Novjaraj Mesaĝoj de la Prezidanto kaj la Vicprezidanto de UEA

Duncan Charters

Antaŭ unu jaro, mi detalis iom am­plekse la atingojn de la jaro 2021, kaj ankaŭ la defiojn kiujn frontis nia Aso­­cio. La spertoj de la jaro 2022 vali­digis la mesaĝon, kaj ni progresis kaj plue progresos laŭ la vojoj indikitaj. Dum la jaro, mi daŭre komunikis al vi en nia revuo cele al difino de nia strategia planado, kaj en la novembra numero mi plikonkretigis la elementojn, kiuj gravos por nia laboro.

10 jaroj de “Belarta rikolto”: premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Gazetara Komuniko 1086

Ekde novembro disponeblas en la Libroservo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) la libro “Belarta rikolto 2022”, kun premiitaj verkoj de la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, anoncitaj ĉi-jare en la 107-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo. La libro estas parto de la eldona agado de UEA kunlabore kun la eldonejo Mondial el Novjorko. Kun 121 paĝoj ĝi enhavas poezion, prozon, mikronovelojn, teatraĵojn, monologojn/skeĉojn, eseojn kaj kantotekstojn.

“Gloria Artis”: pola ministeria medalo por Roman Dobrzyński. Gazetara Komuniko 1081

Danke al iniciato de Pola Esperanto-Asocio (PEA), en la 10-a de novembro 2022 la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo de Pollando, Prof. Hab. D-ro Piotr Gliński, decidis aljuĝi al la fama pola esperantisto Roman Dobrzyński gravan ministerian distingon: la bronzan medalon Merita por Kulturo “Gloria Artis”.

La Eŭropa Parlamento aperigis raporton pri multlingvismo, kiu citas Esperanton kiel logikan, vivantan lingvon. Gazetara Komuniko 1080

La klopodoj de la eŭropaj esperantistoj, kiuj faris proponojn kaj subtenis tiujn proponojn pri Esperanto la pasintan jaron en la tiel nomata Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, ne estis vanaj. La Komitato pri Kulturo kaj Edukado de la Eŭropa Parlamento (CULT) ĵus publikigis gravan studon kun la titolo "La aliro al multlingvismo en la komunika politiko de la Eŭropa Unio" (la aŭtoroj estas D-ro Michele Gazzola kaj 5 kolegoj).

Zamenhof-festoj tutmonde: superrigardo en Eventa Servo. Gazetara Komuniko 1079

Baldaŭ okazos en la tuta mondo diversaj eventoj, renkontiĝoj kaj festoj lige kun la Zamenhof-tago, la 15-a de decembro. Por montri la viglecon de tiuj okazoj, la retejo Eventa Servo ekdisponigis specialan paĝon: https://zamenhof.eventaservo.org. Ĝi ligas al la serĉilo de Eventa Servo, ĉe kiu jam aperas pli ol 30 rilataj eventoj!

Paĝoj