Facile listigi kaj trovi eventojn!
Per Eventa Servo oni povas vidi eventojn ĉirkaŭ la tuta mondo laŭ mapo, listo, kartaro kaj kalendaro.
Ankaŭ eblas filtri la eventojn laŭ kontinentoj, landoj kaj urboj.
Eventoj
![]() Lundo, Februaro 21, 2022 - 02:05
Per la uzo de la internacia lingvo Esperanto oni respektas la lingvan kaj kulturan diversecon de ĉiu homo
• Vidigi la afiŝon en viaj retejoj. |
![]() Mardo, Novembro 23, 2021 - 20:09
La 27-an de novembro je 20h00 UTC: Kramer naskiĝis en Bonaero (Argentino) kaj kreskis ĉefe en Germanujo. Li studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo (Britujo) kaj doktoriĝis en Bonno (Germanujo) pri temo, kiu ligas matematikan logikon kaj komputan lingvosciencon. Nuntempe li laboras en la Teknika Universitato de Dresdeno, esplorante la ligojn inter logiko-bazitaj metodoj por artefarita inteligenteco kaj la efektiva rezonado de homoj. Li eklernis Esperanton en 2000 kaj, post aktivado en la Germana Esperanto-Junularo kaj TEJO, membriĝis en la Akademio de Esperanto en 2010. Krom verki plurajn esperantologiajn artikolojn pri diversaj temoj, li estas membro de la PIV-teamo, kiu okupiĝas pri funda prilaboro de tiu vortaro. |
![]() Dimanĉo, Novembro 21, 2021 - 22:56
• Gražina Opulskienė |
![]() Merkredo, Novembro 17, 2021 - 22:15
La 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazos inter 3-6 Novembro 2022, en havenurbo Busano (Busan) de Koreio kun la temo "Novan Vojon por la Esperanto-Movado post Kronvirusa Krizo". KAOEM de UEA okazigas la kongreson kun LKK el membroj de Korea Esperanto-Asocio. Detaloj pri la kongreso aperos unu post la alia, jutube, reteje kaj revue. Volontuloj partoprenis en la faro de filmeto. Kaj vi ĝuas la kanton de Amira Chun je la lasta parto de tiu ĉi filmeto. Apartan dankon al 부산관광공사, Busan Turisma Organizo, pro la aŭspicio. |
![]() Ĵaŭdo, Oktobro 28, 2021 - 14:20
Okaze de la Zamenhof-festo, Akademianoj prezentos per Zoom konferencon pri diversaj temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon, inaŭgurante novan kontakton inter nia Institucio kaj la Esperantistaro. Ĝi okazos: Mardon, 14-an de decembro, • Probal Dasgupta: Ebloj kaj malebloj en la emfaza ripetado de afiksoj Esperantaj |
![]() Lundo, Oktobro 25, 2021 - 18:36
Marisol Soriano González parolas pri "Lingvaj rajtoj kaj Esperanto"en la virtuala okazigo de la 79a Hispana Esperanto-Kongreso. |
![]() Vendredo, Oktobro 1, 2021 - 19:22
|
![]() Mardo, Septembro 14, 2021 - 18:26
Premioj, deklamoj, novaj kantoj... vere ĝuinda spektaklo! |
![]() Vendredo, Julio 2, 2021 - 11:11
SES estas organizata de E@I ekde 2007. La aranĝo celas ĉiujn, kiuj volas eklerni aŭ plibonigi sian Esperanto-scion, lingve kaj kulture. Ĝi daŭras 8 tagojn. La fizikaj eldonoj enhavas ankaŭ ekskursojn kaj kunmanĝadojn, krom ĉeestajn koncertojn kaj artan programon. En 2022 ĝi estas planata por okazi fizike en Ĉeĥio. La kursoj por 2021 estos pri instruado de la lingvo Esperanto, kun la instruistoj Marion Quenut (Francio, A2), Arina Osipova (Rusio, B1), Szabolcs Szilva (Hungario, B2), Tim Morley (Britio, B2) kaj Palma Csiszár (Hungario, denaska Esperanto-parolanto, C1). |
![]() Dimanĉo, Majo 30, 2021 - 10:20
La ateliero daŭros ekde la 20.00 ĝis la 21.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon, |