Raporto pri la unua etapo de la rondvojaĝo de la Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA
• Emile Malanda
La nuna kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA Emile Malanda, UEA-Estrarano pri Afriko Lee Jungkee kaj la Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo de UEA Martin Schäffer kunigis la ideojn por ebligi la rondvojaĝon de Emile Malanda tra tri landoj de Afriko; la celo de tiu plano estis malkovri, sperti kun afrikanoj, renkontigi fizike regionajn kaj naciajn reprezentantojn, revigligi la Esperanto-agadojn, informi pri Esperanto diversajn lokajn organizojn, klarigkampanji pri la agadoj de UEA ktp. Helpe de la UEA-Estrarano pri Afriko s-ro Lee Jungkee, UEA aprobis la planon realigi tiun rondvojaĝon kaj la anonco pri la monkolekto estis lanĉita de Lee Jungkee kaj Emile Malanda. Do, iom da mono kolektiĝis tra la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer. Nome de la Afrika Komisiono la kunordiganto dankis la mon-donacintojn, helpe de kiuj efektiviĝis la projekto.
Emile Malanda flugis de Suda Afriko, sia loĝloko, al Orienta Afriko. Jen la irvoja itinero per aviadilo kaj aliaj veturiloj: De Cape Town (Kaburbo/Sud-Afriko) – Johannesburg (Johanesburgo/Sud-Afriko) – Nairobi (Najrobio/Kenjo) – Bujumbura (Buĵumburo/Burundo) – Kigali (Kigalo/Ruando) – Goma (provinco Norda Kivuo, Orienta DR Kongo).
Emile ekvojaĝis el Sud-Afriko la 20-an de marto kaj atingis Kigalon la 21-an de marto, kaj post unu tago li atingis la urbon Goma la 22-an de marto 2018. Li estis akceptita de Joel Muhire (el Rutshuru/Kiwanja), Alphonse Waseka kaj Etienne Kachelewa (ambaŭ el Goma) ĉe la landlimo. Li estis gasto kelkajn horojn en la domo de Alphonse Waseka kaj jam komenciĝis laborkunsido kun esperantistoj ĝis malfrua vespero. Antaŭe en Ruando en buso li esperantigis ruandanon loĝantan en Gisenyi, kiu helpis por atingi enorde la landlimon. Temas pri Emmanuel Kamanzi (kuracisto).
Vojaĝo al Burundo
La 25-an de marto la kunordiganto Emile Malanda kun Joel Muhire, aktiva esperantisto de Orienta Kongo, ekveturis al Burundo tra Ruando, “milmonteta” lando, kie la tuta vojo estas kurboriĉa kaj montara, sed bone pavimita. Ni atingis la urbon Rumonge, trapasinte la ĉefurbon Buĵumburo, kaj estis akceptitaj de nia samideano Jérémie Sabiyumba, prezidanto de ANEB, Asocio Nacia por Esperanto en Burundo. La kunordiganto kaj Jérémie havis la unuan laborkunsidon nokte dum pluraj horoj. La postan tagon, antaŭ ol ekveturi pluen al Nyanza-Lac, la urbo de la burunda kongreso, la kunordiganto kaptis la okazon viziti matene la Esperanto-Centron de Rumonge. Ĝi estas enfermita en kvazaŭ-ĉirkaŭbarila nevizitinda loko kaj havas 5 eksterajn pordojn el fero. Ene de ĝi troviĝas la biblioteko de ANEB kun kelkaj malpuraj libroj kaj aĵoj. Rimarkindas, ke tiu centro estas en malbona stato, kiu elŝprucigis larmojn el la okuloj, pro eble la mal/neprizorgo fare de lokaj esperantistoj. Krom ĉambroj malplenaj, ĉio difektiĝis: plafonoj, necesejoj ktp. Kaj verŝajne neniu ofte vizitas tiun centron. En Rumonge la kunordiganto renkontis surstrate kelkajn malnovajn esperantistojn kiuj, post admono de li, promesis reenmovadiĝi aktive. Poste ni kaptis la buson al Nyanza-Lac. La veturo daŭris ĉirkaŭ 3 horojn sur vojo iom difektita laŭ la fama Lago Tanganyika.
La 3-a Burunda Kongreso de Esperanto
3-a Burunda Kongreso
La vizito de la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA koincidis kun la nacia Esperanto-kongreso organizita de burundanoj. Venis kongresanoj el 5 landoj: DR Kongo (6), Tanzanio (1), Zambio (1), Sud-Afriko (1) kaj la plej granda nombro el Burundo. La nombro de la partoprenantoj ĉirkaŭis 70. Ne mankis virinoj.
La malfermtago okazis mardon la 27-an de marto 2018 sub la reĝisorado de Patrick Manirakiza. Venis por la solena malfermo la lokaj aŭtoritatoj, kiuj esprimis bondeziron al la kongreso. Grupo de esperantistoj gvide de Joel Muhire kantis belsone la himnon “La Espero”. Sekvis aplaŭdoj kaj paroladoj de surpodianoj t.e Jérémie Sabiyumva, prezidanto de ANEB, Emile Malanda kaj tri lokaj aŭtoritatuloj. S-ro Jérémie bonvenigis la partoprenantojn, skizis la historion de Esperanto en Burundo kaj menciis la antaŭajn naciajn kongresojn. La kunordiganto alparolis la publikon per klaraj vortoj pri Esperanto kaj ĝiaj evoluo kaj graveco, emfazante pri la kirunda vorto “Amahoro” kiu signifas Esperante “Paco”, promociata de ĉiuj esperantistoj en la mondo. Venis la vico de tri lokaj aŭtoritatuloj. Tre flatitaj de la antaŭa parolado de la kunordiganto, ĉiuj laŭvice revenis al la vorto “Paco” en la burunda lingvo kirundi “Omahoro” por esprimi siajn ĝojojn, ke Esperanto, lingvo de paco, kunvenigis por la unua fojo diverslandajn homojn en la urbeto Nyanza-Lac. Ili deziris sukcesegon al la 3-a Kongreso.
