Mardo, Decembro 4, 2018 - 12:25
• Valentin Melnikov
Sten Johansson. El ombro de l’ tempo. Mondial, Novjorko, 2017, 196 p. ISBN 9781595693419.
Prezo ĉe UEA: € 17,10
Mi jam recenzis du romanojn de Sten Johansson, legis multajn liajn verkojn. Do ankaŭ la romanon “El ombro de l’ tempo” mi elektis konscie, atendante vere indan verkon. Mi ne eraris...
|
Lundo, Decembro 3, 2018 - 13:47
• Fernando Pita
Izrael Lejzerowicz: El la “Verda Biblio”.
Eldonejo Libro-Mondo/Grafokom, Świdnik/Đurđevac, 2014 (4a eld), 63 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,00
Esperanta literaturo estas ja pli ol centjara, ni ĉiuj tion scias; tamen, pro disigeco de la legantaro, pro la persekutoj kontraŭ Esperanto, pro neglektemo de tiuj, kiuj ja devus gardi niajn beletrajn trezorojn, la kruda kaj kruela fakto estas, ke multo el nia originala literaturo estas ankoraŭ nekonata de esperantistoj.
|
Dimanĉo, Decembro 2, 2018 - 14:51
• Jérémie Sabiyumva
Mi unue gratulas la komitaton de UEA, kiu aprobis la novan kotizsistemon; tio montras ke UEA estas kiel internacia familio, kie ĉiuj estas konsiderataj kaj ĉiu havas ion por kontribui.
|
Sabato, Decembro 1, 2018 - 14:06
• Mark Fettes
La Komitato de UEA kunsidis dum preskaŭ 10 horoj en Lisbono, kun aldono de kvar Komitataj Forumoj en kiuj povis partopreni kongresanoj. Centre en la atento staris la financoj kaj la membrosistemo. Krome okazis elektoj – de plia komitatano C, la juna belgo Rakoen Maertens, kaj de nova estrarano pri kulturo kaj kongresoj, la brazilano Fernando Maia. Temis pri tre aktiva komitata kunveno, kun pli ol 20 voĉdonoj kaj preskaŭ 20-paĝa protokolo. Ĉi tie ni fokusiĝas nur al la plej signifaj decidoj.
|
Vendredo, Novembro 30, 2018 - 20:56
• Ljiljana Bamburać,
Nikola Rašić
Oklingva medicina enciklopedia
vortaro. Latinum – English – Français –
Deutsch – Español – Italiano – Esperanto – Hrvatski.
Jozo Marević. Velika Gorica: Marka, 2015. 3148p. 31cm. Bind. ISBN 9789539815392.
Prezo ĉe UEA: € 108,90
La titolo jam diras multon: se oni konsideras ankaŭ vortarojn, en kiuj Esperanto rolas kiel unu el la lingvoj, tiam vere temas pri la plej ampleksa libro iam ajn eldonita en (interalie) Esperanto.
|
Ĵaŭdo, Novembro 29, 2018 - 12:50
UEA estis reprezentita dum la 10-a Internacia forumo de NRO-j (26-27 novembro 2018), kiuj partneras kun Unesko. La temo estis: “Scienco por bono de homaro”. De UEA ĉeestis François Lo Jacomo, Rakoen Maertens kaj redaktoroj de la revuo "Esperanto" Anna Striganova, Dima Ŝevĉenko.
Artikolon pri la evento legu en unu el la venontaj numeroj de la revuo Esperanto.
|
Merkredo, Novembro 28, 2018 - 12:38
• Ulrich Lins
Ĵus antaŭ la Nitra UK aperis nova eldono de La danĝera lingvo. Ĉi tiu libro jam havas sian historion, pri kiu tie ĉi skribas ĝia aŭtoro.
|
Lundo, Novembro 26, 2018 - 23:57
• Christoph Klawe
René de Saussure naskiĝis la 17-an de marto 1868 en Ĝenevo. Lia frato Ferdinand, renoma lingvisto, ne volis viziti “malseriozan” Esperanto-kongreson kaj instigis René lerni tiun lingvon.
|
Dimanĉo, Novembro 25, 2018 - 15:48
• Christoph Klawe
Thomas Mann: La Morto en Venecio.
FEL, Antverpeno, 2015. 80 p.
Prezo ĉe UEA: € 7,20
FEL eldonis en 2015 reviziitan version de la traduko far Piet Buijnsters.
La germana nobelpremiita aŭtoro Thomas Mann (1875–1955) verkis la faman novelon en la jaro 1911.
Ĝi temas pri la lastaj vivsemajnoj de la protagonisto Gustav von Aschenbach, pro liaj meritoj nobeligita, socie altestimata aŭtoro el Munkeno, Bavario.
|