|
Ĵaŭdo, Aprilo 16, 2026 - 21:56
La Aŭstra Komisiono de UNESKO formale agnoskis Esperanton kiel parton de la nemateria kultura heredaĵo de Aŭstrio. La oficiala anonco aperis hodiaŭ, la 16-an de aprilo 2026: https://www.unesco.at/presse/artikel/article/vier-neue-eintragungen-im-n... Por la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain, estrarano i.a. por Eksteraj Rilatoj, tio esta “brila novaĵo, kiu tute kongruas kun la strategio AKIRI de UEA por la Esperanto-movado – kaj nur kelkajn monatojn antaŭ la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graco”. Post Pollando (2014) kaj Kroatio (2019) Aŭstrio estas la tria lando, kiu faris ĉi tiun paŝon, kiu estas esence grava pro pluraj kialoj. Laŭ Ó Riain “unu el la ĉefaj antaŭjuĝoj de kontraŭuloj de Esperanto estas, ke ‘ĝi ne havas kulturon’. Ĉi tiu formala agnosko de la kultureco de Esperanto fare de tri landoj nuligas ĉi tiun antaŭjuĝon. La Eŭropa Komisiono agnoskis tion, kun praktikaj sekvoj. Ĝi nun subtenos Esperanton same kiel ĝi subtenas aliajn neoficialajn lingvojn, kiel ekzemple la katalunan, la eŭskan, la bretonan ktp”. |
|
Ĵaŭdo, Aprilo 16, 2026 - 17:16
99 | Aŭstrio agnoskas Esperanton kiel lingvon de kulturo |
|
Vendredo, Marto 20, 2026 - 22:47
75 | Bonvenon al Graco! |
|
Sabato, Marto 14, 2026 - 20:57
Ekde la 1980-aj jaroj la 14-a de marto estas festata en multaj landoj kiel la “Pi-Tago” omaĝe al la nombro π, la kvociento de la perimetro de cirklo per ĝia diametro, kies unuaj ciferoj estas 3,14 – kun kio kongruas la dato (laŭ la formato monato-tago). En novembro 2019 UNESKO proklamis ĝin la Internacia Tago de Matematiko, festata ĉiujare ekde 2020. La tagon kunordigas la Internacia Programo por Fundamentaj Sciencoj (IPFS) de UNESKO kaj la Internacia Matematika Unuiĝo (IMU) kun subteno de multaj internaciaj kaj regionaj organizaĵoj. Ĝi celas kreskigi tutmondan konscion pri la esenca rolo de matematiko kaj matematika edukado – ekde scienco kaj teknologio ĝis la socia bonfarto – kaj pri ilia graveco por la realigo de la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj ĝis 2030. Laŭ UNESKO pli granda konscio pri la matematika scienco estas nepra por trakti defiojn en kampoj kiel artefarita intelekto, klimatŝanĝiĝo, energio kaj daŭripova evoluigo kaj por plibonigi vivkvaliton en ĉiuj partoj de la mondo. |
|
Vendredo, Februaro 20, 2026 - 21:40
51 | Esperanto en Graz |
|
Merkredo, Februaro 4, 2026 - 22:01
Civitana iniciato celas per reta petskribo renomi la monton Vaalserberg al Monto Zamenhof, honore al la iniciatinto de Esperanto. La monto situanta sur la tripunkto de Nederlando, Belgio kaj Germanio historie situis sur kvarpunkto pro la iama Amikejo, Neŭtrala Moresnet. La regiono estas do historie ligita al Esperanto, precipe pro la rolo de D-ro Wilhelm Molly, firmakuracisto de la zinkminejo Vieille Montagne. Esperantisto, li aktive subtenis, ke Neŭtrala Moresnet fariĝu sendependa ŝtato kun Esperanto kiel komuna lingvo. Tial UEA invitas ĉiujn simpatiantojn de internacia amikeco subskribi la petskribon kaj kontribui al ĝia diskonigo: https://www.change.org/p/rename-vaalserberg-to-monto-zamenhof-zamenhofbe... |
|
Mardo, Januaro 20, 2026 - 12:43
27 | Zamenhof-Tago |
|
111-a UK, Graz: UEA nomumis la IKU-rektoron kaj prokrastas la limdaton por kontribuoj. Komuniko 1276
Dimanĉo, Januaro 18, 2026 - 16:26
La Estraro de UEA nomumis kiel rektoron de la 79-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta dum la 111-a UK en Graz (Graco), 1-8 aŭgusto 2026, Prof. Amri Wandel, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kiu ĝis la pasinta jaro estis dum multaj jaroj sekretario de IKU kaj estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado. Iom pli da tempo vi disponos por proponi prelegojn por tiu IKU , ĉar la limdato por kandidatiĝi estas prokrastita ĝis la fino de februaro. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj antaŭ 2026-02-28 al la sekretario de IKU, José Antonio Vergara, rete (iku@uea.org). Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj Scienca Kafejo (SK). Tiu lasta programero konsistas el mallongaj (ĉ. duonhoraj) prelegoj, eventuale pli konversaciaj ol kutima universitata lekcio. |
|
Ĵaŭdo, Januaro 1, 2026 - 03:23
Je la jarŝanĝo Universala Esperanto-Asocio (UEA) sendas al la tuta esperantista komunumo kaj al ĉiuj amikoj de la internacia lingvo siajn plej sincerajn bondezirojn por paca, sana kaj esperoplena 2026. En mondo plena je defioj UEA restas firme dediĉita al sia misio: labori por interkompreniĝo, lingva justeco, internacia kunlaboro kaj solidareco inter homoj kaj popoloj. La jaro 2025 estis por UEA periodo de intensa laboro kaj renovigo. Kun nova Estraro kaj klaraj strategiaj gvidlinioj la Asocio plifortigis sian agadon en edukado, informado, kultura kaj scienca kunlaboro kaj en la internacia sfero. Speciale rimarkinda estis la aktiva kaj videbla rolo de UEA en Unesko, la kreskanta universitata agado, la evoluo de la biblioteka reto kaj la daŭra subteno al landaj asocioj, junularo kaj virtualaj iniciatoj. Tio ĉio realiĝis danke al la engaĝiĝo de membroj, volontuloj, mecenatoj kaj kunlaborantoj tra la tuta mondo. Tio estas la reto de UEA. Okaze de la jarŝanĝo UEA atentigas, ke la januara numero de la revuo Esperanto (n-ro 1/2026) nun estas libere elŝutebla por ĉiuj ĉe https://uea.org/revuoj/esperanto. Ĉiuj bonvenas legi kaj diskonigi. |
Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
Abonantoj jam povas elŝuti la aprilan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
Abonantoj jam povas elŝuti la februaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: