Ĵaŭdo, Decembro 27, 2018 - 19:17

Liven Dek
La BK-Festo (Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA), okazinta en la 103-a Universala Kongreso en Lisbono, faris etan omaĝon al la ĵus forpasinta Esperanta poeto Baldur Ragnarsson (forpasis 2018.12.25).



En la februara numero de la revuo Esperanto vi povos legi pri Baldur Ragnarsson. La redakcio funebras kune kun parencoj, amikoj kaj la tuta Esperantistaro.

Ĵaŭdo, Decembro 27, 2018 - 09:30

Valentin Melnikov
Potts, Bertram. Ni vagu kune.
Chapecó: Fonto, 2009. 108 p.
Prezo ĉe UEA: € 16,50

Bertram Potts (1895-1994), nov­ze­landano naskiĝinta en Anglio, iam ve­re famis kiel poeto, sed nun be­daŭ­rinde estas iom forgesita. Inter­re­te troveblas aserto, ke li aktivis en la skolta movado (eĉ ekzistas lia foto en skolta uniformo, kvankam sen iaj kla­rigoj) – do ne mirindas, ke li verkis ĉefe por infanoj. Lia poemaro Ni vagu kune, kun la subtitolo Ĝardeno de porinfana poe­zio, aperis en Brazilo ĉe “Fonto” en 2009.

Lundo, Decembro 24, 2018 - 10:56


En la oficiala retejo de LKK de la 104-a Universala Kon­greso de Esperanto (http://www.esperanto.fi/uk2019/), kiu okazos 20–27 julio en Lahtio, Finnlando, jam nun vi povas trovi multajn interesajn informojn pri la kongre­sa urbo, kongresa temo, kongresejo kaj multon alian. Sek­vi novaĵojn eblas ankaŭ en la plej popularaj sociaj retoj; por ricevi la ligilojn, uzu QR-kodojn ĉi-sube sur la paĝo aŭ vizitu la ĉefpaĝon de la oficiala LKK-retejo.

Dimanĉo, Decembro 23, 2018 - 00:15

Loka Kongresa Komitato
(Garry, Joel, Ĵenja, Marteno, Nicolas, Normando)

Jes, vi povas kredi viajn okulojn, kaj denove jes, tio estas oficiala: la UK-2020 ja okazos en Montrealo! Dum la ferma ceremonio de la UK en Seulo UEA anoncis ne unu, sed du sekvajn universalajn kongresojn: Lahti en 2019 kaj Montrealo en 2020. La montreala Loka Kongresa Komitato, kiu havis la kuraĝon inviti kaj laboregos dum la venontaj tri jaroj por sukcesigi tiun ĉi, certe, historian eventon, respondas la demandojn!

Ĵaŭdo, Decembro 20, 2018 - 10:40

Fernando Pita
Moinhos, Suso. Laminarioj.
Partizánske: Espero, 2016.
Prezo ĉe UEA: € 7,50

La tuta verkaro de Suso Moinhos es­tas larĝe disvastigita per interretaj pa­ĝoj, blogoj, filmitaj artaj prezentadoj ktp., sed tiu ĉi recenzo temos nur pri lia (ankoraŭa) poemaro, la nura li­bro­forme aperinta: Laminarioj.

Mardo, Decembro 18, 2018 - 12:43

I.Drul
Luck 2018


(Iom trista historieto)

Lingvo estas la kapablo de
Homo esprimi siajn pensojn.
(Ĝenerale akceptita vereco)

Nia vilaĝa bieno estis sufiĉe larĝa, ĉar ĝi konsistis el du bienoj, kiujn iam posedis du germanaj familioj, jam delonge, jam de la nememoreblaj tempoj loĝintaj en nia vilaĝo kaj kiuj antaŭ lasta mondmilito forveturis al sia "Vaterland".

Lundo, Decembro 17, 2018 - 12:41

Nikola Rašić

Velimir Piškorec kunlabore kun
Sanja Janković: Tomo Maretić en in­terkruciĝo de filologio kaj ling­vopolitiko. Unuiĝo de Zagrebaj Espe­rantistoj, Zagreb 2015, 118 p. ISBN 978-953-8110-00-9.
Prezo ĉe UEA: € 11,10

Mendi en la katalogo de UEA

Velimir Piškorec uz suradnju Sanje Janković: Tomo Maretić na raskrižju filologije i jezične politike. Udruga zagrebačkih esperantista, Zagreb 2015, 116 p. ISBN 978-953-55418-9-9.
Prezo ĉe UEA: € 11,10

Mendi en la katalogo de UEA

Tomislav (Tomo) Maretić estas elstara kroata lingvisto [1] kiu en de­cembro 1891 prezentis sian prelegon „Pensoj pri artefarita mondlingvo“ en la solena sesio de la Jugoslava [2] Akademio de Sciencoj kaj Artoj [3]. Jaron poste, en 1892, la prelego aperis kiel aparta kajero de la Akademio, la plej eminenta scienca eldonejo ĉe la sudaj slavoj. Gra­vas do kaj la elstara lekcianto kaj la prestiĝa forumo, sed ankaŭ la tempo kaj cirkonstancoj de la evento mem.

Dimanĉo, Decembro 16, 2018 - 14:17

Anna Striganova
Recenzo por la spektaklo El la vivo de insektoj de la ensemblo DOMA (DOcela MAlé) de Svitavy, montrita la 25-an de julio dum la UK en Seulo. Aŭtoroj: Karel kaj Josef Čapek; sceneja adapto: Radmila Oblouková; tra­dukisto: Miroslav Malovec; reĝisoro: Radmila Oblouková
Kiam post la spektaklo mi forlasis la salonon, min kovris granda hela mal­­trankvilo, kiu vokis min iomete pa­­-
­roli kun iu. Mi serĉis iun ridetantan inter la homoj, same ridetantan, kiel mi. Sed la plejparto de la kongresanoj ŝaj­nis tro pensemaj.

Sabato, Decembro 15, 2018 - 16:58

Gerrit Berveling
Vizite en la CO en Roterdamo, mi renkontis amikon Rob Moerbeek. Tiu transdonis al mi fotokopion el iu nederlanda taggazeto, en kies rubriko «stad en land» (urbo kaj kamparo) de sabato la 11-a kaj dimanĉo la 12-a de marto 1911 enestas ankaŭ rubriko en Esperanto. S-ro J.L. Bruijn, kiu subskribis la artikoleton, plej verŝajne identas kun la konata pioniro de la laborista Esperanto-movado nialan­de – esperantisto de 1896 (vidu en Enciklopedio de Esperanto, vol. 1, p.71).

Paĝoj