Aperis "Facila Vento". Numero 4
Aperis "Facila Vento". Numero 3
Aperis "Facila Vento". Numero 2
Aperis "Facila Vento". Numero 1
La nova numero
Abonantoj jam povas elŝuti la decembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la decembra numero:
La 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto
La 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto okazos de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO (http://retoso2022.tejo.org), Individuaj Membroj de UEA kaj TEJO povas aliĝi senpage ĝis dimanĉo, la 20-a de novembro. La antaŭa limdato estis plilongigita specilae por ebligi al retaj legantoj de Esperanto (kiu aperas ĉi foje la 18-an de novembro) aliĝi antaŭ la limdato.
Riĉa scienca programo dum la Virtuala Kongreso, Scienca Konkurso kaj senpaga IKU-libro. Gazetara Komuniko 1076
Kiel en la du antaŭaj Virtualaj Kongresoj, en 2020 kaj 2021, ankaŭ en la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK3) okazonta de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO (http://retoso2022.tejo.org), estos riĉa scienca kaj faka programo. Estos prezentitaj ĉiuj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj de la Scienca Kafejo (SK) okazintaj en Montrealo (vidu Esperanto 2022:9 p. 186-187), iuj eĉ en plibonigitaj versioj, eventuale eblos diskuti kun la prelegantoj kaj fari demandojn realtempe.
La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2022-2025). Gazetara Komuniko 1075
Dum sia kunsido de la 15-a de oktobro 2022, la Estraro de UEA unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2022-2025.
Alvoko: kontribuu al la programo de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto + Retoso. Gazetara Komuniko 1074
Proponu programerojn por la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) https://vk.esperanto.net/2022/! La VK okazos de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO: https://retoso2022.tejo.org/.