Lasta semajno por aliĝi al la C2-nivelaj KER-ekzamenoj de UEA: ĝis la 28-a de oktobro. Komuniko 1190

La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro, la KER-ekzamenoj, estas unu el la plej gravaj servoj de UEA, realigataj de ĝia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) ekde 2008, kunlabore kun Edukado.net. En 2024 la KER-ekzamenoj laŭ la nivelo C2 (la plej altranga en la KER-sistemo) okazos rete la 23-an kaj la 24-an de novembro 2024. Ankoraŭ estas kelkaj liberaj lokoj, al kiuj la respondeca ekzamena komisiono akceptas aliĝojn ĝis la 28-a de oktobro (inkl.).

Nova limdato por proponi viajn kontribuojn al la 5-a Virtuala Kongreso: ĝis la 27-a de oktobro. Komuniko 1189

La Virtualaj Kongresoj (VK) fariĝis la plej gravaj retaj eventoj de Esperanto de la nuntempo. Al la pasintjara VK alvenis centoj da proponoj, inter tiuj por la kerna programo (inter la 12-a kaj 18-a horoj UTC) kaj tiuj por la Virtuala Movada Foiro (ekster tiuj horoj). UEA nun anoncas longigon de la limdato por prezenti viajn valorajn proponojn ĝis (inkl.) la 27-a de oktobro 2024 (venonta dimanĉo).

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tradukada Tago, 30 septembro 2024. Komuniko 1188

El ĉiuj formoj de nejusta diskriminacio menciitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la plej subtaksata estas la diskriminacio surbaze de lingvoj. En mondaj aferoj, en scienco, en kulturo kaj en ĉiuj aliaj formoj de homaj rilatoj, la riĉa diverseco inter la lingvoj funkcias samtempe kiel fonto de scioj kaj esprimado, kaj barilo al la tutmonda komunikado.

Esperanto-kurso por hispanparolantoj en 2024. Komuniko 1187


Ekde 2020, seninterrompe, UEA kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) ĉefkunlaboras por ĉiujare okazigi retajn Esperanto-kursojn por hispanparolantoj. En kelkaj jaroj partneras ankaŭ TEJO kaj aliaj landaj asocioj de UEA, kiel Hispana Esperanto-Federacio kaj Meksika Esperanto-Federacio, krom aliaj grupoj. Tiu agado okazas kadre de la Amerika Komisiono de UEA ĉefe kiel informa agado, kiu tamen kontribuas ankaŭ al la instrua, reta kaj varba agadoj de UEA.

12 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj aljuĝitaj en Aruŝo

En la Solena Fermo de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Aruŝo estis anoncita la disdono de 8 diplomoj pri Elstara Agado kaj 4 pri Elstara Arta Agado por la jaro 2024. La Diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Elstara Agado

Aime Patrick Manirakiza (Burundo) pro elstara agado kiel kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, interalie pro efika subteno al la preparado de la UK 2024.

KAEST: dua aliĝperiodo plilongigita ĝis la 13-a de septembro - kaj membroj de UEA-TEJO ĝuas rabaton. Komuniko 1182

KAEST estas la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. En 2024 KAEST estas i.a. subtenata de UEA kaj ĝia ĉeftemo estas “Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”. Pro la subteno de UEA individuaj membroj de UEA/TEJO ĝuas rabaton dum aliĝo. Sufiĉas dum la aliĝo informi vian UEA-kodon!

Distanca Esperanto-kurso por UEC, universitato Espero en DRK, Afriko

Françoise Noireau

Renato CORSETTI taskigis min, Françoise NOIREAU, instrui por komencantoj de afrika universitato unue per Zomo (Zoom). La duan jaron, mi utiligis Vacapon (WhatsApp), kaj la aliĝantoj venis pli kaj pli de aliaj afrikaj landoj. Tiel kreiĝis la fakultato pri lingvoj, Esperanto kaj interlingvistiko kun Renato CORSETTI kiel direktoro kaj Aĥmad Mamduhi kiel ĉefa helpanto de ILEI. La tuto estas komuna projekto de UEC, UEA kaj ILEI.

Paĝoj