Kongresokaze ĉiam estas diversaj programeroj. Do, ekde la unua tago estis anoncitaj kelkaj programeroj kadre de Aktivula Maturigo (AMO); klerigaj, informaj, ekzamenaj, instruaj kaj distraj programeroj. Ĉi-okaze s-ro Jérémie Nsabiyumba prezentis bonan varbadon, Emile Malanda prelegis pri la fondo de Esperanto-klubo: kiel fondi ĝin, kiel organizi ĝin kaj funkciigi ĝin. Siaprelege, li emfazis, ke rajtas fondi Esperanto-klubon ĉiu vera scipovanto de Esperanto. Li aldonis, ke ĉiu klubo devas organizi sin kaj ĉiam kutimi raporti pri siaj atingoj; kaj tio laŭorde de la jena skemo: de Klubo al Landa Asocio (kie ĝi ekzistas), de Landa Asocio al la Afrika Komisiono (tra ĝia Oficejo: OAK), de la Afrika Komisiono al UEA. Sekvis vespere la laborkunsidoj inter la burundaj esperantistoj kaj la kunordiganto. Dum tio Emile Malanda insistis admonante pri la serioza organizado de la Esperanto-movado en la lando, kiu devas baziĝi sur Esperanto-instruado.
Merkredon, la 28-an de marto, la kunordiganto daŭre prelegis pri la sama temo. Li substrekis kiel Esperanto-klubo povas fariĝi memstara finance per la kotizoj de membroj. Li invitis ĉiun Esperanto-instruiston, stariginte klubon, elekti estraron kaj instigi la membraron monkotizi laŭeble por la vivo de la klubo. Ĉiam kadre de AMO la kunordiganto riĉigis la kongresprogramon per prelego pri “Komerco kaj Turismo per Esperanto”.
En la kongresprogramo estis ankaŭ ILEI-Ekzamenoj pri lingvokapablo; Loka Ekzamena Komisiono (LEK) el tri personoj rajtis zorgi pri la ILEI-Ekzamenoj estante membroj de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE).
Ĵaŭde, la 29-an de marto, abundis aliaj programeroj de AMO. Krom prelegoj, kiujn ĉiuj kongresanoj taksis enhavriĉaj, okazis kurso de Esperanto por komencantoj de ĉiuj aĝoj, kun 75 partoprenantoj. Instruis ilin Emile Malanda kaj Patrick Manirakiza. Progresantoj profitis ĉiutage de kelkaj lecionoj prezentataj de Emile Malanda, korektanta kelkajn parolerarojn aŭditajn dum la kongreso. Ne mankis laborkunsido inter la kunordiganto kaj la kongresanoj. La respondoj de Emile Malanda al multaj demandoj seniluziigis multajn esperantistojn pri la Esperanto-movado kaj Esperanto; ili konsciiĝis, ke la laboro estas volontula kaj sensalajra. La klarigkampanjo farata de li helpis ĉiujn noti la difinon kaj celojn de diversaj Esperanto-instancoj: UEA, TEJO, ILEI ktp. Li klarigis ankaŭ pri la okazigo de Afrika Kongreso de Esperanto, organizita de la Afrika Komisiono de UEA en diversaj regionoj de Afriko: antaŭaj kaj venonta. Havinte klarigojn pri la AKE, ĉiuj unuanime invitis la 7-an AKE-n en la Grand-Lagaj Landoj (Ruando-Burundo-DR Kongo).
Vendredon, la 30-an de marto, pluis la programaro kaj okazigo de ILEI-ekzameno kaj korektado. Estis aliaj prezentaĵoj kaj la kunordiganto prelegis pri AEFA (Afrika Esperanta Futbala Asocio), ĝiaj historio kaj evoluo. Amuzis la esperantistojn kaj neesperantistojn la futbalmatĉo inter la Afrika Esperanto-elektitaro kaj la lokuloj. Vespere la balotado venigis ĉiujn por elekti novan estraron de ANEB. La kunordiganto ludis la rolon de observanto. Estis demokratie kaj libere elektitaj nova prezidanto de ANEB, de JEBUO (TEJO-sekcio), de ILEI-sekcio kaj ĝiaj novaj komitatanoj.
3-a Burunda Kongreso
Sabato, la 31-a de marto, estis la lasta tago de la vizito de la kunordiganto en Burundo kaj la ferma tago de la 3-a Burunda Kongreso de Esperanto. Frumatene ĉiuj kongresanoj vekiĝis por
eksterkongresa programo. La lokaj aŭtoritatoj invitis ĉiujn aliĝi al la purigado de la publikaj lokoj de la urbeto Nyanza-Lac. (Tio estas burunda kutimo, en kiu ankaŭ Mireille Grosjean partoprenis okaze de sia restado en Burundo en 2011.) Ni ĉiuj esperantistoj partoprenis kaj profitis emblemigi publike per la flago la vortojn: “Internacia Lingvo Esperanto”, kiu videblis por ĉiuj preterpasantoj. Sekve ni daŭrigis per ekskurso al la fama lago Tanganyika. Reveninte al la kongresejo la kunordiganto kunsidis kun la nova estraro de ANEB. Li konsilis al ĉiuj kiel konduti kiel estraranoj kaj kunlabori manon en mano. Li invitis ĉiujn firmigi la laborrilaton inter si kaj serioze agadi por briligi la Esperanto-movadon en Burundo. Venis la finfina ferma ceremonio akompanata de lokaj aŭtoritatoj.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.