Pri [homoj] insektoj, lumo kaj krizalido

• Anna StriganovaRecenzo por la spektaklo El la vivo de insektoj de la ensemblo DOMA (DOcela MAlé) de Svitavy, montrita la 25-an de julio dum la UK en Seulo. Aŭtoroj: Karel kaj Josef Čapek; sceneja adapto: Radmila Oblouková; tradukisto: Miroslav Malovec; reĝisoro: Radmila Oblouková
Kiam post la spektaklo mi forlasis la salonon, min kovris granda hela maltrankvilo, kiu vokis min iomete paroli kun iu. Mi serĉis iun ridetantan inter la homoj, same ridetantan, kiel mi. Sed la plejparto de la kongresanoj ŝajnis tro pensemaj.
Unu el la spektintoj kaptitaj de mi diris, ke li ne ĉion komprenis, dua, ke la spektaklo estis tro trista. Tion ja mi rakontas al vi por eviti eĉ etan mensogon. La spektaklo plaĉis al mi, sed certe ja mi ne promesas, ke, vere trista kaj iom netradicia, ĝi plaĉos al ĉiuj. Finfine, mi trovis ĝuste tiun rideton, kiun mi serĉis. Estis tiu de nia kara korektisto Rob. Li ridetis same kiel mi, kaj ni iomete parolis pri la spektaklo – al li tre plaĉis, kiel estis transdonitaj diversaj homaj karakteroj.
Jes, ĝuste ili, homaj karakteroj. Vi ne devas esti tro atenta spektanto por tuj kompreni, ke la mondo de insektoj – estas la homa mondo. Ĉiutage ni renkontas ilin ĉiujn: belegajn muŝetojn vantajn kaj kruelajn en sia naiva stulteco; skarabojn, kiuj opinias ke la senco de la vivo estas zorgema farado de grandaj, komfortaj – ĉiuj enviu – globetoj el koto; formikojn, kiuj fanatike, arde kaj senpense militmarŝas nesciate kien por je nesciate kio fordoni sian vivon je la nomo de la lando, estro, dio (elektu la pli aktualan vorton). Jes, ĉiuj tiuj karakteroj estas bele transdonitaj. Unue ni, spektantoj, gaje ridas, poste ridas jam ne tiom gaje. Do, kiel mi jam diris, karaj spektantoj ne devas esti tro atentaj por kompreni, pri kiaspecaj homoj kaj kiaspecaj homaj ecoj kaj trajtoj rakontas ĉiu peceto de la spektaklo. Ili, se diri iom alegorie, estas pentritaj per granda peniko, per brila farbo, kaj tio faras la spektaklon iomete fabla.
Trans tiu insekta mondo de uloj, kies malbonaj stultaj trajtoj estas pligrandigitaj, nudigitaj, superverŝitaj per brila taga lumo kaj en sia plena ridindeco kaj malestimindeco montritaj al ni, vagadas la ĉefa heroo.
Tiu rolo kaj rolanto ĝia, laŭ mi, estis plenumitaj perfekte. Mi neniam komprenis, kion ĝuste devas fari aktoro por ke post kvin minutoj de spektaklo ĉiu homo en la salono facile kaj klare komprenu: “tiu ulo – estas mi”. Mi ne scias, kiu pli sukcesis, ĉu la aktoro, aŭ la reĝisoro. Sed, jes, heroo estis mi, vagabondo perdita en la mondo, kiu serĉas almenaŭ iun veron en la bunta, vanta, vulgara kaj kruela mondo de... jes, certe de insektoj.
