La 7-a Afrika Kongreso de UEA – altpinto de 2019

Stefan MacGill

Jam de tridek jaroj okazas multe­ga agado en Afriko. Tamen, afrikanoj kon­sistigas nur 3% de nia membraro, kaj nur 2% de nia komitato; ĝi entute ne naskis akademianon, nek gastigis Universalan Kongreson. Pli pozitive, ĝi havas 20% de niaj landaj asocioj – tio atestas la grandegan entuziasmon kaj sopiron je internacieco. Tio, kune kun mirinde alta lingvonivelo. Same ri­markeblas granda deziro ligi sian es­perantistecon kun evoluigaj kaj edu­kaj celoj.
La jaro 2019 povos esti mejloŝto­na por la afrika movado, pro du ki­aloj. Unue, ni enkondukas novan ko­tizsistemon, kiu finfine ebligos al mul­taj afrikanoj mem membrigi sin en UEA; ni laboregas por starigi la lan­dajn kontaktojn por ebligi tion. Due, okazos la 7-a Afrika Kongreso de UEA en la ĉefurbo de Burundo, Buĵumbu­ro en decembro 2019. Ĝia temo: ‘Ver­digo de la kontinento Af­riko’. UEA sub­tenis la 6-an AKE en Tanzanio en 2016 per grandaj mon­sumoj; pro la nuna situacio en UEA, la eblo fari ion similan ĉi-foje ne ekzistos. La sukceso de tiu grava kongreso de­pen­dos
niaflanke ege pli forte de do­­­nacoj al la Afrika Fondaĵo. Viaj do­na­coj povos sproni aliajn projektojn, ek­­zem­­ple la realigon de kelkaj el la ce­loj akceptitaj dum la 6-a AKE, inter kiuj figuras la aperigo de svahillingvaj informilo kaj kurseto.

Por pli da informoj pri la 7-a AKE uzeblas la adresoj: afrikakongreso7@gmail.comjerrybs21@gmail.com kaj la retpaĝo de la Afrika Komisiono: esperanto-afriko.org.
Ni kaptu la okazon levi la afrikan agadon en 2019. Viaj donacoj al la Af­rika Fondaĵo ege helpos nin!

Fotoj de Stefan MacGill

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2018. PDF de la decembra numero estas senpage elŝutebla.