La nova numero
Abonantoj jam povas elŝuti la septembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la septembra numero:
Abonantoj jam povas elŝuti la septembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la septembra numero:
La 854 kongresanoj de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), venintaj el 65 landoj al Aruŝo, Tanzanio, inter la 3-a kaj 10-a de aŭgusto 2024, traktis la temon "Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo". La partoprenantoj de la kongreso ne nur diskutis la temon, sed samtempe prezentis modelon por pli bona mondo, en kiu homoj el multaj diversaj landoj povas pace kunvivi kaj interkomuniki sen tradukistoj per la internacia lingvo Esperanto, kiun ĉiuj kongresanoj parolas.
La partoprenantoj de la 57-a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), okazinta hibride – ĉeeste en Maceió, Brazilo, kun 27 partoprenatoj, kaj virtuale kun 57 partoprenantoj el 27 landoj tra la mondo – de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2024, kun la ĉeftemo "Esperanto por justa edukado",
En 2024 Esperanto-Asocio de Britio gajnis la premion Infanlibro de la Jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA pro la libro Doktoro Zamenhof kaj la lingvo de espero, pro kio EAB rajtas je premio de 546 €. Nome de EAB la eldonisto Tim Owen decidis donaci tiun premion al la Fondaĵo Afriko por subteni la distribuadon de libroj al Afriko.
UEA regratulas kaj kore dankas al Tim Owen kaj EAB pro la malavara ago, kiu rekonfirmas ilian mision por kulturo kaj edukado en Esperanto!
• Jérémie Sabyumva
Karaj partoprenantoj en la unua UK en Afriko, karaj geamikoj,
Kun granda plezuro mi bonvenigas vin hodiaŭ al ĉi tiu historia Universala Kongreso de Esperanto, la unua UK en Afriko! Ĉi tio estas grava momento por ni ĉiuj, esperantistoj kaj geamikoj de
Esperanto kaj de ĝiaj idealoj de komunikado, paco kaj unueco tra la mondo.
• Maximilian Iranghe
Urbestro de Aruŝo
• D-ro Hassan Abbasi
Konstanta Sekretario de la Ministerio pri Turismo
Bonvenon al Tanzanio!
• Margaret Zaleski-Zamenhof
Karaj kaj estimataj kongresanoj, gastigantoj, geamikoj, organizantoj, kiel ano de la familio Zamenhof mi fiere salutas vin kaj deziras al ĉiuj riĉan kaj sukcesan kunestadon.
Bedaŭrinde, ĉi-jare, ne eblas por mi fizike ĉeesti nian renkontiĝon. Tamen, mense mi estas kun vi, tial mi ĝoje sendas ĉi tiun mesaĝon.
• Mireille Grosjean
Saluton al ĉiuj!