Mesaĝo de la alta protektanto
• D-ro Hassan Abbasi
Konstanta Sekretario de la Ministerio pri Turismo
Bonvenon al Tanzanio!
Mi bonvenigas vin al Tanzanio, kaj bonvenigas vin al nia bela urbo Aruŝo.
Estas granda honoro bonvenigi vin ĉi tie en la urbo Aruŝo, kie kunvivas diverslingvaj kaj diverskulturaj homoj de diversdevenaj landoj.
Por Tanzanio estas honoro akcepti vin, kaj gastigi tiun ĉi eventon, kiu estas ne nur okazo por profundigo, studado kaj interŝanĝo de konoj, sed ankaŭ por renkontiĝo, festado, dialogoj kaj turisme-rilataj programeroj.
La fenomeno Esperanto instigas min reliefigi la rolon de via organizo, celantan al la kreado de pontoj inter multaj kulturoj kaj al pli harmonia komunikado inter popoloj. Kreita en 1887 de Ludoviko L. Zamenhof, Esperanto estas unuiga kaj inkluziva lingvo. Ĝi travivis du mondmilitojn, aldone al persekutaj epizodoj celintaj Esperantistojn, kaj daŭre estas parolata pli ol 130 jarojn poste. Temas pri impresa rezistemo kaj pri nemalpravigebla pruvo, ke unuiĝo kaj amo inter popoloj estigas forton.
Mia bondeziro do estas, ke la komunumo, konsistanta el geesperantistoj, povu daŭre esti konstruanto de kunligoj, pozitiva ekzemplo de serĉado de integriĝo kaj inkludemo.
Estante la okazejo de la unua Universala Kongreso en Afriko, Tanzanio ĝojas gastigi vin, ĉar Aruŝo estas konata pro sia rolo en la atingado de paco ene de la kontinento, kien kelkaj landoj en disputoj venas por restarigi pacon. Kio ja estas proksime ligita al la kongresa temo, kiu titoliĝas: “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”.
Pri homoj Tanzanio jam faris tion – nome por la stabileco de niaj najbaroj, por certigi la pacon, la intenacia kortumo pri genocido en Ruando estis gastigita, ĝuste en la nuna AICC-konstruaĵo, kie via kongreso okazas. Krome, Aruŝo gastigas kelkajn internaciajn organizojn, tial ni esperas, ke via restado en Aruŝo kaj Tanzanio ĝenerale estos neforgesebla.
Al ĉiuj partoprenantoj de ĉiuj mondopartoj: mi invitas vin dediĉi tempon por malkovri nian landon kaj ĝui ĝiajn multnombrajn allogaĵojn.
Al vi ĉiuj, refoje bonvenon kaj ĝuu vian restadon en Tanzanio kaj Aruŝo!