Al traduko de la toponimoj (Kelkaj amatoraj pensoj pri la problemo)

Ihor Drul
Mi konfesas pri mia sobra konscienco, ke la problemo de esperantigo de la toponimoj (t. e. de la propraj nomoj de geografiaj objektoj) estas la komplika same kiel la grava. Ĝi ne estas rapide solvebla, tamen estas nepre solvenda. Pri tio ĉi atestas la baraktado en tiu ĉi problemo dum jam pli ol 125 jaroj. Ne, oni ne povas diri, ke la esperantistoj ne povas transliterumadi la toponimojn. La Kreinto de Esperanto mem indikis plej gravajn principojn tiurilate, sed la problemo postulas pluan honestan kaj obstinan laboron. Atestas pri la praveco de tiu ĉi penso la plej gravaj verkoj (kiujn mi sukcesis akiri): ”Mondmapo” (eld. de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto, 1968) kaj ”Poŝatlaso de la mondo” (eld. Kartografie, n.p., Praha, 1971). Super ambaŭ verkoj laboris vera stelaro da sciencistoj kompetentaj pri la problemo. Eble sufiĉas mencii nur kelkajn familnomojn, konatajn en tuta Esperantujo: prof. G. Waringhien, T. Sekelj, prof, L.Armand, akad. M.C.Butler, ...
Аmbaŭ menciitaj verkoj povas esti taksataj kiel unikaĵo, ĉar ili faris la unuan provon montri al la mondo vivecon de nia lingvo kaj eblon praktike uzi ĝin en la konvena socia agadkampo. Tie ĉi mi volas tuŝi la problemon, ligitan nur kun la ukrainiaj toponimoj. Ne mia intenco estas kritiki, mi volus montri mian, tute privatan opinion pri la neakcepteblaj por mi la prezentataj solvoj kaj samtempe, por ne aspekti antaŭ okuloj de evidenta leganto kiel ia kritikemulo, mi provos esprimi miajn variantojn de solvo de kelkaj ”nodoj” en tiu ĉi problemo. Ĝuste tiel, kiel mi vidas la aferon el mia ”sidloko”. (Aŭ kiel diris unu ŝercemulo: ”El sub mia subterejo videblas pli bone”).
La Redakcio de la “Poŝatlaso…” honeste anoncas, ke ”kiel plej taŭga bazo por esperantlingva traduko montriĝis la versio brita”. Same mi povas aldoni, ke por la brita versio “plej taŭga bazo” estis la versio… rusa.
En la “Mondmapo” troveblas nur ses ukrainiaj toponimoj, precipe de la “rusa versio” en akompano de la arkaiĝinta “Ukrajno.” La ”Poŝatlaso...” evidentiĝas esti pli riĉa pri la ukrainiaĵoj. Iom detale mi indikas miajn impresojn pri la ”Poŝatlaso...” en ĉi kuna ”Aldono” (kiun povas jam ne legi tiu, kiu almenaŭ foliumis la ”Poŝatlason...”).
Tuj ”de la sojlo” frapas okulojn la rusa versio de la toponimoj. Mirindas, ke neniu el la scienculoj, kiuj okupiĝis pri la ”Poŝatlaso...” en la brita versio volis ekinteresiĝi pri la prononco en la ukraina lingvo almenaŭ de du toponimoj: tiuj de la ĉefurbo kaj la plej grava ukrainia rivero. Plimulto da toponimoj prezentiĝas vestitaj en ”sarafanoj” kaj ”feltobotoj”(1).
Ĉiuj nacioj strebas ke la mondo akceptu ilin ĝuste en la propra ”lingva vestaĵo”. Ja nek ”Lemberg”, nek ”Lvuf”(2) estis akceptitaj de la ukrainoj. Same devas malaperi perforte altru – di(a)taj diversaj Dolinskajo, Oktaberskajo, Talnojo(3)... eĉ se estas skribitaj per literoj de la kara por ni la Esperanta lingvo. La situacio eĉ kriegas, ke antaŭ serĉi la E-vestaĵon por toponimo decas determini la ĝustan prononcon de la toponimo en la ukraina (la indiĝena) lingvo.
Dua paŝo – akomodi ĝin plej honeste al la E-prononcado. Jen sur tiu ĉi paŝo niajn bonajn intencojn minacas kelkaj ŝtonoj de falpuŝigo. La unua, eble plej grava, estas la manko de la konvena sono en Esperanto por la ukraina «И». Nun tiun ĉi problemon oni solvas kutime tre simple, uzante la rusigitajn nomojn, kie la ukraina «И» estas ŝanĝata per «I» aŭtomate. La malfeliĉan por tiu ĉi okazo konfuzon kaŭzas la ĉeesto en ambaŭ lingvoj de la litero «И» por signi du diversajn sonojn (sonon «Y» en la ukraina kaj sonon «I» en la rusa). Tial ni ekricevas Priluki, Kazatin, Mirgorod... Laŭ mia opinio transsalti tiun ĉi ”ŝtonon” oni povus dumaniere:

