La nova numero
Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la junia numero:
Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la junia numero:
La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas "Familio-celaj politikoj por daŭripova evoluigo". Per tiu temo, Unuiĝintaj Nacioj instigas registarojn de la mondo integri familiojn en siaj evoluigaj tagordoj por trakti gravajn temojn kiel ekzemple teknologian transformadon, demografiajn ŝanĝojn, urbigon, migradon kaj klimatan ŝanĝiĝon.
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove organizas sian retan eventon Retoson (kunigo de ‘reta’ kaj ‘etoso’), okazonta de la 09-a ĝis la 12-a de majo 2025: http://retoso2025.tejo.org
La evento enhavos diverstipajn programerojn inkluzive la koncertojn, atelierojn, prelegojn kaj interagajn programerojn. La programtabulo baldaŭ aperos en la retejo de Retoso.
En la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, Ĉeĥio, denove okazos la populara programo Kleriga Lundo, la 28-an de julio 2025. La Kleriga Lundo celas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili okazon praktiki kaj vivsperti pri traktataj temoj. Pro tio la programo kutime ligiĝas al interagaj sesioj kaj al metiejoj.
Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la maja numero:
La 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio, sub la temo “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”. Ĉiuj estas invitataj aliĝi antaŭ la fino de la tria aliĝperiodo (la 30-an de junio 2025): https://uk.esperanto.net.
La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) – pli konataj kiel la KER-ekzamenoj – estas la plej grava internacia Esperanto-ekzameno. Ĝi estas servo de UEA ofertata de ĝia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ĉiujn detalojn pri venontaj ekzamensesioj trovu ĉe http://uea.org/gk/1214.
Ĉi-jare la oferto responde al la invito de UEA por la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estis la plej abunda depost la pandemio. La IKU-ĵurio (Fiedler, Goodall, Maitzen, Vergara, Wen kaj Wandel) multe laboris por pretigi kaj ĝustatempe prezenti tiun-ĉi raporton. Aparte kontentiga estas la granda nombro de altnivelaj proponoj pluaj el personoj kiuj estas novaj por IKU. Cetere menciindas la signifa parto de virinoj kaj du afrikanoj.
Ĉiujare UEA alvokas kandidatojn por volontuli en la Universala Kongreso de Esperanto (UK) pere de la Fondaĵo Partoprenu UK-on. La subteno de volontuloj estas nemalhavebla kaj por UEA kaj por la UK. Post la jarkomenca alvoko por la 110-a UK en Brno, Ĉeĥio, UEA kolektis la kandidatiĝon de 83 homoj. Post kunlaboro de estraranoj, komisiitoj, la Ĝenerala Direktoro kaj la Kongresa Fako, eblis alveni al listo de 17 plej indaj kandidatoj por subvencii en 2025, per aliĝ-, restad- kaj -escepte- vojaĝ-kostoj.
S-ino Anny Joanice Nizigiyimana, 26-jaraĝa burunda esperantistino, estis premiita de la Prezidento de la Respubliko Burundo, S-ro Evariste Ndayishimiye, dum la festado de la Internacia Virina Tago.