|
Lundo, Februaro 11, 2019 - 19:59
UEA-reprezentantoj ĉeestis la 1-an Forumon de Unesko-Kuriero en la sidejo de Unesko
• Trezoro Huang Yinbao,
Renée Triolle,
Didier Janot,
François Lo Jacomo,
Huang Xiaojuan

La 12-an de junio 2018 marde, okaze de la 70-a jariĝo de Unesko-Kuriero kaj de la jariĝo de ĝia relanĉo, Unesko oficiale okazigis la 1-an Forumon de la Kuriero en sia sidejo en Parizo. La ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto Trezoro Huang Yinbao kaj la redakta asistanto fraŭlino Huang Xiaojuan (filino de Trezoro), la reprezentantoj de UEA s-ino Renée Triolle kaj s-ro Didier Janot, nome de UEA kaj de la teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto invitite ĉeestis.
|
|
Dimanĉo, Februaro 10, 2019 - 20:24
• Said Baluĉi
La nigra fiŝeto. Samad Behrangi. Trad. el la persa Monireh Fahmi. Eldonejo Behjat, 2018. 77p. 22cm. Kolorilus. Prezo: €12,00.
Jen ŝatata infanlibro de mia generacio, ankaŭ de mi mem, tamen ne tiom infana libro!
La irana kulturo ne permesas tro rektan, konkretan kaj klaran komunikon, do oni enŝteligas metafore, alegorie, ambigue aŭ amfibologie siajn opiniojn en ĉion ajn; en literaturaĵojn, artaĵojn, vivstilaĵojn ktp.
|
|
Sabato, Februaro 9, 2019 - 19:32
• Stefan MacGill

Jam de tridek jaroj okazas multega agado en Afriko. Tamen, afrikanoj konsistigas nur 3% de nia membraro, kaj nur 2% de nia komitato; ĝi entute ne naskis akademianon, nek gastigis Universalan Kongreson. Pli pozitive, ĝi havas 20% de niaj landaj asocioj – tio atestas la grandegan entuziasmon kaj sopiron je internacieco. Tio, kune kun mirinde alta lingvonivelo. Same rimarkeblas granda deziro ligi sian esperantistecon kun evoluigaj kaj edukaj celoj.
|
|
Vendredo, Februaro 8, 2019 - 19:58
• Valentin Melnikov
Belarta rikolto 2017. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Div. Mondial: Nov-Jorko, 2017. 152 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 9,90 €
Jam la kvinan fojon aperas la almanako “Belarta rikolto”, enhavanta ĉiujn verkojn premiitajn en Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio en la indikita jaro. Mi recenzis ĉiujn pli fruajn volumojn por diversaj revuoj kaj retejoj (ĉiujn recenzojn eblas trovi en la librokatalogo de UEA), kaj kun ĉiam plia intereso atendas la sekvan kajeron.
|
|
Ĵaŭdo, Februaro 7, 2019 - 14:38
• Amri Wandel,
Prezidanto de AIS
kaj IKU-sekretario