a) uzi por la ukraina «И» latinan «Y», kiu tamen ne ekzistas en E-aboco kaj tiu ĉi ago povus esti taksata (eĉ prave!), kiel certa peko kontraŭ la E-lingvo. Tamen... Jen mi trovas en la redakcia antaŭparolo de la ”Poŝatlaso...” la familnomon de la famekonata persono, tiutempa prezidanto de Akademio de Esperanto prof. G.Waringhien ĝuste kun la uzo de la same nenesperanta «W». Evidente tiu ĉi peko tamen ne apartenas al la
”mortopekoj”. En Esperanto jam de la plej fruaj tempoj ekzistis rekomendo uzi (parelele kun la esperantigita) la nacian skribmanieron por la propraj nomoj. Tio ĉi fakte pravigas aperon en la tekstoj de entute eksterregulaj en Esperanto literoj, kiuj aspektas eĉ pli ekzotike, ol tiu ĉi «Y»;

b) uzi sonon «E» anstataŭ la neekzistanta en Esperanto sono «И» (ukr.) En la fonetiko de nia lingvo ekzistas ĝuste la sonparo «E-И». (La sono «I» apartenas al alia sonparo). En la ukraina lingvo foje, kaj en la okcidentukrainiaj dialektoj speciale, la sono «E» en la pozicio eksterakcenta sonas tre proksime al «И» (ukr).
La dialektologio asertas, ke nur la nordaj dialektoj (de Ukrainio) ne akceptas la proksimiĝon de la sonoj «E-И» . En la sud-okcidentaj kaj sud-orientaj dialektoj la sonoj «E-И» sufiĉe proksimas kaj en la neakcentataj pozicioj proksimiĝas entute. Jen nur kelkajn ekzemplojn;
• el dialektoj de Volynj-regiono: би(е)ре, очи(е)рет, си(е)ри(е)да;
• el dialektoj de Huculio-regiono: сліпе(и)й, куде(и), хате(и), же(и)то;
• el sud-orientaj dialektoj: би(е)ре, ни(е)се, пе(и)та, че(и)та.
( Ф.Т.Жилко. «Нариси з діалектології української мови». Київ 1955р.)

