Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2025. Komuniko 1205

Edukado, homaj rajtoj kaj lingva justeco... Okaze de la Internacia Tago de Edukado, ni atentigas pri la fortaj ligoj inter tiuj tri aferoj. Edukiĝo estas homa rajto: la 26-a artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj asertas, ke elementa edukado estu senpaga kaj deviga, kaj ke “teknika kaj porprofesia edukado estu ĝenerale akirebla ... por ĉiuj laŭ ties meritoj.” Per edukado oni gajnas la kapablon kompreni, postuli kaj ĝui la aliajn homajn rajtojn.

Renovigata la retejo “Esperanto en 12 Lecionoj” (esperanto12.net). Komuniko 1202

La retejo “Esperanto en 12 Lecionoj” – https://esperanto12.net – proponas kurson por lerni la Internacian Lingvon surbaze de la zagreba metodo. Ĝi estas konsiderata “la plej rapida kurso” por lerni la bazojn de Esperanto, konsistanta el 12 lecionoj, ĉiu kun tekstoj, gramatikaj klarigoj kaj 3 ekzercoj. La aŭtoroj de la zagreba metodo estas Zlatko Tišljar, Spomenka Štimec, Ivica Špoljarec kaj Roger Imbert, kun kiuj stile kunlaboris Tibor Sekelj.

Paĝoj