Donaco al la Afrika Fondaĵo

En 2024 Esperanto-Asocio de Britio gajnis la premion Infanlibro de la Jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA pro la libro Doktoro Zamenhof kaj la lingvo de espero, pro kio EAB rajtas je premio de 546 €. Nome de EAB la eldonisto Tim Owen decidis donaci tiun premion al la Fondaĵo Afriko por subteni la distribuadon de libroj al Afriko.
UEA regratulas kaj kore dankas al Tim Owen kaj EAB pro la malavara ago, kiu rekonfirmas ilian mision por kulturo kaj edukado en Esperanto!