Fine indas indiki, ke la alternadecon de tiu ĉi son-paro ankoraŭ antaŭ 100 jaroj
uzis Orest Kuzjma(4) jam en la N-1 de la gazeto ”Ukraina Stelo”, indikante la urbon de la eldono – Kolomea (Коломия). Kaj tio ĉi neniam ŝajnis esti ia strangaĵo aŭ nekomprenaĵo.
Necesas ekkompreni kaj konsenti, ke ia ajn ŝanĝo en la konata vorto ”tranĉas orelon”. Tamen se la ŝanĝo nepras kiel plej konvena solvo, necesas trankvile akcepti ĝin. La alkutimiĝo venos baldaŭ. Antaŭ jaroj estis ŝanĝita (pli ĝuste estis redonita la iama) nomo de la urbo Ровно al Рiвне. La ŝanĝo tute simpla kaj entute komprenebla, sed estis necesa certa tempo por alkutimiĝo. Nun por ĉiuj ĝi sonas tute nature.
Eble estu rekomendindaj ambaŭ variantoj:
• uzi «Y» por toponimoj internacie konataj (gravaj riveroj kaj urboj, regionoj, montaroj...)
Des pli, ke nia registaro ankoraŭ en jaro 1992 akceptis ankaŭ «Y» por skribo de la
ukrainiaj toponimoj (fakte - por la akomodo al la angla);
• uzi «E» en aliaj okazoj. Kompreneble, tre ofte tiu «E» sonos komence strange, nur ĉar nekutime. Sed ni trankvile, plej eble neŭtrale penu fiksaŭskulti kio sonas pli proksime al la originalo:

Василь - Vasel - Vasil

Чорнобиль - Ĉornobel - Ĉornobil

La eksperimentado pri la aŭdo-komparado certe enhavas gravan parton da subjektiveco. Necesas konsideri, ke por plimultaj okazoj nia orelo jam alkutimiĝis – pro la tempodaŭra premado de la rusa – al la akcepto de alia son-paro «И-І», ja la rusa «И» sonas ĝuste kiel «I»!
Tamen eĉ nun eble tuta orienta Ukrainio (la ukrainfona, kompreneble) kutimas elparoli «E» anstataŭ «И»:
• робЕ (робИть)
• возЕ (возИть)
• бачЕ (бачИть) k.t.p.
Povas okazi eĉ renverse, tamen nepre en la kadro de la paro «E –И». La neforgesebla Остап Вишня(5) komencas sian vastekonatan verketon «Зенітка» ne hezitante:
«Сидить (дід Свирид –І.Д.) на колодках і стружИть верболозину.» Vidu, jam ne «стружЕ», sed «стружИть»!
La sekva «ŝtono», kiu kuŝaĉas jam delonge sub niaj piedoj estas la foresto de la sono «H»
en la rusa. Jes, ĝuste en la rusa. La «filologoj» el »Lubjanka»(6) sen iaj ajn duboj forigis el nia
lingvo sonon «G», tamen ne sufiĉis prudento por sammaniere pliriĉigi la propran per la sono «H» (esp.). Kaj ĝis nun ĉiu sono «H» el aliaj lingvoj venas al la nia (kompreneble, pere de la rusa – ja alie ne eblas!) aŭ kiel «G», aŭ kiel «Ĥ».

Kaj nia «Г» dank’al la rusa peranto revenas al ni jam kiel «G»:

Beregovo – Берегово

Bedaŭre, tio ĉi ne elĉerpas la “donacojn” de la rusa. Jen kelkaj aldonaj:

«A» anstataŭ la ukr. «O» : Aleksandrio – Олександрiя,

«O», «E» anstataŭ la ukr. «I»: Lvovo – Львiв,
Dnepro – Днiпро;

«N» anstataŭ la ukr. «M»: Nikolajevo – Миколаїв.

