Vagu kun Bertram Potts

Valentin Melnikov
Potts, Bertram. Ni vagu kune.
Chapecó: Fonto, 2009. 108 p.
Prezo ĉe UEA: € 16,50

Mendi en la katalogo de UEA
Bertram Potts (1895-1994), nov­ze­landano naskiĝinta en Anglio, iam ve­re famis kiel poeto, sed nun be­daŭ­rinde estas iom forgesita. Inter­re­te troveblas aserto, ke li aktivis en la skolta movado (eĉ ekzistas lia foto en skolta uniformo, kvankam sen iaj kla­rigoj) – do ne mirindas, ke li verkis ĉefe por infanoj. Lia poemaro Ni vagu kune, kun la subtitolo Ĝardeno de porinfana poe­zio, aperis en Brazilo ĉe “Fonto” en 2009.
La enkonduko de Marjorie Boul­ton, kvankam tre laŭda, neniom tro­igas: “pri originalaj [porinfanaj] po­emoj Bertram Potts restas ankoraŭ unika virtuozo, laŭ stilo kaj laŭ skalo, por la klasĉambro kaj la hejmo”.
Bestojn li traktas jen realisme, jen fantazie, jen mikse – samkiel tio miksiĝas en la menso de infanoj. Kelk­lo­ke aperas eĉ veraj absurdaĵoj, sed eble infanan percepton tio neniom ĝenas (mi ne povas juĝi, ja mi delonge ne plu estas infano)... Mondo bunta, nekomprenebla, jen rave ĝojiga, jen senkompate kruela – sed ne pala kaj plata kiel por ni plenaĝuloj.
Ĉeestas fortaj ritmoj kaj rimoj, ali­teracioj kaj onomatopeoj, nepraj en porinfana poezio. La versmetriko estas tre varia – ja ofte monotoneco estas pla­go de poetoj... kvankam plurloke la rimskemoj estas tro komplikaj: in­fanoj apenaŭ kaptos rimon inter du verslinioj, disigitaj per tri aliaj linioj. Tamen provgustumu la aliteraciojn: “fride frotas mian frunton” (p.61), “fro­stigaj fingroj de l’ fridaj fluoj” (p.81)...
Aparte por Esperanto gravas abun­da uzo de kunmetaĵoj kaj deri­vaĵoj, kompreneblaj post duonsekun­da pripenso kaj freŝe esprimantaj faj­najn nuancojn. Hundo “ĉe fostoj nia­garas” (p.15); [panjo paston] “kne­de rul-atakas” (p.22); “aŭskultas gap-­orele” (p.28, 48); “onde-ronde” (temas pri karuselo, p.29); kolombo “lasis vizit­­karton el guano” sur ĉapon (p.52); “nubŝafoj dorme drivis sen pluv­ploroj” (p.85)... Kelkloke aperas tute ne­atenditaj konkludoj poemfine (p.17, 18, 53). Ie – fableca priskribo de feliĉo (p.36-37). Saĝa kato (p.23-24) rakontas pri siaj meritoj kaj konkludas, ke “nur mi sentrude tronas”. Jen simple versigita anekdoto, ke laŭ teoriaj kalkuloj burdo tute ne povas flugi – sed ja flugas (p.49). Knabo intervjuas bovinon, kiu al ĉiuj demandoj respondas nur “Mu-u!” – “kaj decidis plenaĝe en horoj li­beraj / kompiladi bovinan vortaron” (p.50-51). Alia knabo survoje al lernejo observas diversajn interesaĵojn – ĉiam haltante “por momento, nur momen­to”... vi konjektas, kio sekvis (p.51-52). Proverbece sonas: “kio eniris tra unu orelo / eliris tra dua kun granda akcelo” (p.90-91). Al knabineto “...Pan­jo diras – ne estas sinjorine, / ke mi boru tiel naŭze en la nazo” (p.101). Knabo (aŭ knabino) pretas verki poemon pri ajna temo, kiun elektos la pupo; sed la pupo silentas, do neniu poemo povas aperi (p.104)...
Kaj jen “Aŭtunaj folioj” (p.64): kom­paru kun similtemaj-similtitolaj po­­emoj de Baghy, Verlaine k.a. – kaj vi­du, ke aŭtuno povas kaŭzi ne tris­ton, sed ĝojon! “La bunta papilio” (p.83-84): ŝatata temo de multaj poetoj, reme­moru la poemojn de Privat, Miĥalski, Baghy, Urbanová... ankaŭ tie Potts tro­vis propran voĉon.
Ĉarmaj ilustraĵoj de diversaj aŭto­roj. Komposteraroj ne multas, tamen iom stumbligas la legadon, eĉ se ili ne ĝenas la komprenon.
Certe ne ĉio estas egalvalora. Kelk­loke la poemoj estas iom tro edi­faj aŭ simple tro longaj (p.76-79, 88-90, 94). Ie ne klaras, kion celis diri la aŭtoro (p.57-58, 70-71, 80, 82 k.a.). Tamen plejparto de la poemoj vere ad­mirindas. Nepre havinda libro por infanoj parolantaj nian lingvon!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la marta numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.