Sablohorloĝo en la centro de l’ uragano: la poezio de Suso Moinhos

Fernando Pita
Moinhos, Suso. Laminarioj.
Partizánske: Espero, 2016.
Prezo ĉe UEA: € 7,50

Mendi en la katalogo de UEA
La tuta verkaro de Suso Moinhos es­tas larĝe disvastigita per interretaj pa­ĝoj, blogoj, filmitaj artaj prezentadoj ktp., sed tiu ĉi recenzo temos nur pri lia (ankoraŭa) poemaro, la nura li­bro­forme aperinta: Laminarioj.
Pri la poeto mem, oni devas ja diri, ke, kvankam ĉiu Esperanta poeto estas almenaŭ dulingvulo, vere raraj estas la poetoj kiuj same estas poliglotoj – kaj kapablas (bone) verki en alia ol sia de­nas­ka lingvo. Inter tiuj, malmultaj bo­ne konas, aprezas kaj trastudas almenaŭ la plej gravajn aŭtorojn de sia lingvo (mi eĉ ne pri la Esperantaj aŭtoroj pa­rolu). Tamen, multoble pli raras tiuj, ki­uj profesie estas lingvoinstruistoj, ling­vistoj, filologoj, tradukistoj kaj simile. Ke ĉiuj tiuj faktoroj kongruu en unu sola homo estas okazintaĵo, kiu preskaŭ neniam ripetiĝas. Tamen, tio certe estas la kazo de Suso Moinhos, kaj estas ĝuste tiu sumo de faktoroj, kiuj pozicias lin for, kaj supre, de la averaĝa kvalito de liaj samtempuloj.
Tamen, tiuj du profesiaj faktoroj: profundaj konoj de filologio kaj ling­vistiko, aktiveco en literaturo kaj tra­dukado, ne estas la nuraj ingrediencoj en la poezia recepto de Suso Moinhos: naskiĝinta en Galegio (provinco en la nordokcidento de Hispanio), Suso vivas en regiono, kie du lingvoj konkuren­cas: la galega kaj la hispana. Tio donis al li certan elstaran kapablon pri – ne ĉiam glata – kunvivado inter diversaj lingvoj, sper­ton poste ellaborotan dum liaj universitataj stu­doj, kiuj konstruis en li lertan filolo­gon kaj instruiston de la galega, kaj de aliaj lingvoj (Moinhos estis ankaŭ unu el la malmultaj kiuj in­struis Esperanton sur internacia nivelo).
Do, al la profesiaj aldoniĝas per­sonaj faktoroj: persona multlingveco, kaj iom multforma ekzistado inter kul­turoj. La rezulto, kompreneble, estas per­sona kul­tura fono (kaj heredaĵo) kiu lasas gran­dajn spurojn en la verko de Moin­hos: dum legado de liaj poemoj rimar­keb­las la ŝarĝo de solida kono de literatu­ro (ne nur la Esperanta kaj la ga­lega, ankaŭ la hispana kaj aliaj ĉees-
tas); de profunda kaj erudicia vor­to­­pro-vizo en Esperanto, kaj de lerta re­gado de la po­­e­ziaj strukturoj disvol­vitaj ekde la Mo­derneco. Sed tio ankoraŭ ne estas ĉio.
Samgeneraciano (kaj samnaciano) de la anoj de la tiel nomata Ibera Skolo, inter kiuj li kalkulas diversajn perso­najn amikojn, amikojn, kiuj ja reciprokas ti­un senton, kiel asertis Jorge Camacho en la antaŭparolo de Laminarioj, ke “sentas lin samgrupano, plia poetofrato en la ibera grupo, kompreneble kun karaktero kaj voĉo tute propraj”.
Kompreneble, sumigitaj, tiuj fak­to­roj povus sugesti verkon tre regita de influoj (eĉ se nekonsciaj), venatan de ali­aj Esperantaj verkistoj. Tio, tamen, se ĝi ja okazas, estas tiel bone kaŝita ke oni ne kapablas percepti. Kontraŭe, le­gado de liaj poemoj pensigas nin ĉu, ĉar tre bona konanto de esperantlingva literaturo, Moinhos ne celis precipe evi­ti ĉiajn ricevutajn influojn, kaj kon­sekvence kompareblojn, je aliaj, ne nur samgeneraciaj, Esperantaj poetoj. Kva­zaŭ konscie, Moinhos iel ajn apar­ti­gas sian personan verkon disde ilia kolek­tiva verkaro.
Tiu apartigo senteblas jam en la legado de la unuaj versoj: Laminarioj estas tiagrade erudicie verkita, ke en­das ke oni legu ĝin kun bona vortaro ĉemane. Neniel kaj nenie Moinhos ion koncedas ĉe la legado de liaj poemoj: li ja postulas de leganto bonan regadon, ne nur de la lingvo mem, sed ankaŭ de tute nekomuna (en ajna lingvo!) vorto­provizo. Tiu procedo, tamen, kiu en malpli bonaj poetoj utilas por almenaŭ maski minimuman talenton, agas, ĉi-kaze, tute male. Nenio estas kaŝita aŭ enmaskigita en liaj poemoj: tiu vor­toprovizo tie enestas simple ĉar ĝi ja nepras por la plej ĝusta (kaj trafa, kaj vortoŝpara) esprimo de la nekomunaj ideoj de la poeto.
Tamen, eblas rimarki ke tiu pro­ceduro ne estas nova en la Esperanta literaturo: Kálmán Kalocsay kaj William Auld jam faris tion, kaj certe oni povas loki la verkon de Moinhos en tiun sa­-
man genealogion. Tamen oni ne trom­­piĝu: ja estas distanco inter ili. En la galego, la resonanta liro ne estas nur la Esperanta, sed tiu de hispanlingvaj po­etoj kiel Rubén Darío kaj García Lorca: la kompleksa lirikismo de la Darío de Prosas Profanas, kunligita al la muzikeca kaj kalejdoskopa imagopo­vo de tiu Lorca de la Romancero Gitano, eĥas tra la poemoj, ne kiel simplaj referen­coj aŭ senkonsciaj influoj. Ili estas ja pozicio antaŭ la poezio: kompleksa sed forta, delikate muzikeca sed verve bunta. Tiuj du sintenoj, kiuj en la hispanoj estis preskaŭ antipodaj, fariĝas en Moinhos tute kongruaj, kvazaŭ koincidantaj en ia punkto sur la horizonto.
Malgraŭ tiu reeĥo de hispan­lin­gvaj aŭtoroj, oni ne povas forge­si, ke Moinhos estas ĝisosta galego kaj bo­na filo de tiu popolo de terkulturistoj kaj navigantoj. Tial, troveblas en li la ĉiamĉeestaj temoj de la maro kaj de kampoj, temoj kies odoroj tre bo­nflaratas en lia poezio, kaj kiuj sa­me kon­dukas nin al aliaj, ĉi-kaze ne­eska­peb­laj, eksteresperantaj influoj: ti­uj de Rosa­lía de Castro kaj de Celso Emi­lio Ferreiro, elstaraj nomoj de tio, kion kulturaj rondoj nomas Gale­guidade (tio estas, Galegeco), la sento apar­teni al tiu kultu­ra universo, kies landlimoj etendiĝas, larĝ­sence, de tiuj de la provinco al suda Portugalio kaj al Brazilo.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.