La Lisbona UK estis riĉa ankaŭ en la scienca aspekto. Jam delonge la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas konsiderata kiel unu el la kulminoj de la programo de la Universala Kongreso, sed en la lastaj jaroj aldoniĝis la Scienca Kafejo, kiu prezentas pli mallongajn (ĉirkaŭ duonhorajn) prelegojn iom pli popularnivelajn ol tiuj de la IKU. En Lisbono oni povis aŭskulti, en ambaŭ tiuj ĉi kadroj, preskaŭ dudek prelegojn, kun tre varia oferto de temoj, ekzemple, pri flugrobotoj, portugala kulturo, Eŭropa Unio, novaj planedoj kaj jidaj bardoj en Rusio. Krom la plenaj salonoj, atestis pri la populareco de la IKU kaj pri la interesiĝo de la kongresanoj ankaŭ la elĉerpiĝo de la IKU-libro, kiu ĉi-jare festis sian dudekjaran jubileon.
|
|
Merkredo, Februaro 6, 2019 - 20:47
• Nicola Minnaja
15 diversaj aŭtoroj. Ĉefred. Christer Oscar Kiselman. Aliroj al Esperanto. Eseoj. Kava-Pech. Dobřichovice, 2018. 229 p. Prezo ĉe UEA: 16,20 €
La ĉeĥa eldonejo Kava-Pech per nova libro celas konduki la legantojn en la mondon de Esperanto (kelkaj ĝin nomas Esperantio). Tio estas ambicia celo, al kiu gvidas 15 akompanantoj, elek-
titaj de la ĉefredaktoro (Christer Oscar Kiselman) kaj de du redaktoroj (Renato Corsetti kaj Probal Dasgupta). La unua ideo pri la libro naskiĝis en la jaro 2015, kiam la Akademion de Esperanto prezidis Kiselman. La verkado de la 15 ĉapitroj (averaĝe longaj po 15 paĝojn) daŭris 35 monatojn.
|
|
Mardo, Februaro 5, 2019 - 17:18
• D-ro Bak Giwan, koreo, profesoro de Zaozhuang Universitato, Ĉinio
Foto-elektado: Fernando Maia Jr.
Han-geul (en la korea 한글, legu simile al “han-gul”) estis tute nove inventita skribsistemo, kiu ekde 1446 revoluciis edukadon en Koreio.
 Reĝo Sejong (legu “Seĝong”), la Granda, estas sendispute la plej fama figuro de la korea historio. Ne iu simpla reĝo, sed la inventinto de la korea skribsistemo Han-geul, kaj ia filozofo kaj sciencisto, li estis la 4-a reĝo de la dinastio Joseon kaj la 3-a filo de la reĝo Taejong kaj reĝino Min. Li persone kreis kaj disvastigis la novan alfabeton, kiun li desegnis por faciligi al homoj kun malalta edukado lerni legi kaj skribi. Dum lia epoko sciencaj kaj teknologiaj avancoj estis kuraĝigitaj kaj li same klopodigis por stabiligo kaj plibonigo de la vivkvalito en Koreio. Foto de Mannaa Mohamed/Wikimedia.org (Permesilo: CC-BY-SA-4.0).
|
|
Lundo, Februaro 4, 2019 - 18:21
La unua parto
• Emile Malanda

En Uvira
De Burundo la kunordiganto vojaĝis al Uvira (orienta DR Kongo). Okaze de la unua laborkunsido kun tieaj esperantistoj la kunordiganto parolis pri la Esperanto-movado en la mondo kaj kiel firmigi ĝin en Afriko. Li emfazis pri la Esperanto-movado en DR Kongo informante ilin pri DKEA kaj DKEJO, ne konataj de multaj el ili. Samokaze li insistis pri la Esperanto-instruado kaj parolis pri UEA, ĝiaj strukturo kaj funkciado; pri la landaj asocioj kaj fakgrupoj aliĝintaj al ĝi; pri la Afrika Komisiono de UEA; pri la okazigo de Afrika Kongreso de Esperanto de UEA, ktp.
|
|
Dimanĉo, Februaro 3, 2019 - 09:59
• Emile Malanda

La nuna kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA Emile Malanda, UEA-Estrarano pri Afriko Lee Jungkee kaj la Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo de UEA Martin Schäffer kunigis la ideojn por ebligi la rondvojaĝon de Emile Malanda tra tri landoj de Afriko; la celo de tiu plano estis malkovri, sperti kun afrikanoj, renkontigi fizike regionajn kaj naciajn reprezentantojn, revigligi la Esperanto-agadojn, informi pri Esperanto diversajn lokajn organizojn, klarigkampanji pri la agadoj de UEA ktp. Helpe de la UEA-Estrarano pri Afriko s-ro Lee Jungkee, UEA aprobis la planon realigi tiun rondvojaĝon kaj la anonco pri la monkolekto estis lanĉita de Lee Jungkee kaj Emile Malanda. Do, iom da mono kolektiĝis tra la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer. Nome de la Afrika Komisiono la kunordiganto dankis la mon-donacintojn, helpe de kiuj efektiviĝis la projekto.
|