Certe, oni povas pravigi-klarigi kial por la “brita versio” servis la rusa, tamen ĉu ni rajtu konsenti pri la altrudata influo de ia ajn “bazo” por nia toponimio. La ukraina lingvo estas ne ia dialekto de la rusa aŭ pola, sed estas la memstara kaj originala lingvo. Sekve, ĝuste ĝi devas servi kiel bazo por la esperantigo de la ukrainiaj toponimoj. Eĉ malgraŭ, ke la britoj jam sukcesis alkutimiĝi al la ”rusa versio”.
Nun en Ukrainio post la reakiro de la ŝtata sendependeco ni devas utiligi la situacion por la ordigo de la ukrainia toponimio laŭ la fonetikaj reguloj de nia propra lingvo. Estu starigita tasko alkutimigi la Esperantujon al la ukrainaj aŭtentikaj nomoj anstataŭ la versioj altruditaj de diversaj najbaroj. Tio ĉi ne estas ia speciala postulo de nacionalistoj, sed la normala tendenco de la historia disvolvo. Vidu, ni jam alkutimiĝas al nomo ”Tajvanj’ anstataŭ iama portugala ”Formoza”, same pri ”Sri-Lanka” anstataŭ la angla ”Cejlon”. La konata ukrainia sciencisto-fizikisto M. Striĥa skribas, ke homoj bezonas, ke la mondo akceptu ilin ĝuste en la propra sia ”lingva vestaĵo”, ĉar alie signifus agnoski propran nacian neplenvalorecon. Eĉ nuna leĝo (vaste kritikata en nia socio pro ĝia negranda simpatio al la ŝtata lingvo), tamen jam funkcianta, en la art. 27 ordonas, ke la ukrainiaj toponimoj estu transliterumataj en la ŝtata lingvo. La solvo troviĝas ne nur en la filologia sfero, sed en la sfero de pensmaniero de homoj. Ĝuste tio ĉi enhavas la malfacilecon de la solvo.
Ĉiu aparta toponimo estas la aŭtentika riĉaĵo de nia ĝenerala kulturo kaj bezonas plej delikatan traktadon kaj atenteman zorgadon. La toponimo Dnipro estu por ni kara kaj valora same kiel la rivero mem. Alie povas okazi io simila al tio, kio okazis, ekzemple, pri la nomo de la Okcidentukrainia regiono Halyĉyna. Niaj historiaj najbaroj kreis nomon tute laŭ la reguloj de sia lingvo – Galicija. Aliaj niaj najbaroj – rusoj kaj aŭstrianoj – akceptis ĝin eĉ sen atenti, ke la sama regiona nomo jam ekzistas en la ne tiom fora Hispanio. Ĉu decas al ni plu papagumi niajn najbarojn, eĉ se ili ŝajnas esti pli lertaj?
Tio ĉi okazis antaŭ jarcentoj... Same en la iom pli proksima tempo okazis alia ankaŭ doloriga eraro. Temas pri la esperantigita familnomo de la kara por ĉiu esperantisto persono – pri V. Jeroŝenko. En diversaj okazoj la ukrainaj samideanoj kutimas akcenti la ukrainecon (fakte 50-procentan) de V. Jeroŝenko, tamen iel senproteste permesis la trapenetron en la Esperantujon kripligitan, pure ruslingvan varianton – Eroŝenko. La rusaj esperantistoj faris tute ”naturan” eraron, ĉar por la rusoj «E» sonas kiel «JE». La varianton kvazaŭ ”aprobis” Vasyl mem, ĉar estas vastekonata lia portreto far’de la japana pentristo Cune Nakamura kun lia ciril-litera faksimilo, kompreneble, kun la komenca «E». Tio ĉi klaras, ja li edukiĝis en la rusa medio kaj eble iu ruso lernigis lin skribi ciril-litere. Tamen ĉi tie ekzistas unu eta nuanco kaj ni ne preterlasu ĝin, memorante, ke en bagateloj ofte sin kaŝas ne nur la abomena diablo, sed ankaŭ io pli valora – la vero. Ni ankoraŭfoje atenteme enrigardu la faksimilon. Ni ne povas ne rimarki, ke Vasyl skribis (desegnis) tiun ĉi literon iom neordinare – kiel respegulata ”3”. (Ĝuste tielmaniere mia panjo, kaj ŝia generacio, ĉiam skribis la literon «Є» (ukr.) = ”JE”(esp.). Iom strangas la koincido... Kaj nun tuta kultura mondo prononcas lian familnomon per «E». Korekti la eraron, ŝajne, neniu intencas, eble pro tio, ke por multaj ukrainiaj samideanoj (rusefonaj) la litero «E» plu sonas kiel «JE».
Jen ekzemplo: ne tiom antaŭlonge en Ukrainio ekestis la fonduso ”Vasil Eroŝenko”. Restas nur ripeti, ke la pensmaniero estas malfacile ŝanĝebla.

