51-a Internacia Infana-Adoleskanta Kongreseto (IIK) invitas! Gazetara Komuniko 1094

Lige kun la 108-a UK en Torino okazos samtempe, de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023, ankaŭ la 51-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) meze de la Parko La Mandria, apud Torino, Piemonto, Italio. Bonvenon viziti la retejon de IIK: http://iik.uea.org.

La temo de la kongreseto estas “Sporto kaj Naturo”.

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2023. Gazetara Komuniko 1093

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis kreita por emfazi la gravecon de utiligo de la gepatra lingvo en instruado en lernejoj. Infanoj lernas plej bone per lingvo kiun ili plene komprenas, sed tro ofte ili ricevas instruadon en iu alia lingvo kiun ili pli malbone komprenas, se entute. Rezulte, ili malmulton lernas, perdas interesiĝon pri kleriĝo, kaj ne povas bone navigi en la moderna ekonomio.

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2023. Gazetara Komuniko 1091

La holokaŭsta memoro kaj klerigo pri viktimoj kaj supervivintoj de naziismo estas ne nur momentoj de funebro kaj honorigo. Ili estas ankaŭ gravaj atentigoj pri nuntempaj viktimoj de persekutado kaj misinformado. Pli ol ĉiam, ni bezonas kontraŭbatali malaman paroladon, antisemitismon kaj aliajn antaŭjuĝojn, kaj preventi genocidon.

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Torino, 2023. Gazetara Komuniko 1090

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 108-a Universala Kongreso, kiu okazos en Torino (de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://mallonge.net/volontuloj2023. Subvencio por ĉeesti la UK-on estas havebla danke al la fondaĵo "Partoprenu UK-on".

Proponoj por IKU ĝis 31.1, Scienca Kafejo ĝis 28.2, Premio Pirlot kaj SUS-39 de AIS. Gazetara Komuniko 1089

Kadre de la 108-a UK en Torino okazos la 76-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario amri@huji.ac.il plej laste la 31-an de januaro 2023. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2023. Gazetara Komuniko 1088

La homaj rajtoj estas interdependaj: la rajto aliri al edukado postulas observon de ĉiuj homaj rajtoj. Universala haveblo de edukado estas esenca por la individua digno kaj la kolektiva evoluo: ĝi estas ŝlosilo por la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. Ni bezonas inkluzivan, altkvalitan, justan kaj dumvivan edukadon.

Fronte al tutmonda ekonomia krizo, pligrandigo de malegalecoj kaj klimataj ŝanĝoj, edukado estas akcelilo por progreso kaj problemosolvado. "Por investi en homoj, antaŭenigu edukadon” – jen la temo de la ĉi-jara Tago.

Novjara mesaĝo de la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro al la membroj de UEA

Karaj membroj,

En la januara numero de la revuo Esperanto bonvolu legi la novjaran mesaĝojn de la prezidanto de UEA, Duncan Charters (ankaŭ legeblan en la Reta revuo) kaj de la dua vicprezidanto Amri Wandel. La nuna mesaĝo celas doni pliajn informojn kaj bondeziri al vi feliĉan novan jaron 2023. En 2023 estu sana kaj sukcesa!

Novjaraj Mesaĝoj de la Prezidanto kaj la Vicprezidanto de UEA

Duncan Charters

Antaŭ unu jaro, mi detalis iom am­plekse la atingojn de la jaro 2021, kaj ankaŭ la defiojn kiujn frontis nia Aso­­cio. La spertoj de la jaro 2022 vali­digis la mesaĝon, kaj ni progresis kaj plue progresos laŭ la vojoj indikitaj. Dum la jaro, mi daŭre komunikis al vi en nia revuo cele al difino de nia strategia planado, kaj en la novembra numero mi plikonkretigis la elementojn, kiuj gravos por nia laboro.

Paĝoj