La decembran numeron de la revuo Esperanto elŝutu senpage

En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la decembra numero de la Revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas la 11-a en la jarkolekto 2018.
Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne membras en UEA aŭ ne abonas la revuon, estas invitataj konatiĝi kun ĝia riĉa enhavo: novaĵoj, artikoloj, recenzoj ks. Bonvolu sciigi pri la elŝutebleco al ĉiuj eventualaj interesiĝantoj.

Ĉu vi jam remembrigis vin al UEA por 2019?
Atentu, nur per realiĝo vi povos ricevi aŭ elŝuti la numerojn de nia revuo ekde la marta numero, ricevi rabatojn por la kongreso kaj la aliajn servojn de UEA!
Realiĝu ĉe: https://uea.org/alighoj aŭ per letero al la Centra Oficejo.

revuo_decembra_reta.pdf 13.7 Mb [445 elŝutoj]

Jarŝanĝaj renkontiĝoj kun la legantoj

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

Kiel la redaktoroj de la revuo Esperanto kaj ankaŭ de la Reta Revuo, ni opinias, ke unu el la plej gravaj aferoj en nia laboro estas la konstanta dialogo inter legantoj kaj la Redakcio. Ĉiutage ni ricevas aron da mesaĝoj, kiuj enhavas proponojn, reagojn, gratulojn, demandojn, komentojn. Kaj la kvanto de ili draste kreskas pro kresko de interesiĝo pri la tradicia revuo kaj ankaŭ pro la ĉiutagaj publikaĵoj en la Reta Revuo.

Furoraĵoj de la kongresa libroservo en Lisbono

Ionel Oneț

Dum la 103-a UK en Lisbono la Libroservo de UEA vendis varojn sume por € 25 822. Ĉi-sube estas listigitaj la 20 titoloj el kiuj vendiĝis pli ol 10 ekzempleroj dum la kongreso. En la listo ne aperas insignoj, glumarkoj, skribiloj, T-ĉemizoj k.s., da kiuj vendiĝis centoj. La prezoj indikitaj ĉi-sube estas tiuj aplikitaj dum la kongreso (sen imposto!), multaj rabatitaj sub la normalaj prezoj.

Vizito en Afrikon

Longa vojo al la fontoj de la ĉokolado

Roland Schnell

1. En la Kakaoarbaro (Roland Scĥnell la tria de maldekstre); 2. Nokto apud Lago Bosomtwi (proksime al Kumasi); 3. Kun ganaa esperantisto Alfred en Accra; 4. Kun la kolegoj antaŭ la slogano de la projekto ENGHACO (Energize Ghana by Unitization of Cocoa Pod Husks)

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Lahtio

Kadre de la 104-a UK en Lahtio okazos la 72-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas pro­fesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo. La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2019. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

Paĝoj