La aldono

( Foliumante la ”Poŝatlason de la mondo”, kiun eldonis, ellaboris kaj presis Kartografie n. p., Praha 1971)

La anoncitaj principoj de la Redakcio:
• unue, ke la asimilitan formon havu ankaŭ la nomoj de la landoj, de ties ĉefurboj kaj de urboj signifoplenaj por la E-movado;
• due, ke ĉiuj ceteraj nomoj kontentiĝu provizore pri formo neasimilita; (asimilita, t.e. fleksebla laŭ reguloj de la E-gramatiko);
• en E-o altfidela transliterigo ofte kondukus al formoj tre nekutimaj (ekz: Dnjiprj / mirinda fideleco, tamen – elpensita – I.D./ por Dnepro). Tial la Redakcio decidis prezenti ankaŭ ilin en formo asimilita. Kie transliterigo el la anglalingvaj mapoj ne estis necesa el la vidpunkto de E-prononcado, oni lasis la nomon senŝanĝa, por ke ne pligrandiĝu kostoj de la mapdesegnado.
En la prilaboro de la ”Poŝatlaso...” okupiĝis famaj sciencistoj-esperantistoj. Ĉar la akceptita ”kiel plej taŭga bazo por esperantlingva traduko montriĝis la versio brita” kaj tiu ĉi prenis, kiel videblas, la rusigitajn toponimojn de Ukrainujo, rezulte ni observas jenon:

• «A» anstataŭas la ukrainan «O» : ALEKSANDRIO - ОЛЕКСАНДРІЯ,

• «O» anstataŭas la ukrainan «I» : LVOVO - ЛЬВІВ

• «E» anstataŭas la ukrainan «I» : DNEPRO - ДНІПРО

• «OJO», «AJO» anstataŭas la ukrainajn «A», «E» : TALNOJO - ТАЛЬНЕ,
LOZOVAJO - ЛОЗОВА.

Kaj tiel plu…Troveblas toponimoj sonantaj preskaŭ nerekoneble: ( BELAJA) CERKOVO, NOVBUGO, GRANDBELOZERKO, STRIO, DOLINSKAJO.
Kaj male, kelkaj, kvazaŭ kompense, restis preskaŭ netuŝitaj: POLOGI, KRASNODAR, MEREFA, POLTAVA, KOTOVSK, OSTER, ŜPOLA, TURKA...
Sed kiel pinto de la “brita versio” aspektas tute sklave prenita el la rusa KOMMUNARSK, eĉ estimoplene al la rusa ortografio.
Estas malfacile kapti ian ordon pri la uzo de la esperanta finaĵo «O»:
ŜPOLO (ШПОЛА ), sed POLTAVA (ПОЛТАВА); NOVOUKRAINKO (НОВОУКРАЇНКА), sed GORLOVKA (ГОРЛІВКА); KOTOVSK (КОТОВСЬК), sed CJURUPINSKO (ЦЮРУПИНСЬК); ROMNO ( POMHИ ), sed PRILUKI ( ПРИЛУКИ); ŜOSTKО (ШОСТКА), sed TURKA ( ТУРКА)…

Certe, se observi anglalingvan maparon trans la rusaj okulvitroj kun celo literumi en Esperanton nenio alia povis ekesti.

* * *

(1) La rusa nacia porvirina robo; Amase uzataj botoj dum severa rusa vintro.
(2) Tielmaniere alinomis urbon LVIV germanoj kaj poloj.
(3) Ukrainlingve tiuj ĉi urbetoj sonas jene: DOLYNSKE, OKTJABRSKE; TALNE.
(4) Pioniro de E-movado en Okcidenta Ukrainio (1892 – 1968).
(5) Ukraina verkisto-humuristo (1889 – 1956).
(6) Strato en Moskvo laŭ kiu situis la ĉefoficejo de KGB (la Komitato de la ŝtatsekureco).