Vendredo, Decembro 7, 2018 - 12:29

Apélété Agbolo, togolanda esperantisto
De la 12-a ĝis la 16-a de septembro 2016 okazis ateliero pri kapabligo por membroj de la evea Akademio, kiu okupiĝas pri firmigo de la evea lingvo parolata sudparte de Togolando kaj unu el la ĉefaj lingvoj de la lando.

Ĵaŭdo, Decembro 6, 2018 - 19:32

Lahtio, Finnlando, 20 – 27 julio 2019

Konstanta adreso
Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751. Retadreso: kongresoj@co.uea.org.
TTT: http://www.uea.org/kongresoj

Merkredo, Decembro 5, 2018 - 11:57

Christoph Klawe

Ed Borsboom: Kie miozotas me­mor’. IEI, Hago (Nederlando), 2017. 165 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,00

Aperis en poŝlibra formato no­va verko eldonita de Internacia Es­peranto-Instituto (IEI) en Hago: Kie miozotas memor’ fare de Ed Borsboom, la nun emerita multjara direktoro de IEI kaj fama fakulo pri Esperanta literaturo.

Mardo, Decembro 4, 2018 - 12:25

Valentin Melnikov

Sten Johansson. El ombro de l’ tempo. Mondial, Novjorko, 2017, 196 p. ISBN 9781595693419.
Prezo ĉe UEA: € 17,10

Mi jam recenzis du romanojn de Sten Johansson, legis multajn liajn ver­kojn. Do ankaŭ la romanon “El om­b­ro de l’ tempo” mi elektis konscie, atendante vere indan verkon. Mi ne eraris...

Lundo, Decembro 3, 2018 - 13:47

Fernando Pita

Izrael Lejzerowicz: El la “Verda Biblio”.
Eldonejo Libro-Mondo/Grafokom, Świdnik/Đurđevac, 2014 (4a eld), 63 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,00

Esperanta literaturo estas ja pli ol centjara, ni ĉiuj tion scias; tamen, pro disigeco de la legantaro, pro la persekutoj kontraŭ Esperanto, pro neglektemo de tiuj, kiuj ja devus gardi niajn beletrajn trezorojn, la kruda kaj kruela fakto estas, ke multo el nia originala literaturo estas ankoraŭ ne­konata de esperantistoj.

Dimanĉo, Decembro 2, 2018 - 14:51

Jérémie Sabiyumva
Mi unue gratulas la komitaton de UEA, kiu aprobis la novan kotizsistemon; tio montras ke UEA estas kiel internacia familio, kie ĉiuj estas konsiderataj kaj ĉiu havas ion por kontribui.

Sabato, Decembro 1, 2018 - 14:06

Mark Fettes
La Komitato de UEA kunsidis dum preskaŭ 10 horoj en Lisbono, kun aldo­no de kvar Komitataj Forumoj en kiuj povis partopreni kongresanoj. Cen­tre en la atento staris la financoj kaj la membrosistemo. Krome okazis elek­toj – de plia komitatano C, la juna bel­go Rakoen Maertens, kaj de nova est­rarano pri kulturo kaj kongresoj, la brazilano Fernando Maia. Temis pri tre aktiva komitata kunveno, kun pli ol 20 voĉdonoj kaj preskaŭ 20-paĝa pro­tokolo. Ĉi tie ni fokusiĝas nur al la plej signifaj decidoj.

Vendredo, Novembro 30, 2018 - 20:56

Ljiljana Bamburać,
Nikola Rašić

Oklingva medicina enciklopedia
vo­rta­ro. Latinum – English – Français –
Deutsch – Español – Italiano – Esperanto – Hrvatski.
Jozo Marević. Velika Gorica: Marka, 2015. 3148p. 31cm. Bind. ISBN 9789539815392.
Prezo ĉe UEA: € 108,90

La titolo jam diras multon: se oni konsideras ankaŭ vortarojn, en kiuj Esperanto rolas kiel unu el la lingvoj, tiam vere temas pri la plej ampleksa libro iam ajn eldonita en (interalie) Esperanto.

Ĵaŭdo, Novembro 29, 2018 - 12:50

UEA estis reprezentita dum la 10-a Internacia forumo de NRO-j (26-27 novembro 2018), kiuj partneras kun Unesko. La temo estis: “Scienco por bono de homaro”. De UEA ĉeestis François Lo Jacomo, Rakoen Maertens kaj redaktoroj de la revuo "Esperanto" Anna Striganova, Dima Ŝevĉenko.


Artikolon pri la evento legu en unu el la venontaj numeroj de la revuo Esperanto.

Paĝoj