Mesaĝo de la urbestro

Maximilian Iranghe
Urbestro de Aruŝo

Estimataj gekongresanoj, karaj esperantistoj!
Karibu Arusha, bonvenon al Aruŝo.
Por la urbestro de Aruŝo kaj por nia urbo estas honoro akcepti unuafoje en Afriko kaj en Tanzanio la Universalan Kongreson de Esperanto. Rimarkinda renkontiĝo, kiu ne nur kunigas personojn de diversaj horizontoj, sed ankaŭ festas la idealojn de paco, amikeco kaj reciproka interkompreniĝo.
La emo de la Esperanto-movado kontribui al mondo pli sana kaj pli varia, estas subtenenda. Tanzanio estas grundo, kie ĝermas ĉiuj faligitaj bonaj semoj. Nia lando estas ideala loko por diskuti la temon “Homo, lingvo kaj medio por pli bona mondo” kaj esplori la profundajn ligojn inter nia interagado kun nia natura medio kaj nia kapablo komuniki kaj kunlabori kiel homoj.
Profitu ĉi tiujn tagojn de interŝanĝoj, debatoj kaj renkontiĝoj por plifortigi la ligojn, kiuj kunigas nin preter vortoj. Kune, ni povas konstrui estontecon, kie ĉiu voĉo estos aŭdata, kie ĉiu kulturo estos respektata kaj kie ĉiu individuo povos esprimi sin libere, en la lingvo de sia elekto.
Por ni gravas akcepti tiun ĉi kongreson por ankaŭ doni al vi la ŝancon sperti nian urbon kaj landon kun ĝiaj naturaj parkoj, plaĝoj, faŭnoj kaj flaŭroj kiel nepre vizitindajn kaj ŝirmejojn por ĉiuj.
Refoje la urbo Aruŝo bonvenigas vin al la 109-a Universala Kongreso de Esperanto kaj deziras fruktodonan kaj riĉigan restadon al ĉiuj partoprenantoj!