Alirvojoj al Esperanto: ĉu sufiĉe, ĉu tro?
• Nicola Minnaja
15 diversaj aŭtoroj. Ĉefred. Christer Oscar Kiselman. Aliroj al Esperanto. Eseoj. Kava-Pech. Dobřichovice, 2018. 229 p. Prezo ĉe UEA: 16,20 €
Mendi en la katalogo de UEA
La ĉeĥa eldonejo Kava-Pech per nova libro celas konduki la legantojn en la mondon de Esperanto (kelkaj ĝin nomas Esperantio). Tio estas ambicia celo, al kiu gvidas 15 akompanantoj, elektitaj de la ĉefredaktoro (Christer Oscar Kiselman) kaj de du redaktoroj (Renato Corsetti kaj Probal Dasgupta). La unua ideo pri la libro naskiĝis en la jaro 2015, kiam la Akademion de Esperanto prezidis Kiselman. La verkado de la 15 ĉapitroj (averaĝe longaj po 15 paĝojn) daŭris 35 monatojn. Tiuj aliroj aspektas io oficiala, benita de la Akademio: ili viciĝas apud (aŭ post) aliaj historiaj etapoj: la Zamenhofa “Kolekto aprobita”, la “netuŝebla” Fundamento, la Enciklopedio de Esperanto, la kolekto “Eseoj” de “Stafeto” verkitaj de Waringhien, la sintezoj de Ivo Lapenna, la dokumentoj de la “Centro de Esploro kaj Dokumentado”, la eseoj gajnintaj la “Belartajn Konkursojn” de UEA. Nur unu atentigo por la leganto de ĉi tiu recenzo. La 15 ĉapitroj (unu pli ol la alirvojoj) estas listigitaj en la indekso laŭ la alfabeta ordo de la nomoj de la aŭtoroj, do ne laŭ redaktora sinsekvo. Mi elektos la ordon laŭ mia prefero.
Mi komencu per la ĉapitro “Historio” de Tonkin. Do, honoron al historio: la kono de la paseo estas ŝlosilo al la futuro. Tonkin tuj atentigas, ke ekzistas du paralelaj historioj: tiu de la lingvo kaj tiu de la komunumo ĝin uzanta. La komunumo estas fakte la gardanto de la tradicio, sed tial ofte la tradicio restis fermita en Esperantio mem. Mi menciu du detalojn. Ekzistas sociologiaj enketoj pri la Esperanto-parolantoj (ekzemple, La rondo familia de N. Rašić). Estis organizita giganta kolekto da subskriboj (sekve de kiu en 1954 la ĝenerala asembleo de Unesko en Montevideo agnoskis, ke “la rezultoj atingitaj per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko”. Tonkin ankaŭ memorigas, ke paradokse iu rilato inter Esperanto
kaj la ekstera mondo estas konstatebla de la fakto, ke kelkaj reĝimoj vidis en ĝi danĝeron kaj ĝin persekutis. Estas ankaŭ citite, ke pluraj esperantistoj lasis spurojn pri sia kultura aktivado en kampoj eksteraj al Esperanto, kaj Tonkin bedaŭras, ke tiuj kontribuoj ne estas multe konataj eĉ de ni mem, kaj ke la ekstera mondo en multaj kazoj ne vidis, aŭ ne rimarkis rilaton inter tiuj kontribuintoj kaj ilia aparteno al Esperantio. La lasta ĉapitreto pri “mankoj kaj bezonoj” atentigas, ke ne ekzistas historiaj verkoj en Esperanto pri la mondaj situacioj, por kiuj Esperanto estus povinta helpi, kaj tion mi lasas kiel konsideron al la legantoj. Tonkin ne kaptas la okazon por respondi al la du ĉiamaj demandoj de la ekstera mondo: kiom multaj estas la esperantistoj? Ĉu hodiaŭ ilia nombro kreskas aŭ malkreskas?
