo, Novembro 19, 2020 - 18:18

Aperis la nova numero de la Internacia Pedagogia Revuo, pri ĝia enhavo vi povas legi ĉe:
https://www.ilei.info/novajxoj/enhavoIPR204.php

Ĵaŭdo, Novembro 5, 2020 - 14:43

esfconnected.org informas pri la laboro, servoj, atingoj, ktp de ESF, kiel publika vizaĝo de la fonduso al la klera ekstera mondo. Artikoloj estos verkitaj de la estraro,subtenantoj, la konsilantaro, organizantoj de simpozioj, kaj apartaj invititoj.

Ĵaŭdo, Junio 11, 2020 - 18:08


Kiuj apoj estas plej ofte uzataj por lerni Esperanton laŭ vi? Katalin Kovats verkas artikolon por la nova "Manlibro pri Instruado" kaj via helpo estas petata. Respondu, plenigante tiun formularon: https://forms.gle/6gNQZmrUoLxaeQNTA.

Respondintoj ĝentile ricevos la artikolon antaŭ ol ĝi aperos oficiale.

La reeldono de la Manlibro - https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7430 - estas tre atendata afero kaj vi povos riĉigi ĝin per via amika partopreno.

Arto:Freepik.com.

Lundo, Majo 25, 2020 - 17:21

Komputeko (mallongigo de prikomputila terminokolekto) estas interreta projekto, kiu celas listigi komputilajn vortojn en kiel eble plej multaj lingvoj, por stimuli la uzadon de ĝuste tradukitaj terminoj. Vi trovos ĉi tie tradukojn de prikomputilaj terminoj en pluraj lingvoj.

Komputeko estas oficiala projekto de la internacia Esperanto-organizaĵo E@I. La datumbazo de Komputeko estas disponebla laŭ la permesilo CC BY-SA 4.0.

https://komputeko.net

Dimanĉo, Aprilo 19, 2020 - 20:30

Prezentita kadre de AMO-Seminario (AMO 63V Irano)

Prezentanto: Hamzeh Shafiee

Elŝuti PDF-on

Sabato, Aprilo 18, 2020 - 17:37


Mapo de AMO 2014-2020
De 16 ĝis 18 de aprilo okazis pere de la komunikilo Zomo (Zoom) la irana kongreso, kun multaj dekoj da partoprenintoj, ne nur el Irano sed el multaj anguloj de la mondo. Certe partoprenis pli da homoj ol pli frue povis fizike partopreni. Legu la programon kaj pliajn informojn ĉe: www.espero.ir/eo

Paĝoj