Ĉi tie mi devas diri, ke ĝis tiu momento mi intence ne legis la originalan verkon de K. kaj J. Ĉapek, sur kiu baziĝas la spektaklo. Leginte mi nepre komencus kompari ĝin kun la spektaklo kaj tio malpurigus mian impreson, sed mi ja devas transdoni ĝin al vi laŭeble pli pura. Sed mi kaŝrigardis la finon, kaj ŝajnas al mi, ke sinjoroj Ĉapek ne donacis al sia heroo feliĉan finon de la historio. Kaj en la spektaklo ĝi ja estas. Miaj karaj spektantoj, ne ofendiĝu al mi poste, se vi rigardos tiun spektaklon kaj la fino ne ŝajnos al vi feliĉa. Sed ĝis nun, post duonjaro, unu frazo de la spektaklo, tre kurta: “Vi estas bela, krizalido” sonas por mi kvazaŭ iu aparta bona kanto, kiu donas helan, fortan kredon en la vivo, en la senco de ĉiu stranga soleca vojo. Tiel ĝi estis prononcita, tia sento sonis en la voĉo de la ĉefa heroo, ke tuj kaj por longa tempo, eble por ĉiam loĝiĝis en la koro varma kompreno, ke “vi estas bela, krizalido” – estas... estas tute taŭga senco de l’viv'.
Restis diri nur kelkajn vortojn pri la dekoracioj. Mi, verŝajne, neniun mirigos, se mi diros, ke en moderna teatro dekoracioj kaj kostumoj povas tute manki. Ĉi tie ili tamen estis, ne multaj, sed tre-tre utilaj. Ekzemple, unu ordinara globeto helpis al bela muŝeto montri sian gracion kaj al skarabo – sian mizeran avidecon. Ankaŭ la kostumoj estis skemecaj kaj substrekis la karakterojn de siaj portantoj – buntaj flugantaj jupoj de vantaj muŝetoj, kapuĉo duonkovranta la vizaĝon de fanatika tirano-formikestro. Sed ĝuste en la dekoracia parto kaŝis sin du solaj malhelaj makuloj, kiujn mi sukcesis trovi en la spektaklo. Unue, iu granda kolonsimila griza aĵo, kun kiu la heroo parolas de la komenco de la spektaklo, restas nekomprenebla preskaŭ ĝis la fino. Povas esti, ke komence la heroo tamen nomis ĝin krizalido kaj mi misaŭdis tion. Sed mi sidis proksime kaj atente aŭskultis. Se mi ne kaptis – do verŝajne ne kaptis la plejparto. Tio, certe, ne estas tro grava, sed se dekomence mi scius, ke tiu aĵo estas krizalido, mia koro dolĉe tremetus ĉiun fojon, kiam la heroo (kiu, mi memorigas, estas mi) proksimiĝis al ĝi kaj parolis kun ĝi. Ĉar certe ĉiu homo, kiu almenaŭ foje vidis krizalidon, klare komprenas, ke ĝi estas pura, tenera, malfirma miraklo. Kaj la koro de la spektaklo. Do estus bone, se tiu estus sentebla de la komenco. Dua makulo estas kandeleto. Ĝia dimensio. Mi sidis apud la scenejo por foti, pli proksime sidis neniu, kaj la kandeleto estis tiom malgranda, ke mi apenaŭ vidis ĝin. Mi dubas, ke la malantaŭa parto de la salono ĝin vidis, sed kiom grava estis ĝia eta rufa lumo inter la fingroj de la heroo! Kaj interalie ĝuste ĝi, ĝuste tiu momento estas la kulmino. Mi (pardonu, la heroo, sed ne mi) trovis neniun lumon en la mondo, do mi bruligas la mian! Etan flameton de eta kandelo. Se mi nenion vidas en la mondo, verŝajne malhelpas manko de lumo, de mia lumo, tiu, kiun nur mi kapablas ekbruligi. Kaj, evidentiĝas, ke tiu lumeto tute sufiĉas por... tion mi ne povas malkovri al vi, ĉar devas resti enigmo por ke vi mem rigardu la spektaklon.
Venas fino – strange, ebrie feliĉa kaj amare trista samtempe, ĉio finiĝis, sed ĉio estis. Kaj iom perdita heroo prononcas malrapide enirante la mallumon: “Mi tuŝis la belecon”.
Reciproke.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.