Salutparolo nome de ILEI. Mireille Grosjean

Mireille Grosjean

Saluton al ĉiuj!

Mi ne membras en la Estraro de ILEI. Mi estis prezidanto de ILEI dum ok jaroj. Nun ne plu. Mi ĝojas anonci al vi nun, ke estas nova kapabla Estrarano de ILEI el Afriko, Patrick Manirakiza sekciestro de Burundo kaj kunordi-ganto de la Afrika Komisiono de UEA, kiu zorgos precipe pri Afrika Agado. Sed la Estraro de ILEI daŭre petis, ke mi reprezentu la Ligon ĉi tie por substreki la kontinuecon de la Agado de ILEI por Afriko tra la jaroj.

Nelson Mandela diris: ’’La plej potenca armilo por ŝanĝi la mondon estas EDUKADO’’.

Afrika Unio deklaris la jaron 2024 JARO DE EDUKADO. La unua tanzania prezidento Julius Kambarage Nyerere tre atenteme zorgis pri la enhavo de la instruprogramoj en la lernejoj. Li subtenis la lokajn lingvojn, abunde disvastigis la uzon de la svahila lingvo. Li organizis, ke infanoj en la lernejoj malkovru novajn agrikulturajn metodojn, kaj tiuj infanoj alportis tiujn novajn farmanierojn al siaj familioj. Tiel agrikulturo bone evoluis. Li provis kunmeti disajn vilaĝojn por konstrui en ĉiu el ili lernejon kaj sanservon. Li estis la unua ŝtatestro, kiu aperis en Unuiĝintaj Nacioj surhavante afrikstilajn vestaĵojn. Li estis fiera afrikano, saĝa kaj efika. La nuna mondo bezonas tiajn ŝtatestrojn.

Nun aperas antaŭ ni multaj defioj. Ni ĉerpu informojn kaj kuraĝon, ni trovu inspiron ĉe tiuj afrikaj eminentuloj, lumturoj por la tuta homaro. Ni plej zorgeme atentu pri adekvata instruado en ĉiuj eblaj lokoj, kie ni havas tiun noblan taskon.

ILEI eldonis lernolibron pri E-o en la svahila de Nino Vessella, kaj nun tute novan lernolibron de Joël Muhire kune kun John Magessa. Ĵus aperis nova lernolibro en la svahila en Kroatio, per la kontribuo de fama burundano Eric Nsabiyumva. Plie vi havos dum la Kongreso la eblon perfektigi viajn instrukapablojn partoprenante kurson sub la gvido de Doktorino Miora Ravaloharison. Vortaroj kaj lernolibroj kune kun abunda literaturo troviĝas en la Libroservo je via dispono.

Mi finas, menciante afrikajn proverbojn: Sidanta maljunulo vidas pli for ol staranta junulo. Mortanta maljunulo similas al brulanta biblioteko. Paŝu en la spuroj de via patro kaj ĉio iros glate por vi. Tiu ĉi proverbo ŝajnas al mi bremsa: kion faru genia infano? Ĉu tiu brila infano restu malantaŭ sia patro? Bonvolu pripensi!

Mi deziras al vi fruktodonan pripensadon kaj agrablan kongreson!