Informado

Dimanĉo, Novembro 28, 2021 - 22:58


Post la sukcesa interveno de esperantistoj en la urbo Sergijev Posad, Moskva Regiono, Rusio, en la unu el la plej gravaj lokaj ĵurnaloj aperis du artikoloj pri Esperanto:
http://vperedsp.ru/novosti/353-nomer-088-16054-ot-17-11-2021/23308-bonan...
http://vperedsp.ru/novosti/354-nomer-091-16057-ot-24-11-2021/23349-grupp...

Lundo, Junio 21, 2021 - 14:32

Fernando Maia Jr. kaj Renato Corsetti

La germana gazeto Braunschweiger Zeitung parolas pri Esperanto kaj specife pri TEJO-agado: la granda foto estas de la TEJO-projekto "Florigu Egalecon Inter Junuloj" - https://genraegaleco.tejo.org/. Deutsche Esperanto-Jugend kaj Michaela Stegmaier kontribuis. Leo Patek diskonigis post aliaj grupoj en Facebook, kiel Ĉina Radio Internacia. En la Informa Reto pri Esperanto, mastrumita de UEA, Henri Masson atentigis, ke la gazeto Braunschweiger Zeitung jam plurfoje raportis pri Esperanto: https://mallonge.net/ei. Klaus Leith, membro de la Eŭropa Komisiono de UEA, komplementis: "Braunschweiger Zeitung estas regiona ĉiutaga gazeto kun diversaj lokaj eldonoj en la federacia lando Malsupra Saksio".

Dimanĉo, Junio 20, 2021 - 22:58

Fernando Maia Jr. kaj Renato Corsetti

Itala Esperanto-Federacio, landa asocio de UEA, de multaj jaroj trafe informas pri Esperanto en Italio okaze de libera spaco proponita de la nacia radio al neprofitocelaj asocioj. Freŝa elsendo okazis antaŭ kelkaj tagoj, la 18-a de majo, kaj spekteblas per:
https://www.rai.it/dl/RaiTV/programmi/media/ContentItem-5a360799-2967-4a...
Pasintjare, en februaro, UEA ankaŭ diskonigis tiun agadon i.a. pere de siaj sociaj retoj kiel ĉe Facebook:
https://www.facebook.com/universala.esperanto.asocio/posts/1015743079493...

Sabato, Junio 19, 2021 - 22:41

Dimitrije Janičić, Renato Corsetti kaj Fernando Maia Jr.

La 21-an de majo UEA mesaĝis okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo: uea.org/gk/953. Kiel kutime, la mesaĝo estis sendita al UN, kun afabla peto, ke gazetoj kaj aktivuloj republikigu ĝin en siaj lokaj kaj landaj komunikiloj. Kiam la tago estas plene kunligebla kun Esperanto, ĝi stimulas tian agadon. En Serbio tio rezultis, ke surbaze de la komuniko de UEA aperis rilata enhavo en la plej konata tagĵurnalo de la lando, "Politika". Traduko en Esperanton de la teksto estas:

Internacia lingvo Esperanto kaj kultura diverseco

Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de majo kiel la Mondan Tagon por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo. Ĉi-jare, pro la pandemio, tiu dato estas markita laŭ specialaj kondiĉoj. La pandemio havis negativan efikon ankaŭ sur kulturo - multaj kulturaj eventoj estis nuligitaj, organizoj, kiuj traktis
kulturon, estis fermitaj, kaj diversaj kulturaj praktikoj tra la mondo estis malfunkciigitaj.

Vendredo, Aprilo 16, 2021 - 20:03

Spomenka Štimec

La bibliotekistino Karmen Delač-Petković el Maŝin-ŝipkonstrua Lernejo en Rijeka, la tria plej granda urbo de Kroatio kaj ĉefa haveno de la lando, ĉe la Adria Maro, de jam pli ol 35 jaroj organizas ekspoziciojn por siaj lernantoj en la menciita faka lernejo. En la jaro 2020, farante ekspozicion pri la holokaŭsto, ŝi ligis la temon al Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj lia vivsorto – ja lia tuta familio pereis en la holokaŭsto. La familion Zamenhof ŝi prezentas sur pluraj tabuloj de tiu ekspozicio.

La Esperanto-Societo el Rijeka helpis ke la ekspozicio venu al Zagrebo: la prezidanto Boris Di Costanzo persone transportis la ekspoziciajn tabulojn de inter la du urboj, kaj ekde la 1-a de aprilo 2021 ili estas prezentitaj en la Biblioteko Vjekoslav Majer, en la zagreba urboparto Zapruđe, sub la prizorgo de la bibliotekstino Vesna Radošević, mem esperantistino. La ekspozicio restos en la biblioteko dum la monato aprilo 2021. La biblioteko per la ekspozicio kontribuas al la memoro pri la trarompo de kaptitoj el la koncentrejo Jasenovac la 22-an de aprilo 1945, kiam 600 el 1073 malliberigitoj klopodis fuĝi. Nur 117 el ili sukcesis saviĝi.