La dua elekto spontane estas por “Pacmovado”, kiun pritraktas Alcalde. La aspiro al paco naskiĝis kun la lingvo mem. Alcalde sekvas la naskiĝon de la “Internacia Societo Esperantista por la Paco”, kiu vivis kelkajn jarojn antaŭ la unua mondmilito (dum tiu milito Zamenhof estis proponita 8-foje por la Nobel-premio pri Paco). En 1915 li publikigis sian Alvokon al la diplomatoj, pledantan por justa paco. Alcalde sekvas aliajn iniciatojn, kiel la fondo de “Universala Pacifista Ligo” kaj de “Mondpaca Esperanto-Movado”, ido de la malvarma milito. Ni aldonu, ke la movado de la italaj “Mondcivitanoj” adoptis himnon en la itala lingvo kaj Esperanto. UN kaj Unesko estas organizaĵoj, kiuj principe laboras por la paco. UEA post la deklaracio en Montevideo estas en konsultaj rilatoj kun ambaŭ. Nun Unesko-Kuriero aperas ankaŭ en Esperanto. En 2017 Unesko oficiale memorigis Zamenhof en la 100-a datreveno de lia morto. En Italio proksimume ĉiun 4-an aŭ 5-an jaron okazas “marŝo por la Paco” kun partopreno de kelkmilo da personoj: kelkdeko da esperantistoj partoprenas kun siaj flagoj kaj montras portretojn de pioniroj de la pacmovadoj, inter kiuj Zamenhof. En Rotario, kiu havas “gvidlinion” por solvo de konfliktoj, ekzistas Rotaria Klubo Esperanto en Brazilo kaj sekcio Rotaria Amikaro de Esperanto.
Por resti ĉe ideologio, en la ĉapitro “Socilingvistiko” Kimura rigardas de japana vidpunkto la koncepton “interna ideo” sub “foruma aspekto: Esperanto donas al ĉiuj uzantoj la eblecon sin esprimi egalrajte”.
De alia vidpunkto. En la ĉapitro “Homaranismo” Silfer per leteroj de Zamenhof pruvas, ke jam en lia menso lia lingvo iĝis popolo identiĝanta kun la lingvo.
Kiel ni certas, ke la Zamenhofa lingvo ne ŝanĝiĝos? Tion garantias Brosch per la ĉapitro “Fundamento de Esperan-to”; de tio sekvas ĉapitroj pri la strukturo mem de la lingvo,montrantaj, kiel la lingvo Esperanto vivas, kompare kun aliaj planlingvoj.
La lasta ĉapitro estas “Literaturo”, verkita de mia frato Carlo, kiu kun bedaŭro mencias, ke la merkato estas malgranda.
Al kiu estas destinitaj la “aliroj”? Ĉu al jam alirintaj esperantistoj, kiuj deziras pliprofundigi sian konon pri la kulturo de la lingvo? Ĉu al entuziasmuloj, kiuj volas informi pri Esperanto per prelegoj aŭ gazetaj artikoloj? Ĉu al instruantoj de Esperanto? Certe la verko estas taŭga por ĉiuj tiuj kategorioj. Vi, legantoj de Esperanto troviĝas en almenaŭ unu el ili. Vi fieru, ĉar vi apartenas al fekunda kultura movado. Esperantio estas lando, kiu meritas ke oni ĝin konu kaj konigu. Ĉi tiu libro estas taŭga por ambaŭ celoj.
Ĉu la pritraktitaj “alirvojoj” estas tro multaj? Neniun el ili mi forigus. Male, en nova dezirinda eldono mi dezirus trovi spacon por ankoraŭ tri: “Lingvistiko kaj Muziko”, “Ekonomia Lingvistiko”, ”Lingvistiko kaj Libera Scio” (reta eldono!). Ĉu vi dezirus pliajn? Kontaktu la redaktorojn (retadresoj sur paĝo 2) kaj la eldoniston!
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.